Al la enhavo

Adjektivoj aŭ kunmetaĵoj?

de victorbnl, 2021-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

victorbnl (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-05 20:45:46

Saluton!

Mi volis scii, kiam uzi la adjektivojn, kaj kiam uzi la kunmetaĵoj?
Ĉar ekzemple, mi ne scias, ĉu mi dovus diri "bateriprocento" aŭ "bateria procento", "dosiertransigo" aŭ "dosiera transigo", "baterikontrolprocento" aŭ "bateria kontrola procento" (por "Battery control percentage").

Ĉar por mi estas neloĝika foje, kiam mi vidas tiuj kun adjektivoj, ĉar por "ruĝa aŭto", ni povas diri "La aŭto estas ruĝa", sed por "dosiera transigo" ni ne povas diri "La transigo estas dosiera". Ĉu mi devas ĉiuokaze meti tio kiel adjektivo?

Mi pensis fari kunmetaĵojn, kiam la vortoj ne vere estas adjektiva, sed foje tio faras longegajn vortojn kiel : "torentatendovicigado" / "torenta atendovicigado", kaj ĝi ŝajnas ankoraŭ pli malfacila.

Do, kiam mi devus meti adjektivojn, kaj kiam mi devus fari kunmetaĵojn?

Dankon!

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 04:02:24

victorbnl:Ĉar por mi estas neloĝika foje, kiam mi vidas tiuj kun adjektivoj, ĉar por "ruĝa aŭto", ni povas diri "La aŭto estas ruĝa", sed por "dosiera transigo" ni ne povas diri "La transigo estas dosiera". Ĉu mi devas ĉiuokaze meti tio kiel adjektivo?
Kial? Mi pensas, ke ni povas diri "La transigo estas dosiera".
Ajnokaze, evitu longajn vortojn - Esperanto ne estas germana lingvo.

victorbnl (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 10:45:52

Ho okej, eble mi pensis, ke ni ne povus diri tion, pro la aliaj lingvoj. Angle vi povas diri "The car is blue" sed ne "The transfer is file"

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 11:21:29

Ĉar transigo ne estas dosiero, sed dosierA. En la angla mankas indikilo ke la vorto estas adjectivo.

nornen (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 18:15:41

"dosiertransigo" aŭ "dosiera transigo"
I would read the first as "file transfer", but the latter as "file-based transfer" (e.g. as opposed to character-based, octet-based). Also "La transigo estas dosiera" sounds to me completely fine for "The transfer is file-based."
"torentatendovicigado" / "torenta atendovicigado"
What is this supposed to mean? The repeated or continuous queuing of streams?

victorbnl (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 19:14:07

Yes I want to say "file transfer", not "file-based transfer"

Torentatendovicigado is supposed to mean "torrent queueing" (torrent in the sense of peer-to-peer based transfer)

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 20:38:07

Laŭ komputeko.net "torrent" estas "torento", "queue" estas "atendovico" [Komputada Lexikono] (substantivo) aŭ "envicigi" (verbo), do "torenta envicigo".
"peer to peer" estas "samtavola komunikado", do ankaŭ "samtavola komunikada envicigo"

nornen (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 22:57:54

victorbnl:Yes I want to say "file transfer", not "file-based transfer"

Torentatendovicigado is supposed to mean "torrent queueing" (torrent in the sense of peer-to-peer based transfer)
In this case, why not torent(o)vicigo?

victorbnl (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-07 11:31:10

Good idea but still, when there are longer words or more than two words it makes very long ones like "Battery control percentage" --> "Baterikontrolprocento"

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-07 12:04:01

Ne, evitu longajn vortojn kaj traduku la signifon, ne anglaj vortojn.
Procenta kontrolo de ŝarĝeco de baterio.
Se vi povas ne nur vidi procentan ŝarĝecon de baterio sed ion fari kun ĝi, ekzemple ŝalti energiŝparan funkcion:
Stirado de procenta ŝarĝeco de baterio.

Reen al la supro