Al la enhavo

Ni kaj narkotaĵoj

de vedev, 2009-marto-09

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-13 16:43:58

henma:
Jam de longe, la indiĝenoj kiuj vivas en la Andoj maĉas tiujn foliojn por kontraŭi la efekto de vivi kun tre malgranda kvanto de oksigeno. Ili vivas ĉe pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo. Kiam iu, kiu ne kutimas iri tiom alte vojaĝas al urboj en la Andoj kaj sentas malbone pro la alteco, oni donas al li folion de kokao por maĉi. Tio estas medicina uzo.
Jes,jes. Kaj trinki vodkon en malvarma Rusio ankaŭ estas medicina uzo - ĝi varmigis. Tion vidpunkton havas multe de niaj alkoholuloj.
Kokao ne havas grandan rolon en la bolivia ekonomio. Se tio estus vera, ili ne estus tiom malriĉaj.
Ne estas argumento. Heroino ludas tre granda rolo en ekonomiko de Afganistano. Sed Afganistano estas tre malriĉa lando. Ĉar ne ciuj homoj enspezas egalaj partoj de spezo. Due - tio ne estas aperta ekonomiko.
Kaj heroino ne estas komparebla al vino, teo, kafo, aŭ eĉ al maĉado de kokaa folio.
Estas. Distingo nur kvanta. Kaj heroino, kaj vino, kaj teo, kaj kafo, kaj kokaa folioj ne estas bezonaj por homo. Ĉiuj ili kaŭzas kutimon kaj ĉiuj ili estas malbonaj por sano.

Ĉiuj paroladoj pro ilia utilo estas - rezulto de influo de narkokomercista mafio.

Sed vino pli komparebla al marihuano - komenci kun vino aŭ biero, fini kun pli fortikaj trinkaĵoj. Ankaŭ komenci kun marihuano - fini kun heroino.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-13 18:01:24

vedev:
henma:Jam de longe, la indiĝenoj kiuj vivas en la Andoj maĉas tiujn foliojn por kontraŭi la efekto de vivi kun tre malgranda kvanto de oksigeno. Ili vivas ĉe pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo. Kiam iu, kiu ne kutimas iri tiom alte vojaĝas al urboj en la Andoj kaj sentas malbone pro la alteco, oni donas al li folion de kokao por maĉi. Tio estas medicina uzo.
Jes,jes. Kaj trinki vodkon en malvarma Rusio ankaŭ estas medicina uzo - ĝi varmigis. Tion vidpunkton havas multe de niaj alkoholuloj.
Denove komparante pomojn kaj pirojn.

Ĉu vi iam estis ĉe urbo kiu estas pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo? Tio ne estas la sama ol malvarmo. Vi povas uzi fajron aŭ vestojn por varmigi vin, sed je tia alteco, vi sentas terure, kun kapturno, vomemo, kaj similaj... Pro tio, tio estas medicina uzo. Ne por varmiĝi, aŭ por amuziĝi, sed por kuraci malsanon (nomata "puno" hispane).

Kaj teo ankaŭ havas bonan uzon, teo helpas kontraŭi maljunigon... Sed tio estas diskutebla.

Amike,

Daniel.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-14 05:39:14

henma:

Denove komparante pomojn kaj pirojn.

Ĉu vi iam estis ĉe urbo kiu estas pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo? Tio ne estas la sama ol malvarmo. Vi povas uzi fajron aŭ vestojn por varmigi vin, sed je tia alteco, vi sentas terure, kun kapturno, vomemo, kaj similaj... Pro tio, tio estas medicina uzo. Ne por varmiĝi, aŭ por amuziĝi, sed por kuraci malsanon (nomata "puno" hispane).

Kaj teo ankaŭ havas bonan uzon, teo helpas kontraŭi maljunigon... Sed tio estas diskutebla.

Amike,

Daniel.
Medicina uzo por urbonistoj, kiu estas pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo, estos inhali oksigenon. Kokao ne plibonigas percepton de oksigeno.

Sed pli bone - ne vivi en urbo, kiu estas pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo. ridulo.gif Tio estos profilaktiko - bonega medicino.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-14 06:01:38

henma:

Denove komparante pomojn kaj pirojn.

Daniel.
Morales multe de jaroj estos gvidisto de "kokaleros' - sindikato de produktistoj de kokoa. Lia intereso estas komprenebla.

Li mem diris -"tio foliero formis min kiel individuo, kiel politikisto...". Kiu tio diras? Prezidento aŭ sklavo de kokoa? Mi pensas - prezidento-sklavo de kokoa.

Kokoa faras ŝarĝan vivon pli facila kaj pli agrabla? Tio estas 1a indico de narkotaĵo! Bezone inversigi tion vivon!

Sed mafio de produktistoj de kokao, kaj Morales - dias - ne bezone inversigi vivon. Maĉu kokaon!

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-14 06:23:40

henma:
Denove komparante pomojn kaj pirojn.
Daniel.
3a - sed ciuj boliviaj maĉistoj de kokao (interalie - komike - jen vera senco de vorto "macho" lango.gif ) - kaj sed ĉiuj ili maĉos ilia folieroj 24 h. en diurno - ili ne finemaĉos ĉiujn! Do - kia estos kaŭzo de konduto de Morales? Simple - eble 1/1000n de plantejoj maĉas maĉistoj. Ĉiu cetero iras al kokaino. Kaj Morales, certe, havas lia lobon. Li estas simpla lobisto de narkomafio, figuriĝa mem advokaton de popolo.

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-14 17:25:24

Mi uzas malnarkotaĵon : mi trinkas kafon.

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-16 21:51:10

Miaopinie kafo ankaŭ estas narkotaĵo.

sev (Montri la profilon) 2009-majo-17 07:21:36

Ne !
(krome alkoholo kelkafoje)

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-majo-18 15:58:55

Mi trinkas kafon, teon, manĝas sukeron, teon da unu planto kiu estas bona por levigi la humoro, mi ne scias la esperanta nomo (johannesört...), kaj iom "cidero", kun 2.25 % alkoholo, kaj varma vino kun spicoj en kristnasko. Sed tio estas ĉio.

Leporino (Montri la profilon) 2009-majo-18 19:07:33

Mi neniam fumis aŭ prenis narkotaĵojn. Mi ĝuas trinki bieron kaj ruĝan vinon. Sed mi ne ebriiĝas. senkulpa.gif
Por mi estas terure kaj ne akceptinda kiam virinoj fumas aŭ trinkas alkoholaĵojn dum la gravedeco. ploro.gif

Amike,
Åsa

Reen al la supro