Al la enhavo

Iniciato Stelaro

de Cyrill, 2020-marto-01

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2020-marto-01 15:52:15

Saluton!

Hodiaŭ ekas funkcii Iniciato Stelaro, fasko de interretaj projektoj, kiuj celas liveri altkvalitan informan enhavon al Esperanta publiko. Nuntempe ĝi enhavas du aktivajn projektojn: jam konatan al multaj el vi projekton Aŭdvide kaj ĵus lanĉitan projekton Moskvio en Esperanto, kiu celas prezenti interesan informon pri la historia centro de Rusio apud Moskvo, populara vizitloko por alilandaj turistoj. Unua publikaĵo en la projekto rakontas pri historio kaj signifo de ĉi tiu lando.

Iniciato Stelaro havas kanalon en Telegram kaj fejsbukan paĝon, kie vi povos trovi novaĵojn de ĉiuj projektoj de ĝi. Do bv. subskribi por ricevi aktualan informon.

Cyrill (Montri la profilon) 2020-marto-03 17:54:58

Moskvio en Esperanto invitas vin fari promenon en Kolomenskoje — bela parko kaj muzeo, kie la historio reviviĝas.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-08 23:05:43

Moskvo certe, estas unu el la plej bela ĉefurbo en la mondo.

Cyrill (Montri la profilon) 2020-marto-12 20:36:56

Vinisus:Moskvo certe, estas unu el la plej bela ĉefurbo en la mondo.
Dankon.

Interese estas, inter alie, ke ĝi havas eĉ propran Bermudan triangulon. Pri tio vi povas ekscii en nova publikaĵo de Moskvio en Esperanto kaj viziti kune kun ĉarma videoblogantino caran palacon de la 17-a jarcento.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-13 12:57:52

Ĉu vi scias, ke La rusa imperiestrino Katarino I-a sciis nek legi nek skribi, sed ŝi estis tre inteligenta, ĉar ŝi parolis kvar lingvojn: rusan, germanan, svedan, kaj polan. La dekretoj, diktitaj de ŝi, estis skribitaj kaj subskribitaj de ŝia filino Elizabeto.

Cyrill (Montri la profilon) 2020-marto-13 14:42:43

Vinisus:Ĉu vi scias, ke La rusa imperiestrino Katarino I-a sciis nek legi nek skribi, sed ŝi estis tre inteligenta, ĉar ŝi parolis kvar lingvojn: rusan, germanan, svedan, kaj polan. La dekretoj, diktitaj de ŝi, estis skribitaj kaj subskribitaj de ŝia filino Elizabeto.
Nu, Katerina la Unua ne havis formalan edukon, tamen tezo pri ŝia analfabeteco aspektas malverŝajna. Jam la vikipedia artikolo montras ŝian subskribon.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-13 16:08:53

Koran dankon! Pro la artikolo de vikipedio, kiu multe klarigas pri ŝi, tial hodiaŭ mi iros dormi malpli azeno ol hieraŭ. ridulo.gif

Cyrill (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 17:32:13

Kuskovo, iama somera rezidejo de fama aristokrata gento de Ŝeremetevoj, estas rimarkinda specimeno de arkitekturo kaj parka arto de la 18-a jarcento. Hodiaŭ ni konatiĝos kun "Granda domo", ĉefa konstruaĵo de la bieno, konservinta originalajn internaĵojn de sia epoko.

Cyrill (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 16:51:58

Juna ĉiĉeronino Alisa rakontos al ni pri vidindaĵoj en la parko de bieno Kuskovo en Moskvo

Cyrill (Montri la profilon) 2020-majo-25 17:57:50

Projekto Moskvio en Esperanto eksperimentas kun nova formato: jen sonversio de artikolo, kiu ĝin malfermas.

Reen al la supro