Al la enhavo

Kiel kuraĝigi kaj instigi por diskuti ĉi tie novajn lernuanojn?

de StefKo, 2020-marto-29

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-29 19:59:30

Mi proponas uzi ĉi tiun formularon, te. kopii ĝin kaj modifi laŭ sia plaĉo la fragmenton skribitan kursive. Ĉu iu ajn havas alian proponon?

Mi salutas vin, samideanoj! Mi estas 18-jaraĝa rusa junulo. Mi nomiĝas Ivan. Mi loĝas en Moskvo. Mi estas komencanta esperantisto sed mi volas pli bone ekkoni tiun interesan lingvon por diskuti kaj korespondi kun samideanoj el la tuta mondo. Mi volus eĉ akiri esperantajn amikojn!
Ĉar tio estas mia unua poŝtaĵo, kaj mi estas komencanto, mi petas vin korekti mian enskribaĵon kaj ekskribi ion ajn al mi.
Dankon!


PS. En la titolo de la fadeno estas erraro - devas esti "lernuanojn" kaj ne "lenuanojn"!

Urho (Montri la profilon) 2020-marto-30 07:12:35

StefKo:PS. En la titolo de la fadeno estas erraro - devas esti "lernuanojn" kaj ne "lenuanojn"!
Eta parentezo: Miakomprene, vi (kiel kreinto de la fadeno) povas korekti la titolon. ridulo.gif

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-30 09:03:28

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-30 09:09:19

Se vi volas ŝanĝi la fadennomon, bonvolu:
1) tuŝeti la supran "Pri la paĝaro";
2) post kiam montriĝis la malgrandigit-aspekta fadeno, tuŝeti la dekstrosupran tristrian kvadrateton
3) Tuŝeti "Redakti";
4) Korekti la fadennomon en la kampo "Temo";
5) Tuŝeti "Konservi";
6) Ĝoji la korekton.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-30 09:51:46

Fakte! Mi forgesis tion. Dankon!
Siaflanke okazas ke fari eraron ankaŭ estas bona metodo por instigi aliajn al parolo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-30 12:22:23

Skribi plurlingvajn tekstojn estas provinda ankaŭ.

Reen al la supro