Al la enhavo

Kiujn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn vi elektus?

de Jxusteno, 2020-januaro-21

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-21 14:53:04

Volu imagi la jenan okazon: la Akademio de Esperanto decidis aprobi (ankoraŭ ne oficialigi sed nur esprimi sian favoron) novajn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn, dirante: "Ni konstatas ke Esperanto neprege bezonas novajn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn: ĉiu malneŭtrala vorto estu derivata el tiu neŭtrala. Ni aprobas la sekse kaj genre neŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri, la virseksulan sufikson -iĉ-, la neduumulan sufikson -ip-, la karesan neduumulan sufikson -pj- kaj la sekse neŭtralan karesan sufikson -j-. Sed por elekti sekse kaj genre neŭtralajn radikojn, ni decidis fondi komitaton "; vi estas elektita por esti ano de la komitato, elektonta aprobotajn vortojn, kaj ricevis la liston kie estas la jenaj elekteblaĵoj:
a) J-sistemaj sekse kaj genre neŭtralaj vortoj (en la kuneteniloj estas montrataj la sekse malneŭtralaj vortoj):
ajv/o (av{in}o)
bajron/o (baron{in}o)
bujb/o (bub{in}o)
cajr/o (car{in}o)
dajm/o (dam{iĉ}o)
dujk/o (duk{in}o)
ejdz/o (edz{in}o)
fejanĉ/o (fianĉ{in}o)
fejl/o (fil{in}o)
frajt/o (frat{in}o)
frajl/o (fraŭl{in}o)
grajf/o (graf{in}o)
kajvalir/o (kavalir{in}o)
knajb/o (knab{in}o)
kujz/o (kuz{in}o)
lojd/o (lord{in}o)
mojnaĥ/o (monaĥ{in}o)
nejp/o (nep{in}o)
nejv/o (nev{in}o)
ojnkl/o (onkl{in}o)
pajtr/o (patr{in}o)
prejnc/o (princ{in}o)
rejĝ/o (reĝ{in}o)
sejnjor/o (sinjor{in}o)
vejdv/o (vidv{in}o)
vejr/o (vir{in}o)
b) Parentismaj vortoj (ekzemple parento); nome kiuj?
c) Aliaĵo. Precizigendas.

Kiu estus via elekto?

Rimarko: El sekse kaj genre neŭtralaj vortoj oni povas persufikse derivi sekse kaj/aŭ genre malneŭtralajn vortojn; ekzemple pajtr/o (sekse kaj genre neŭtrala), pa/j/o (sekse kaj genre neŭtrala, karesa), pajtr/iĉ/o, pa/ĉj/o, pajtr/in/o, pa/nj/o, pajtr/ip/o, pa/pj/o.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-21 17:34:46

-j- ne estas sufikso sed infikso. Estas plene kontraŭfundamenta.

Kaj kiel la francoj diras, "pere de 'se' oni kapablas enboteligi Parizon".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-21 18:16:10

Zam_franca:-j- ne estas sufikso sed infikso. Estas plene kontraŭfundamenta.

Kaj kiel la francoj diras, "pere de 'se' oni kapablas enboteligi Parizon".
-j- en la vorto, ni diru, pajtr/o ne estas infikso ĉar unu el la plej gravaj trajtoj de ĉiu Esperanta afikso estas povo partopreni en vortfarado. i en la vortoj biologio kaj geografio ja ne estas sufikso en Esperanto. Cetere, kio, laŭ vi, estas la radiko en la vortoj fejanĉo, fejlo, frajlo, lojdo, prejnco, sejnjoro, vejdvo, vejro?
Temas ne pri infiksoj sed pri aspektŝanĝismo. Ekzemple, u en la vortoj vipuro kaj faruno devus ankaŭ esti, laŭ viarezoneca rezonado, infiksoj ĉar tiuj vortoj ja devenas de viper kaj farine, ĉu?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-21 19:50:52

Jxusteno:

Unue "pajtro" kaj tiaj umoj ne estas vortoj en Esperanto. Ili estas vortoj nur en iu nova Esperantumo, do bonvolu translokigi tiun temon en "pri aliaj lingvoj".

"faruno" estas Esperanta vorto, sendependa de sia etimologio. Estas farun'o', ne far'un'o aŭ faru'n'o' aŭ mi ne scias kion.

