Al la enhavo

"Antaŭdiro" de Zamenhofo.

de Jxusteno, 2020-marto-26

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-26 06:47:05

Zamenhof iagrade antaŭdiris ion per tiuj ĉi vortoj:
" Tiel ekzemple, dank’ al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenaĵo “lavistino”; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo, vi neniam aŭdis! Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p. – tio ĉi estas jam tute ne ebla! En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon de komparado, tiun aŭ alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k. t. p. Ĉar, ni ripetas, ĉiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda “oni tiel parolas” aŭ “oni tiel ne parolas”; sekve ĉian komprenaĵon, kiu naskiĝas en via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leĝoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de “tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas tiajn ideajn kuniĝojn” – en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la eblon naski infanojn aŭ nutri ilin per siaj mamoj, – kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, – por li tuj ekzistas preta vorto, ĉar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo. "
https://tekstaro.com/?s=5e78ac9c64565

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-26 06:51:35

Se ni konsideras ke, laŭ la moderna kompreno, sekso estas sinpercepto sed ne generaj organoj, kromosomoj ktp, viro ja povas naski infanon kaj nutri ĝin per la mamoj.

Reen al la supro