Al la enhavo

Prezenco - "mi parolas..."

de nshepperd, 2009-januaro-03

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

nshepperd (Montri la profilon) 2009-januaro-03 11:42:42

Iafoje esperantistoj uzas la prezenco por montri io ĉe nespecifitaj tempoj.

Ekzemple: "Mi parolas esperanton"
La parolado okazas ne kiam la frazo diriĝas, sed ĝenerale iam.

Ĉu normala estas ĉi tiu uzado de la prezenco? Ĝi ne menciitas en la koncizaj aŭ detalaj gramatikoj, kvankam ĝi ekzistas en mia denaska lingvo (la angla).

horsto (Montri la profilon) 2009-januaro-03 13:09:32

Mi pensas ke bonas uzi la prezencon por aferoj kiuj ankoraŭ daŭras, ekzemple:
Mi ekde du jaroj loĝas en Berlino.

Sebasities (Montri la profilon) 2009-januaro-03 13:18:55

Vidu en la Detala gramatiko :

"20.1.1.1 Prezenco: AS-finaĵo
Prezenca verbo, verbo kun AS-finaĵo, montras, ke la ago aŭ stato estas reala, efektiva, kaj ke ĝi komenciĝis, sed ne finiĝis. Tio signifas, ke la ago aŭ stato okazas ĝuste nun, aŭ ke ĝi okazas kutime, aŭ ke la afero validas ĉiam:
laboras = la ago "labori" komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis
estas = la stato "esti" komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis
(...)
Hodiaŭ mi studas Esperanton. Mi eble ne studas ĝuste en la momento de parolado, sed mi komencis la hodiaŭan studadon kaj ankoraŭ ne finis ĝin."

nshepperd (Montri la profilon) 2009-januaro-03 22:56:27

Ah, vi pravas, Sebasities. Mian misvidon senkulpa.gif.

Rudolf F. (Montri la profilon) 2009-januaro-04 13:35:57

Sebasities:Vidu en la Detala gramatiko :
"20.1.1.1 Prezenco: AS-finaĵo
Prezenca verbo, verbo kun AS-finaĵo, montras, ke la ago aŭ stato estas reala, efektiva, kaj ke ĝi komenciĝis, sed ne finiĝis. Tio signifas, ke la ago aŭ stato okazas ĝuste nun, aŭ ke ĝi okazas kutime, aŭ ke la afero validas ĉiam:
Tiu klarigo estas tamen iom senĝena. Ĉar afero, kiu validas ĉiam, kompreneble ne "komenciĝis, sed ne finiĝis".

Ekzemple: "Unu plus du estAS tri."

Pli konvena estas klarigo, ke -as ne ĉiam montras prezencon (nuntempecon), sed ankau sentempecon, nome kutiman okazon aŭ ĉiaman validon.

Oni diras ankaŭ, ke la -as-formo estas la "nemarkita" ŝtupo, kvazaŭ restklaso de la ŝtupoj de la gramatika kategorio "tempo" (tial tiu nomo estas iom misgvida). Preterito kaj futuro estas la markitaj tempoŝtupoj.

En la koncizaj gramatikaj klarigoj pri la 4a leciono de mia lernolibro
http://www.esperanto.de/lehrbuch
mi kompreneble atentigis, ke -as ne ĉiam nur signifas prezencon.

Reen al la supro