Jen la piva difino de "infikso" :
infiks/o Λ Afikso, kiu enmetiĝas interne de rad.; ekz. la infikso n de L. «jungere» malaperas en «jugum», kio klarigas la du formojn de E. «jungi» k «jugo». ☞ epentezo.
Notu ankaŭ la fifinon de "afikso" :
afiks1o Λ Morfemo, lokiĝanta antaŭ (prefikso), post (sufikso) rad. aŭ interne de ĝi (infikso), por formi novan leksikan unuon. ☞ derivilo.
-j- en Esperantumo estas klarege infikso : patro --> pajtro.

En Esperanto ne estas esceptoj en la vort-farado pere de afiksoj, ĉu ne?

La infikso de tiu reformo ne enhavas esceptojn, do estus speco da afiksoj. Ĝi ja estas konforma kun la pivaj difinoj.
Ĝi estas kontraŭfundamenta, sed oni jam scias, ke vi prifajfas pri la fundamento.

Frano (Montri la profilon) 2020-januaro-22 12:41:29

- Kien, kien, kara samideano?!
- Al "Basic English"!

____ FINO ____

(El la Lingva evoluo de Julio BAGHY)

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-22 17:41:55

Zam_franca:
Jxusteno:
Zam_franca:-j- ne estas sufikso sed infikso. Estas plene kontraŭfundamenta.

Kaj kiel la francoj diras, "pere de 'se' oni kapablas enboteligi Parizon".
-j- en la vorto, ni diru, pajtr/o ne estas infikso ĉar unu el la plej gravaj trajtoj de ĉiu Esperanta afikso estas povo partopreni en vortfarado. i en la vortoj biologio kaj geografio ja ne estas sufikso en Esperanto. Cetere, kio, laŭ vi, estas la radiko en la vortoj fejanĉo, fejlo, frajlo, lojdo, prejnco, sejnjoro, vejdvo, vejro?
Temas ne pri infiksoj sed pri aspektŝanĝismo. Ekzemple, u en la vortoj vipuro kaj faruno devus ankaŭ esti, laŭ viarezoneca rezonado, infiksoj ĉar tiuj vortoj ja devenas de viper kaj farine, ĉu?
Unue "pajtro" kaj tiaj umoj ne estas vortoj en Esperanto. Ili estas vortoj nur en iu nova Esperantumo, do bonvolu translokigi tiun temon en "pri aliaj lingvoj".

"faruno" estas Esperanta vorto, sendependa de sia etimologio. Estas farun'o', ne far'un'o aŭ faru'n'o' aŭ mi ne scias kion.

Jen la piva difino de "infikso" :
infiks/o Λ Afikso, kiu enmetiĝas interne de rad.; ekz. la infikso n de L. «jungere» malaperas en «jugum», kio klarigas la du formojn de E. «jungi» k «jugo». ☞ epentezo.
Notu ankaŭ la fifinon de "afikso" :
afiks1o Λ Morfemo, lokiĝanta antaŭ (prefikso), post (sufikso) rad. aŭ interne de ĝi (infikso), por formi novan leksikan unuon. ☞ derivilo.
-j- en Esperantumo estas klarege infikso : patro --> pajtro.
Pajtr estas aparta radiko. Oni ne derivas ĝin de la vorto "patro". La vorto "pajtro" estas ŝanĝita hispana vorto "padre" ridulo.gif
Krom tio, unu el la ecoj de la afiksoj en Esperanto estas ke ili ne ŝanĝas radikon al kiu oni ilin alkroĉas kaj ke oni povas uzi ilin kiel memstarajn. Ja oni ne proponas uzi la vorton "j/o" en la senco de "seksneŭtraĵo"; la vortoj fejanĉo, fejlo, frajlo, lojdo, prejnco, sejnjoro, vejdvo, vejro klare montras ke la tiea "j" ne estas afikso.
-j- estas karesa seksneŭtrala sufikso, kiun oni povas uzi anstataŭ la iĉan -ĉj-, anstataŭ la inan -nj- kaj anstataŭ la ipan (=neduumulan) -pj-.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-22 18:36:17

