Al la enhavo

Provizora geedziĝo

de ritarita, 2009-januaro-25

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

ritarita (Montri la profilon) 2009-januaro-25 14:57:44

Kion vi pensas pri provizora geedziĝo?

Portempa geedziĝo
"Nikah mut‘ah" (arablingve نكاح المتعة ) aŭ "geedziĝo de plezuro" estas portempa kontrakto de geedziĝo ĉe iuj ŝijaismaj muslimoj kiuj aplikas la ŝarion (islaman leĝon). La daŭro de tia geedziĝo estas indikita en la subskribita kontrakto kaj la geedziĝo ĉesas aŭtomate laŭ la indikita limdato. Jen iuj karakteroj de la provizora geedziĝo:

* la daŭron decidas la edziĝonta paro
* ne estas reguloj pri maksimuma kaj minimuma daŭro; la kontrakto renovigeblas
* la limdato ĉesigas la geedziĝon aŭtomate, divorco ne estas bezonata
* la edzo povas havi pli ol kvar provizorajn edzinojn
* la provizora geedziĝo povas celi ekskluzive seksumadon. Ne estas bezonataj atestanto, skribita kontrakto aŭ permesilo de iuj aŭtoritatoj: sufiĉas vorta akordo inter la paro kaj la edzeco povas tuj esti konsumata.

(Fonto: Vikipedio)

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-januaro-25 15:19:37

Interesa ideo! Kiu volas edziniĝi kun mi dum kelkaj horoj!? okulumo.gif

ritarita (Montri la profilon) 2009-januaro-25 15:20:47

AlfRoland:Interesa ideo! Kiu volas edziniĝi kun mi dum kelkaj horoj!? okulumo.gif
rido.gifrido.gifrido.gif

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-25 18:46:55

Onidire, leĝoj estas skribitaj por ke homoj ruze kaj lerte traktu ilin.

ritarita (Montri la profilon) 2009-januaro-25 20:39:30

rosto:Onidire, leĝoj estas skribitaj por ke homoj ruze kaj lerte traktu ilin.
Ne eblas trakti ruze kaj lerte islamajn regulojn. La islama leĝo (ŝario) serioze regulas antaŭedziĝan kaj eksteredziĝan seksumadon (priskribante ŝtonadon por adulto de edziĝinta gehomo kaj cent vipaĵojn por adulto de needziĝinta gehomo).

Oni provizore geedziĝas tute respektante la islaman leĝon.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-januaro-25 21:10:38

En Svedio ni havas varianton de "ŝaria-leĝo", sen ŝtonado tamen. Estas malpermesate pagi por seksumado sed ne malpermesate postuli pagon.

Provizora geedziĝo eble estus bona solvo! sal.gif

ritarita (Montri la profilon) 2009-januaro-25 21:59:07

AlfRoland: Estas malpermesate pagi por seksumado sed ne malpermesate postuli pagon
Provizora edziĝo temas pri io iom malsama.

Se la sveda leĝo dirus "Estas malpermesate pagi por seksumado sed estas permesate postuli pagon", kion vi pensus pri tio?

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-26 01:02:41

Mi ne scias pri aliaj eŭropaj kulturoj, sed en Rusio estas "pomolvka" - antaŭkontrakto inter geedziĝontoj, kiu povas daŭri longe. Estas periodo inter unua propono de geedziĝo ĝis geedziĝo mem, kaj povas esti rompita laŭ deziro de ambaŭ flankoj.

Kutime okazas kunveno de du familioj kaj festeno, en kiu okazas deklaro de intencoj, sed tio ne estas geedziĝo, nur antaŭtempe deklaro por difiniteco. Kutime dum tiu periodo geamatoj konscias, ĉu iliaj rilatoj estas reale dezirataj de ili, ĉu tio ne ilia kuneso ne estas nura rezulto de pasio.

Tio ankaŭ nomiĝas "obruĉenije" - mankuniĝo.

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-26 02:00:39

Nu, angle oni nomas tion "engagement". Kiel diri tion esperante, kiu scias?
Vi, nikko, priskribas tute malan situon ol ritarita rido.gif .
Ŝajne tiaj kutimoj pli dependas de socia deveno ol de landoj.

ritarita (Montri la profilon) 2009-januaro-26 07:20:31

nikko:..."pomolvka" - antaŭkontrakto inter geedziĝontoj, kiu povas daŭri longe. Estas periodo inter unua propono de geedziĝo ĝis geedziĝo mem, kaj povas esti rompita laŭ deziro de ambaŭ flankoj.
Tio nomiĝas "fianĉiĝo" kaj okazas antaŭ la geedziĝo. Male, portempa geedziĝo estas vera geedziĝo, tamen nur provizore.

Reen al la supro