Al la enhavo

La sono de kalo estas la kalsono

de Koro_Kokoro, 2020-aprilo-16

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 00:23:36

"Dankon!" estas la kon' de danoj.

Altebrilas:karaoke estas karesvorto, kiun diras poligamo al edzino preferata post sep aliaj.
Poligamo? Unu gamo de polia muziko?

Altebrilas:Kapitalismo estas sekto, kies adeptoj rituale kuŝiĝas ĉe la itala landlimo, la kapo en tiu lando kaj la cetero de la korpo ekstere.
{ Propre "la kapon", ĉu ne? Neforgesu la objekto-"n". Por tio mi jam ekhavis virtualan vangofrapon... estas eble danĝera... }

Sekto – Post unu eterno de migrado tra la dezerto sen akvo, sen likvaĵo kun seka gorĝo, seka lango, sekaj lipoj ekelparolata "T.....".

Felis'.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 00:33:42

kun la kapo, ne la kapon

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 00:44:07

Kul-turo (Sabine Trenner)
Sidas kulo sur la kulo
Kulo sur kaj sur
Ĉu jen estas ink-a ludo
aŭ bazo por kultur'?

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 00:46:53

pliaj versoj:
Bal-ado (Nikolai Lozgaĉev)

Aŭto-mato (Stefan MacGill)

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 08:00:09

sergejm:Aĝoj de homo - unu jam estis menciita:
Etaĝo - aĝo esti eta
Miraĝo - aĝo por miri
Kuraĝo - aĝo por kuri
Bandaĝo - aĝo por esti ano de bando
Vojaĝo - aĝo por esti survoje
Domaĝo - aĝo por esti dome
Vilaĝo - aĝo esti vila.
Masaĝo - aĝo esti maso.

Estas verso pri ili:
Diversaj aĝoj de l'homo, Raymond Schwartz
Estas pliaj aĝo, ne menciitaj de Raymond Schwartz:
Saĝo - aĝo esti en formo de litero S
Paĝo - aĝo esti en formo de litero P
Kaĝo - aĝo esti en formo de litero K
Ermitaĝo - aĝo esti ermito
Vizaĝo - aĝo por ricevi vizon

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 23:21:03

investo - vesto por virinoj
intima - timanta virinojn
insekto - sekto de virinoj

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-26 11:40:03

Off-Topic: noto al mi:
sergejm:kun la kapo, ne la kapon
Ha..!

Kuŝigas la kapon. (transitiva)
Kuŝiĝas kun la kapo. (netransitiva)

dobri (Montri la profilon) 2021-majo-22 13:35:52

limeso - meso celebrita de viro

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-23 10:29:09

Bv senkulpgi malfruan respondon:
Kapitalismo estas sekto, kies adeptoj rituale kuŝiĝas ĉe la itala landlimo, la kapo en tiu lando kaj la cetero de la korpo ekstere.
Kapitalismo estas sekto, kies adeptoj rituale kuŝiĝas ĉe la itala landlimo, la kapo (kuŝante) en tiu lando kaj la cetero de la korpo (kuŝante) ekstere.

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-28 05:20:12

Ne, rigardu laŭ orde!
Kap-ital-o estas italo kun kapo, do itala sciencisto, ekz. Leonardo da Vinci.
Kap-ital-ist-o estas komercisto, kiu uzas inventojn, faritaj de ĉi tiuj italoj.
Kap-ital-ism-o estas kiam regas ĉi tiuj komercistoj.

Reen al la supro