Ĉu ni ne taksu Esperanton tiel same kiel la anglan, la hispanan, la portugalan, la svedan kaj la hebrean (antaŭ ol estiĝis la projekto de enkonduko de seksneŭtralaj esprimoj por la hebrea, oni ne povis diri en la hebrea seksneŭtrale "mi amas cin", ĉar elektendis sekse malneŭtralaj esprimoj kiel אני אוהב אותךָ - "mi estas amantiĉo cin {iĉon}", אני אוהב אותָך - "mi estas amantiĉo cin {inon}", אני אוהבת אותךָ - "mi estas amantino cin {iĉon}", אני אוהבת אותָך - "mi estas amantino cin {inon}", sed laŭ la relative nova projekto, oni nun povas simple diri אני אוהבֶה אותךֶ - "mi estas amanto cin"; oni do povas senigi sin disde la konstanta rivelado de sia sekso/genro, krome la neduumuloj ne plu "ne parolu la hebrean" ridulo.gif)?
Ĉu Esperanto postrestu?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-22 19:29:26

La anglaj ununobra they, nibling, pibling, Mx., la sveda hen, la hispanaj elle, elles, nosotres, vosotres, une, le, amigue, (h)adre, chique, niñe ktp, la araba dunombro por paroli pri neduumulo, laŭ mi, ankaŭ povas klare montri ke se tiaj ŝanĝoj povas okazi en naciaj lingvoj, ili povas okazi ankaŭ en Esperanto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-22 20:30:03

Vi estas anglalingvana kaj teoriema, tial vi ne (multege da anglalingvanoj tamen ja komprenas tion) komprenas ŝajne la jenan aferon : la Akademio sole regas la lingvon.
La Esperanto-parolantoj ne rajtas fari gramatikajn reformojn.

Jes ja, Esperanto postrestu! Mi nur duone komprenas vian reformon. Vi krevas problemojn kiuj apenaŭ ekzistas.
Vi ne komprenas, ke Esperantujo ne estas reta, ĉar vi neniam iris Esperanto-landon, ĉu ne?
Vi parolas nur la teorian lingvon.
Aŭskultu bonvole radio-elsendojn de esperantistoj. Ili estas ja Esperantujeroj.
Forumoj estas nur partoj de la ret-esperantujo.

Mi interalie dankas Franon pro lia tre bona afiŝo (bonega teksto de Julio Baghy).

Mi estu klare : mi ne deziras, ke oni ŝanĝu la gramatikon de lingvo por anstataŭigi la viadire 'regantan' genron, ajn vira aŭ ina, pere de la neduum-genro !! Estas senutilan kaj stranga.
Jen mia vidpunkto : a= ul-inoj (ŝi) b= viraj uloj (li) c= neduum-uloj (ri) d= uloj (li).
Ni ĉiuj estas uloj.
Ne ĉiuj el ni estas neduumuloj.
La d estas la plej grava.

En seksneŭtralaj vortoj ("manĝanto") oni ne uzas kutime la vir-igilo ('vir'-). Sed ĝi direblas ja, ekzemple pere de 'vira manĝanto' aŭ eĉ 'vir-manĝanto' (ne estas nekorekta, ĉu ne? Ĝi simple nekutimas).
Por la hom-aro 'c', oni simple, normalalingve diru 'neduum-patro' kaj 'neduum-nimfo'.

Ni parolu Esperanton!

Mi ne respondis al ĉiuj el viaj mesaĝoj. Ne interesas multe al mi, fakte.
Mi ne lernis Esperanton al cele malkovri tian kvanton da reformoj.
Feliĉe tiaj malsimplaj reformaĉoj ne sukcesas!
Ĉu vi volas scii, kien irus komencanto, se li legus nun?
Al la "basic English" aŭ al la "Kotava"!!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-23 15:14:14

