Ĉu ekzistas vorto "komputila sistem-bloko" ?
de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-29
Mesaĝoj: 15
Lingvo: Esperanto
Martinbr (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 18:57:34
Frankouche:Stranga la uzo laŭ mi ne estas, nur metafora - kaj la metaforo laŭ mi tute taŭgas, ĉar la funkcion de konektfiltrilo oni povas kompari al tiu de fajroŝirma muro.horsto:En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas !
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 21:26:39
Ĉu tiu bloko apud monitoro vere tiel nomiĝas?
Frankouche (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 22:11:43
Skatolo, kesto !?
Grandakaze : turo, horizontalakaze : kesto de pico
Por mi, aŭskultilo estas ilo kiu estas sur aŭ en la orelo. Sur cia bela foto, mi diros "sonigilo", "sonemisilo"...
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-01 09:10:30
Frankouche:"sonigilo", "sonemisilo"...Aŭ "laŭtparolilo" - mi ĝis nun ne certas kiun vorton uzi!
horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-01 19:20:56
Andreo Jankovskij:Jen ĉi tie estas la bildo pri kiu mi demandas.mi proponas simple "komputilo" aŭ pli precize "tura komputilujo".
Ĉu tiu bloko apud monitoro vere tiel nomiĝas?
En Komputeko mi trovis "tabla komputilo" (desktop computer).