Al la enhavo

tiel, kiel/same kiel/kiel

de Pathawi, 2020-julio-03

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Pathawi (Montri la profilon) 2020-julio-03 23:27:30

Ĉe la kurso «La teorio Nakamura» oni legas la frazon: «Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.»

Ĉu oni povas ankaŭ diri ĉi tiujn du frazojn?:
  • Mi zorgas pri ŝi, same kiel mi zorgas pri mi mem.
    Mi zorgas pri ŝi, kiel mi zorgas pri mi mem.
Ĉu ĉi tiuj frazoj estas korektaj? Ĉu estas ia malsameco inter ĉi tiuj frazoj?

Mi pardonpetas, se mi eraris en mia demando (aŭ en ĉi tiu frazo): mi antaŭ nelonge reeklernis la esperantan lingvon. Kaj mi dankas vin pro via helpo!

ito (Montri la profilon) 2020-julio-04 10:19:40

Saluton!
Pathawi:Ĉu oni povas ankaŭ diri ĉi tiujn du frazojn?:
  • Mi zorgas pri ŝi, same kiel mi zorgas pri mi mem.
    Mi zorgas pri ŝi, kiel mi zorgas pri mi mem.
Ĉu ĉi tiuj frazoj estas korektaj? Ĉu estas ia malsameco inter ĉi tiuj frazoj?
Laŭ mia kompreno viaj frazoj ambaŭ ĝustaj. Oni probable povas diri ankaŭ jene:

- Mi zorgas pri ŝi, kiel pri mi mem.
- Mi zorgas pri ŝi, samkiel pri mi mem.

Pathawi (Montri la profilon) 2020-julio-06 02:20:37

Dankon!

ito:Saluton!
Pathawi:Ĉu oni povas ankaŭ diri ĉi tiujn du frazojn?:
  • Mi zorgas pri ŝi, same kiel mi zorgas pri mi mem.
    Mi zorgas pri ŝi, kiel mi zorgas pri mi mem.
Ĉu ĉi tiuj frazoj estas korektaj? Ĉu estas ia malsameco inter ĉi tiuj frazoj?
Laŭ mia kompreno viaj frazoj ambaŭ ĝustaj. Oni probable povas diri ankaŭ jene:

- Mi zorgas pri ŝi, kiel pri mi mem.
- Mi zorgas pri ŝi, samkiel pri mi mem.

Metsis (Montri la profilon) 2020-julio-06 06:32:16

Pathawi,

PMEG enhavas ĉapitron pri forlaso de TI-vorto en rilataj subfrazoj. Laŭ PMEG la baza regulo estas, ke oni povas forlasi TI-vorton (tiam), kiam TI- kaj KI-vorto
 
  • apartenas al la sama grupo: tio–kio, tiu–kiu, tie–kie ktp.
  • havas la saman gramatikan kazon: aŭ nominativon aŭ akuzativon: tio–kio, tion–kion, tiu–kiu, tiun–kiun ktp.
  • ne estas prepozicio antaŭ la TI-vorto
Do en la frazo
  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.
oni povas forlasi "tiel"
  • Mi zorgas pri ŝi, kiel mi zorgas pri mi mem.
Plie oni povas anstataŭigi la subfrazon tiel, kiel Ito faris. (Mi ne uzus komon en tiaj frazoj, ĉar mankas ĉefverbo en la lasta parto, sed tio estas nur mia opinio.)

ito (Montri la profilon) 2020-julio-06 08:31:56

Metsis,

Dankon pro via detala klarigo kaj mencio pri la notindaĵo!
Metsis:Mi ne uzus komon en tiaj frazoj, ĉar mankas ĉefverbo en la lasta parto, sed tio estas nur mia opinio.
Mi estis neatentema pri manko de ĉefverbo. Kredeble vi pravas.

Reen al la supro