Al la enhavo

Kial vi lernas Esperenton?

de Gleb_, 2020-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Gleb_ (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 12:40:12

Mi lernas ĝin, ĉar min interesas pensi sur malsama lingvo. Ankaŭ mi plaĉas ideon de facila kaj internacia lingvo. Plu mi kredas, ke angla kaj germana lingvojn povos mi ple rapide lerni post Esperanto. Sed mi scias, ke estas tre malgranda utilo de Esperanto tra komunikado kun malsamaj personoj. Do povas mi demandi vin pri tiu.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 14:17:15

Saluton!
Mi mem lernis Esperanton interalie ĉar mi ĝuste ŝategis la ideon de "internacia lingvo, justa, simple lernebla".
. Sed mi scias, ke estas tre malgranda utilo de Esperanto tra komunikado kun malsamaj personoj.
Jen ĝojiga novaĵo: vi eraras!

Per Esperanto mi povis paroli kun homoj el ĉiuj kontinentoj. Ĉi-forume ekzemple estas homoj interalie el Rusujo, Kanado, Pollando, Gvatemalo, Ĉinujo, Finnlando, Gvineo... Mi persone neniam parolis kun tiel bunta kaj divers-devena hom-aro, krom per Esperanto.
Kaj paroli Esperante estas malsame ol paroli angle, laŭ mi. La angla ne estas mia lingvo. Mi bedaŭras, sed estas tiel. Eble se mi vivas dum pluraj jaroj en anglalingva lando, ĝi iĝos mia. Sed nun por mi ĝi restas fremda.
Esperanto ne estas tia. Mi jam parolis kun paro da denaskuloj, kaj estis mi kiu senerarigis iun denaskulinon kiu eraris ridulo.gif.

Ne nur pro la ebleco komuniki kun alilandaj homoj kaj tio, ke Esperanto helpas lerni aliajn lingvojn Esperanto lernindas. Ĝi estas literatura lingvo, kaj ĝian literaturon fakte eĉ komencantoj povas ekgustumi (Gerda Malaperis, Fajron sentas mi interne...).
Esperanto estas kultura lingvo. Ne nur pro literaturo, sed ankaŭ pro mojosa muziko (estas kantoj tie ĉe lernu.net), kaj multnombraj eventoj kiel la Universala Kongreso (okazante tujtuj! Ĉi-jare ĝi iĝis reta kaj nomiĝas Virtuala Kongreso) aŭ la Internacia Junulara Kongreso.

PS:
Mi multe skribis, kaj iom ne atentis pri tio, ke laŭ via profilo vi lernas la lingvon ekde nur 5 tagoj. Mi rekomendas al vi la uzon de la vortaro de lernu. Foje por traduki endas malkonstrui vorton, ekzemple "ek-gust-um-i". Bonvolu demandi al mi, se vi ne sukcesas traduki vorton uzitan de mi.
Krome via Esperanto estas tre bona sciante ke vi lernas la lingvon ekde 5 tagoj!!

Gleb_ (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 17:44:21

Mi scias angla sufiĉe bona kaj pli ofte uzas ĝin por komunikado. La plus de angla estas kio tre multa personoj parolas tio. Sed mi ricevas intereso kiam mi lernas ĝin. Mi signifis, ke Esperanto estas ne tia praktika por paroli kun eksterlandanoj ol angla aŭ ekzemple germana kaj malsamaj mondaj lingvoj. Pli tuta min interesis tio, ke mi eblos paroli kaj pensi libero ne rusa, sed nova lingvo se mi lernos Esperanton.

Dankon pro via PS! Mi jam uzas vortaro de lernu kaj lernas tre multe vortajn ĉiu tago. Sed ĉu mi povas malmultajn demandojn diri?
Ĉu "interalie" tradukas ol "by the way"?
Kaj kiel mi povas diri "to like" tra Esperanto? Mi pensas, ke "ami" havas malsaman signifo.
Ankaŭ al mi ŝajnas belaj tioj vortoj, tiu finiĝas kun ŭ. Apenaŭ, ankaŭ, naŭ - tre bela.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 18:06:36

Interalie: among others
To like: ŝati

Reen al la supro