Al la enhavo

"AMAS MI VIN"

de spiritualdigest, 2009-februaro-14

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

spiritualdigest (Montri la profilon) 2009-februaro-14 10:35:06

Estimataj,

Mia mesaĝo por la venonta semajno (kaj en la angla kaj en la esperanta lingvoj) estas preta por dissendo. Tamen, dum homoj celebras la Tagon de Valenteno hodiau la 14-an de februaro, mi estas kondukita konservi tiun mesaĝon ĝis alia semajno kaj resendas ĉi-suban kiun mi jam antaue sendis dufoje.

"AMAS MI VIN"

"Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona" (Romanoj 12:9).

La frazo "Amas mi vin" estas ofta inter homoj, precipe homoj de malaj
seksoj, ĉu edziĝintaj ĉu fraulaj. La frazo estas tiel ofta kehomoj jam perdis au misinterpretis la realan signifon de la plej grava vorto en ĝi - amo. Lau kelkaj, "Amas mi vin," signifas ke mi volas akiri ion de vi. Lau aliaj, amo estas glorigita vorto por amoro. La intenco de "Amas mi vin" de aliaj estas kontentigi ilian egoisman deziron. Ne mirinde, amo jam fariĝis unu el la plej oftaj vortoj en iu ajn lingvo.

Kio signifas amo por vi? Kiel vi elmontras ĝin? Ĉu reale temas pri ĝi kiam vi diras al iu, "Amas mi vin"? Paulo priskribis tion kio amo estas kaj tion kio ĝi ne estas en 1 Korintanoj 13:4-8, "Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. Amo neniam pereas." Tio signifas ke kiam mi diras, "Amas vin mi," temas esence pri: mi estos pacienca kun vi; mi estos bonkora al vi; mi ne envias vin; mi ne levos min pli super ol vi; mi ne estos egoisma; mi ne estos facile ĉagrenita de vi; mi konservos nenian kronikon de malbono kiun vi faras kontrau mi; mi ne havos malkaŝan planon kontrau vi; mi estos vereca al vi; mi protektos vin; mi fidos al vi; mi havos esperon je vi; mi persistos kun vi; kaj mia amo ne estas portempa. Io mankanta el ĉi tio estas hipokriteco.

La amo inter Jonatan kaj David estas bona ekzemplo de amo sen hipokriteco. Jonatan montris ĉiujn tiujn ecojn de amo priskribitajn supre al David (vidu: 1 Samuel 18:3-4; 20:1-42; 23:18).

Amas vin mi. Ĉu mi?

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-02 21:17:16

spiritualdigest:Estimataj,
"AMAS MI VIN"
En rusa ligvo estas unu vorto - ami homojn, ami Dion, ami patrinon, ami bonguste manĝi - ĉio unu vorto. rideto.gif

draklight (Montri la profilon) 2009-marto-06 11:21:11

Mi ne konsentas pri la ofteco de la frazo "mi amas vin". Ĉe mi, en Francujo, "mi amas vin" estas grava certe, sed tiel malofta...

Kaj la difino de la amo kiun vi diris estas ĉe ni la amo de Dio, nur Dio. Neniu ulo povas esti nehipokrita. Homo estas farita de ĉio: boneco, malboneco, amo, malamo, egoismo, aliulismo, afableco, malafableco...Kiel ĉina la Yin-Yang(ne tute blanka, ne tute nigra)
Ne ignoru iujn ajn partojn el nia esto!

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-06 15:41:39

draklight:Kaj la difino de la amo kiun vi diris estas ĉe ni la amo de Dio, nur Dio.
Anekdoto:
Ne juna vilaĝulo, kiu tuta vivo nenie elveturis eksterlande, finfine veturis kiel turisto en iu ekzotika lando. De tie li telefonas sian edzinon, kaj sekva dialogo devenas.
Li: - Rigardu! Kiel ĉi tie bele! Rigardu live, ha! Rigardu dekstre, ho!
Tiam li aŭdas ŝiajn ploregojn.
Li: - Kiel vi fartas?
Ŝi: (tra ploregoj) Kia belego estas!!!

Ĉu vi temas pri la reala komplekso de sensoj, kiuj oni nomas amon, aŭ kion iu povas nomi amon?
Mi ne vidas ĉi tie problemon. Se viaj sensoj estas profundaj, do vi amas. Se ne, do ne. Sed taksas ilian grandon, kaj diru ĉu vi amas, ĉu ne, povas nur vi mem.
Simple, unua persono amas tial, ke sensas kvazaŭ oni tranĉas koron, do alia havas plej fortan senson pro seksa ekscito. Sed ambaŭ diras, ke amas.

Rohan (Montri la profilon) 2009-marto-06 15:58:48

Sinjoro 'spiritualdigest',

Estis ĝojige legi vian esperantaĵon (laŭ ambaŭ sencoj rido.gif). Kaj mi konsentas al kelkaj el viaj antaŭmetitaj punktoj. Jes, ankaŭ mi opinias ke la vorton 'amo' oni lasis fariĝi fieta, kaj la signifoj kiujn oni nun ofte kunligas al tiu vorto estas malpli altaj sur la skalo de sankteco ol la origina signifo miaopinia de la vorto.

Plej ofte instigoj al sinbonigado estas lacigaj, speciale se ilia karektero estas religia, ĉar normale ili estas skribitaj el la jena vidpunkto: 'Via kredo estas malĝusta, vi estas misgvidita kaj konfuzita, kaj mi vidigos al vi la vojon al la 'efektiva vero'.' Sed ĉi-kaze, malgraŭ la aludoj al la Biblio, la temo, aŭ pli precize, la traktado de la temo, estis sufiĉe universalvidpunkta povi eviti fariĝi laciga aŭ eĉ koleriga aŭ insulta.

Bis al tio!

- Rohan

Reen al la supro