У садржају

Alternativa alfabeto por Esperanto

од Ergazomai, 13. март 2009.

Поруке: 7

Језик: Esperanto

Ergazomai (Погледати профил) 13. март 2009. 20.41.09

Dum semajnoj mi klopodis krei novan alfabeton por Esperanto, kiu ne uzu ĉapelitajn literojn sed ebligu la samajn sonojn de la aktuala oficiala alfabeto.

Nu, mi kreis tiun novan alfabeton iom surbaze de la funkciado de la Internacia Fonetika Alfabeto, sed multe simpligante ĝin. Nun mi montros al vi la rilatojn inter la oficialaj literoj de Esperanto, kaj la literoj de la alfabeto kreita de mi.

a --- a
b --- b
c --- ts
ĉ --- tc
d --- d
e --- e
f --- f
g --- g
ĝ --- dj
h --- h
ĥ --- q
i --- i
j --- y
ĵ --- j
k --- k
l --- l
m --- m
n --- n
o --- o
p --- p
r --- r
s --- s
ŝ --- c
t --- t
u --- u
ŭ --- u
v --- v
z --- z

Rimarku, ke iufoje unu sono estas skribata per du literoj. Kiam tiuj du literoj celas du diversajn kaj distingitajn sonojn, ili estas dividataj per unu punkto. Tio validas ankaŭ kiam hazarde sinsekvas du samajn konsonantojn, aŭ por dividi la "u" de sia antaŭa vokalo (la litero ŭ ja ne ekzistas). Ekz.:
kat-ŝajna --- kat.cayna (sen la punkto, ĝi estus elparolata kiel "kaĉajna")
budĝeto --- bud.djeto (la punkto estas uzata simple por pli bone klarigi)
baldaŭ --- baldau ("u" post vokalo estas elparolata kiel "ŭ")
pereu! --- pere.u! (la punkto malebligas la diftongon)

Kaj nun, mi montras ekzemplan tekston, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, skribita per mia nova alfabeto.

Universala Deklaratsio de Homay Raytoy
Tciuy homoy estas denaske liberay kay egalay lau digno kay raytoy. Ili posedas ratsion kay konstsientson, kay devus konduti unu al alia en spirito de fratetso.

Eble mi devas ankoraŭ prilabori mian projekton, sed mi pensas ke la ideo estas bona. Kion vi pensas pri tio?

Senegaùlo (Погледати профил) 13. март 2009. 21.40.30

Bedaùrinde, vi perdis vian tempon. Tiu reformo kune kun multaj aliaj pli mapli proksimaj jam ekzistas kaj estas proponitaj jam de multaj jardekoj...

La plej logike estus miaopinie jena :
a =
b =
c > ts
^c > tx
d =
e =
f =
g =
^g > dj
h =
^h > q
i =
j > y
^j > j
k =
l =
m =
n =
o =
p =
r =
s =
^s > x
t =
u =
ù =, aù w, aù v
z =

Sed oni malfacile akceptus skribi ekzemple :
"Xi xatas stsientsoyn"

Alia solvo estus havighi q = ^c kaj y = ^g
tial ke oni evitu literparon sh, ch, dj, ts, tx ktp.

Xi yoje studas qiajn sciencojn...

Xi joye studas qiajn sciencojn

Sed mi opinias finajhojn AJN/OJN/UJN pli malpezaj ol AYN/OYN/UYN...

KoLonJaNo (Погледати профил) 13. март 2009. 22.41.14

Saluton!

Ergazomai:Dum semajnoj mi klopodis krei novan alfabeton por Esperanto, kiu ne uzu ĉapelitajn literojn sed ebligu la samajn sonojn de la aktuala oficiala alfabeto.
Fakte senĉapela skribmaniero jam ekzistas en la Fundamento de Esperanto aperinta en la jaro 1905 ...
Nu, mi kreis tiun novan alfabeton iom surbaze de la funkciado de la Internacia Fonetika Alfabeto, sed multe simpligante ĝin. Nun mi montros al vi la rilatojn inter la oficialaj literoj de Esperanto, kaj la literoj de la alfabeto kreita de mi.
Skribmaniero, kiu uzas nur tradiciajn latinajn literojn sen supersignoj, sed ankaŭ necesigas uzadon de literduopoj por reprezenti iujn sonojn, estas unu el la "plibonigoj", kiuj aperis kun Ido en la jaro 1907 ...
Rimarku, ke iufoje unu sono estas skribata per du literoj. Kiam tiuj du literoj celas du diversajn kaj distingitajn sonojn, ili estas dividataj per unu punkto. Tio validas ankaŭ kiam hazarde sinsekvas du samajn konsonantojn, aŭ por dividi la "u" de sia antaŭa vokalo (la litero ŭ ja ne ekzistas).
Uzantoj de la sensupersigna alternativa Fundamenta skribmaniero tiukaze uzus simplan "-" laŭbezone. En tiu sistemo u kaj ŭ distingeblas nur tiel.

