Al la enhavo

Plural -j

de Français, 2009-januaro-21

Mesaĝoj: 20

Lingvo: English

aladanh (Montri la profilon) 2019-novembro-23 09:17:09

Thank you for the information. Great job, @... !
hotmail login

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-23 21:56:25

aladanh:Thank you for the information. Great job, @... !
hotmail login
Saluton, roboto. Bonvolu foriri de ĉi tiu forumo.

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-25 07:40:59

The change for marking plural they made in Ido, was indeed
  • hundo → hundi instead of hundoj
However this (perhaps with some other reasons) caused that the infinitive form of verbs had to be changed
  • vidi → vidar
Disclaimer of personal opinion expressed:
While Esperanto has been accused of being too European-Indoeuropean language (and IMHO with some justice), Ido most definitely is. It resembles too much romance languages (French and Spanish foremost), to be as acceptable as la espa for the rest of the world.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-25 18:05:23

Kio estas IHMO?


Kaj mi scivolas, ĉu la prononco estas malfacila en la finna lingvo?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-25 18:40:23

IHMO signifas laŭ mia modesta opinio, sed en la angla

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-25 20:59:37

sergejm:IHMO signifas laŭ mia modesta opinio, sed en la angla
Ho bone, mi vin dankas.
in my humble opinion...

Mi ne konas tiajn kurtigaĵojn en la angla (krom YOLO, TY, kaj eble aliaj).

En Esperanto, estas bvl, ktp, sed krom tiuj du kurtigaĵoj... Nu, mi ne scias.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-25 21:56:56

IMHO = in my humble opinion = LMMO = laŭ mia modesta opinio
Ne IHMO, sed IMHO

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-26 09:20:27

Zam_franca:Kaj mi scivolas, ĉu la prononco estas malfacila en la finna lingvo?
Tute ne, ĉi tie eĉ infanoj povas paroli ĝin ridulo.gif

Kiam temas pri la prononco, la principo estas la sama kiel en la espa. Oni ĉiam prononcas ĉiujn literoj kaj ĉiam sammaniere(*). Oni ankaŭ plejparte prononcas la literojn kiel en la espa, sed…

Vokaloj

La finna havas ok vokalojn (a,e,i,o,u,y,ä kaj ö [prononcu laŭ la (nord)germana maniero]), el kiuj oni povas formi ciŭjn longajn vokalojn (aa,ee…öö) kaj multajn diftongojn (ae,ai…yö) laŭ la principo de la vokala harmonio. Ĉi tiu vokala harmonio kaŭzas, ke la finnoj havas problemojn kun vortoj, kiuj estas kontraŭ la regulo, komprenbele ĉiuj tiaj estas pruntovortoj, ekz. olympialaiset (la olimpiaj ludoj).

Konsonantoj

La finna havas malpli konsonantoj ol la espa.

Ekzistas nur unu propra so-sono kaj du pruntitaj. La normalan "s" oni prononcas ete pli mole ol en la espa.
  • "š" respondas al ŝ sed oni uzas ĝin nur en kelkaj raraj pruntovortoj, ekz. šakki : ŝako, plejparte en slavaj nomoj
  • "c" ekzistas nur en kelkaj raraj pruntovortoj kaj depende de la vorto oni prononcas ĝin kiel k aŭ s, ekz. celsius [prononco: selsius]
  • "ĉ" ekzistas en formo "tš", nur en ĉinaj kaj slavaj nomoj
  • "ĝ" ekzistas en neniu formo, ne eĉ kiel sono
  • "ĵ" ekzistas en neniu formo, ne eĉ kiel sono
  • "z" ekzistas nur en kelkaj raraj pruntovortoj, oni ĉiam prononcas kiel "ts" (la sono "z" ne ekzistas) kaj oni ofte skribas tiel, ekz. jatsi : jazo; pitsa : pico
Notu, ke kombinaĵo "ts" en unu silabo ekzistas nur kelkaj raraj pruntovortoj. Sed la kombinaĵo povas ekzisti normale en du disaj silaboj, ekz. met-sä : arbaro

Plie la konsonantoj b,f,q,w kaj x estas raraj, plejparte ekzistas en pruntovortoj, ekz. banaani : banano.

