Al la enhavo

Kial du mon-unuoj?

de sudanglo, 2020-decembro-03

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2020-decembro-03 13:31:17

Ĉiam perpleksigis min kial Esperantujo havas du mon-unuojn - la Stelo kaj la Spesmilo. Kaj cetere ŝajnis al mi ke tio iel potenciale bremsas klopodojn praktike uzi internacian monon.

Sed lastatempe mi konstatis ke la ekzisto de du monunuoj fakte estas avantaĝa.

Unue komprenu ke dum la valoro de la Spesmilo estas ankrita al certa pezo da oro, la Stelo estas efektive flosanta valuto kun neniu certa valoro.

Por kontado kaj la specifigo de prezoj (de libroj, abonoj, diversaj servo ktp) la Spesmilo tute taŭgas. Ĉar la or-merkato estas tute internacia tiel ke oro pli-malpli havas la saman valoron en ĉiuj landoj (krom se estas lokaj limigaj reguloj pri importo aŭ imposto), estas nenia dubo pri kiom valoras la Spesmilo en kiu ajn valuto.

Sed ĉar la la plej malalta ora monero estas havas tro grandan valoron por malmultekostaj transakcioj, estus ciam necese ĉe internaciaj kongresoj unue en la lokan valuton ŝanĝi alportitan oran (do Spesmilan) moneron antaŭ ol povi aĉeti kafon/bieron/libron ĉe kongresa budo.

Sed arĝento. kiu same kiel oro has internacian merkaton kaj longan historion kiel mona metalo, tute taugas por malalt-valoraj aĉetoj

Kaj evidente, nenio malhelpas estigon de arbitra kaj strikte por-kongres-daura kurzo inter la Stelo kaj arĝento.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-decembro-03 14:09:41

Alia afero estas ke eluzo de la flosanta eco de la Stelo nete solvas la problemon de potenciala falsado de Stelo-biletoj. Ĉar ĉiu bileto portus stampon de la daŭro de ties valido

Ankaŭ estas solvita la akiro de taŭgaj moneroj por alporto al la kongreso. Vere abundegas la stoko de malnovaj arĝenta-enhavaj moneroj. La produkto-kvanto de tiaj moneroj en diversaj landoj estis enorma.

Jen ekzemple la kvanto de unu-frankaj moneroj elstampitaj en Francujo dum la Unua Mondmilito (ĉiu entenis 4g da argento):

1914 14.361.000 1915 47.955.000, 1916 92.029.000, 1917 57.153.000 1918 50.112.000; do totale 261 milionoj; do totale pli ol kvaron-miliardo da moneroj

Reen al la supro