Zam_franca:Vi estas anglalingvana kaj teoriema, tial vi ne (multege da anglalingvanoj tamen ja komprenas tion) komprenas ŝajne la jenan aferon : la Akademio sole regas la lingvon.
La Esperanto-parolantoj ne rajtas fari gramatikajn reformojn.
Vi ja scias ke oni povas uzi neoficialajn vortojn ĉe certaj cirkonstancoj, pri kiuj estas klare dirite en la Antaŭparolo, ĉu ne? Jen: " Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo ".
Eble vi diros "Markoso kaj Broŝo estas malplimulto", tiam vi kredeble pravos, sed en la Antaŭparolo estas dirite " ...kun tiuj personoj... " sed ne " ...kun ĉiuj personoj... ". La riĉigo ŝanĝas neniun gramatikan regulon (entute en Esperanto estas nur dekses gramatikaj reguloj).
Zam_franca:Jes ja, Esperanto postrestu! Mi nur duone komprenas vian reformon. Vi krevas problemojn kiuj apenaŭ ekzistas.
Se ĉi tio estus reformo, la oficialigo de la afiksoj -aĉ-, -end-, -ism-, mis- ankaŭ devus esti rigardata kiel "reformo". Se mi ne eraras, la Akademio principe oficialigas nenion neuzatan. Por ke io oficialiĝu, tio unue neoficiale sufiĉe enradikiĝu en la lingvo. Almenaŭ pri la seksneŭtrala ununombra triapersona pronomo ri mi povas diri ke oni povas oficialigi ĝin tiam, kiam ĝi iĝos tiel same vaste uzata, kiel la sveda hen, kiam la Sveda Akademio oficialigis ĝin.
Zam_franca:Vi ne komprenas, ke Esperantujo ne estas reta, ĉar vi neniam iris Esperanto-landon, ĉu ne?
Certe oni parolas Esperanton ankaŭ en la reala vivo. Tia lando ne ekzistas aŭ almenaŭ ne estas ano de UN ridulo.gif
Zam_franca: Vi parolas nur la teorian lingvon.
Aŭskultu bonvole radio-elsendojn de esperantistoj. Ili estas ja Esperantujeroj.
Forumoj estas nur partoj de la ret-esperantujo.
Mi penas ĉiam sekvi la Fundamenton. Se mi faris iun gramatikan eraron, ĉi tio kredeble estas simpla mistajpo. Kion vi subkomprenas sub "teoria lingvo"? Ĉu seneraran laŭfundamentan lingvon? Nu, eĉ se aliuloj faras gramatikajn erarojn, mi ne intencas similigi mian lingvaĵon al tiu ilia.
Zam_franca:Mi estu klare : mi ne deziras, ke oni ŝanĝu la gramatikon de lingvo por anstataŭigi la viadire 'regantan' genron, ajn vira aŭ ina, pere de la neduum-genro !! Estas senutilan kaj stranga.
En Esperanto ekzistas nur dekses gramatikaj reguloj. La laŭfundamenta riĉigo ne estas kontraŭfundamenta. Al mi ŝajnas ke vi daŭre ne tute komprenas ke a) sekse kaj genre neŭtrala vorto estas vorto, kiun oni povas diri pri persono de ajna sekso/genro (t. e. sendepende de tio ĉu ri estas iĉo aŭ ino aŭ ipo), b) neduumula (aŭ ipa) vorto estas vorto kiun oni povas diri nur pri ipo, sed ne pri iĉo, nek ino (rimarko: ipo {=neduumulo} estas ulo kiu estas nek ekskluzive iĉo, nek ekskluzive ino).
Zam_franca: Jen mia vidpunkto : a= ul-inoj (ŝi) b= viraj uloj (li) c= neduum-uloj (ri) d= uloj (li).
Ni ĉiuj estas uloj. Ne ĉiuj el ni estas neduumuloj. La d estas la plej grava.
Jen ankaŭ mia vidpunkto: ulo → ri; uliĉo → ri; ulino → ri; ulipo → ri. Ni ĉiuj estas uloj, sed ne ĉiuj el ni estas iĉoj, ne ĉiuj el ni estas inoj, ne ĉiuj el ni estas ipoj.
Zam_franca:En seksneŭtralaj vortoj ("manĝanto") oni ne uzas kutime la vir-igilo ('vir'-). Sed ĝi direblas ja, ekzemple pere de 'vira manĝanto' aŭ eĉ 'vir-manĝanto' (ne estas nekorekta, ĉu ne? Ĝi simple nekutimas).
Por la hom-aro 'c', oni simple, normalalingve diru 'neduum-patro' kaj 'neduum-nimfo'.
Sed kiam oni parolas pri ino oni kutime diras "manĝantino", ĉu? Danke la principojn iĉo-kiel-normo, ino-kiel-escepto kaj ipo-kiel-malekzistaĵo.
Zam_franca:Ni parolu Esperanton!
Certe. Mi tamen dezirus mencii ke la lingvo estas ĉifrilo de sciaĵo. Ĉu tiu ĉifrilo diktu al ni ĉu ni menciu ies sekson/genron aŭ ne? Ekzemple, oni en la tradicia lingvaĵo havas neniun vorton, kiu plene respondus al pajtro.

Reen al la supro