Sume la finnoj havas problemojn kun susuraj literoj de la espa (c,ĉ,ĝ,ĵ kaj z). Mi havas problemon aŭdi malsimilecon inter ĉ kaj ĝ kaj ĵ, kaj kiam mi prononcas tiujn, estas kiel mi havus malagrable multe da salivo en mia buŝo.

Renverse

Pro la prononcaj principoj la finna estas facile prononci, post kiam oni lernis, ke ekzistas multaj kombinaĵoj de vokaloj, kaj longaj vokaloj kaj diftongoj. Ĉi tial ne montru akcenton per longa vokalo. Prononci konsonantoj estas pli simple ol en la espa.

*: En la norma lingvo estas du esceptoj al tiu regulo de sammaniero. En dialektoj povas esti pli.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-27 13:00:42

Bone, koran dankon! Lerni la finnan ŝajnas ege malfacila, sed estas tre interesa lingvistike studi iomete ĝin. Mi nun kvazaŭ kapablas legi korekte la finnan.
Mi memoras, ke vi ne ŝatas prononci la sufikson "-iĝ". Laŭ la elparolo de la finna, ĝi do ne ŝajnas esti facila por la finn-lingvanaro. Tamen ŝajnas mali por t-ŝ (ĉ), ĉar vi konas denaske 't' kaj 'ŝ', ĉu ne ? Strangas.
Mi mem rimarkis, ke kelkfoje estas troa salivo miabuŝe kiam mi elparolas "-iĝ", sed ne vere por "-aĉ" aŭ "ĉar".

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-28 09:20:18

Zam_franca:Bone, koran dankon! Lerni la finnan ŝajnas ege malfacila, sed estas tre interesa lingvistike studi iomete ĝin. Mi nun kvazaŭ kapablas legi korekte la finnan.
Sed vi kapablas? Tre bone! Miakrede la finna estas pli facile prononci ol ekz. la franca, ĉar ne ekzistas tiom da esceptoj.

Zam_franca:
Mi memoras, ke vi ne ŝatas prononci la sufikson "-iĝ". Laŭ la elparolo de la finna, ĝi do ne ŝajnas esti facila por la finn-lingvanaro. Tamen ŝajnas mali por t-ŝ (ĉ), ĉar vi konas denaske 't' kaj 'ŝ', ĉu ne ? Strangas.
Vi pravas. Ekzistas neniu kombinaĵo de literoj, kiu eĉ malproksime prononce similus al "ĝ". Tiu sono estas tute fremda (kaj ĉi tio ankaŭ validas por "ĵ").

Kiam temas pri la sono "ĉ", oni intruas ĝin ĉi tie kiel kombinaĵo "tš" sed en unu silabo. Tiu rimarko estas necesa, ĉar alie la finnaparolanto prononcus ĝin dise: aĉa laŭ aat-ša anstataŭ aa-tša. Sed oni uzas la susuran "s" (fi "š", eo "ŝ") nur en pruntitaj vortoj. Vi certe rimarkis, ke la finna "s" estas pli mola ol la espa "s", do estas tendenco, ke la susura "s" glitas al la normala "s" dum jaroj.
  • šekki → sekki (ĉeko)
  • šeriffi → seriffi (ŝerifo)
Preskaŭ la sola, eĉ iel uzata vorto kun la susura "s" estas šakki, ŝako, ĉar la sensusura varianto sakki havas alian signifon.

Aĥ, la vorto por suŝio facile "suferas" de "superprononco", do suši fariĝas šuši, ĉar adapti ĝin al la formo susi ne eblas pro alia signifo de tiu vorto.

Reen al la supro