Ekz.:

baldau kontraste al bala-u
Europo kontraste al poste-ulo

Via uzado de "." kolizias kun ties aliaj taskoj: marki mallongigon kaj finon de frazo.

En la komenco Z. uzis streketon por marki la elementojn de kunmetitaj vortoj, ekz. mal'san'ul'ej'o.

Sed tiu markilo aperas nur en la[/quote]Universala Vortaro.

Fakte la E-istaro skribas sian lingvon sen markiloj ene de vortoj, do verŝajne ankaŭ ne tre emus ekuzi vian ".".
Eble mi devas ankoraŭ prilabori mian projekton, sed mi pensas ke la ideo estas bona. Kion vi pensas pri tio?
Mi pensas, ke post 120 jaroj malfacilas trovi ion, kion ne jam iu alia antaŭe proponis por plibonigi, plibeligi, plisimpligi, ... E-on.

Vi eble ne aŭdis aŭ legis pri tio antaŭe, ĉar plej multaj el tiaj proponoj simple neniam akceptiĝas de sufiĉe granda nombro de E-istoj por fariĝi tradicio.

Nuntempe E-istoj uzas alfabeton, kiu enhavas literojn kun supersignoj (surpapere kaj en Unikodo-aj provincoj de Komputilujo kaj Retlando).

Kiam tio ne eblas, plej multaj uzas aŭ la h-sistemon (ch ... u) aŭ iksumas (cx ... ux) anstataŭe.

Pri iksumado legu en la Blogo de bedaŭrinde forpasinta Grizulo (dato: 2005-10-05).

Do se mi estus vi, mi ne atendus oficialan agnoskon kaj rapidan disvastiĝon de ortografia reformo dum mia cetera vivotempo kaj dediĉus miajn fortojn al aliaj aferoj.

Eble seniluziige, sed tamen sincere,
Kolonjano

jchthys (Погледати профил) 14. март 2009. 15.31.09

Mi ŝatas la Kirilan alfabeton por Esperanto.
Ми шатас ла Кирилан алфабетон пор Есперанто.

Miland (Погледати профил) 15. март 2009. 00.20.47

jchthys:Ми шатас ла Кирилан алфабетон пор Есперанто.
Сзд ла Эспзранта алфабзто зстас парто дз ла пзтушзбла Фундамзнто, чу нз? Кромз, кио при “h”, “ĝ” каи “ŭ”?

(Sed, la Esperanta alfabeto estas parto de la
netuŝebla Fundamento, ĉu ne? Krome, kio
pri "h", "ĝ" kaj "ŭ"?)

Ergazomai (Погледати профил) 15. март 2009. 14.33.00

KoLonJaNo:Skribmaniero, kiu uzas nur tradiciajn latinajn literojn sen supersignoj, sed ankaŭ necesigas uzadon de literduopoj por reprezenti iujn sonojn, estas unu el la "plibonigoj", kiuj aperis kun Ido en la jaro 1907 ...
Jes, sed rimarku, ke Ido, en sia fonologio, forlasis diversaj esperantaj sonoj, kiel la "ĝ" kaj la "ĥ". Male, mia alfabeto enhavas ĉiujn E-ajn sonojn.
Via uzado de "." kolizias kun ties aliaj taskoj: marki mallongigon kaj finon de frazo.
En la komenco Z. uzis streketon por marki la elementojn de kunmetitaj vortoj, ekz. mal'san'ul'ej'o.
Mia uzado de "." tute ne kaŭzas eblajn miskomprenojn, ĉar kiam ĝi estas frazfino, ĝi estas sekvata de spaco kaj majuskla litero, kaj kiam ĝi esprimas mallongigon, ĝi estas sekvata de spaco. Male, ĉe mia uzado, ĝi estas sekvata de nenio, nur de nemajuskla litero. Ekz.:

Li manĝis. Sed li ankoraŭ malsatis.
(Rimarku, ke post la punkto estas spaco kaj majuskla litero)

Esperanto enhavas multajn avantaĝojn, ekz. ĝia neŭtraleco.
(post la punkto estas spaco)

Do, ne estus ia ambigueco en la vorto "bud.djeto", ekzemple.
Mi pensas, ke post 120 jaroj malfacilas trovi ion, kion ne jam iu alia antaŭe proponis por plibonigi, plibeligi, plisimpligi, ... E-on.

Vi eble ne aŭdis aŭ legis pri tio antaŭe, ĉar plej multaj el tiaj proponoj simple neniam akceptiĝas de sufiĉe granda nombro de E-istoj por fariĝi tradicio.
Sed mi tute ne celas igi mian alfabeton oficiala. Ĝi estas nur eksperimento, nur "ludaĵo" por elpruvi la flekseblecon de E-o.
Nuntempe E-istoj uzas alfabeton, kiu enhavas literojn kun supersignoj (surpapere kaj en Unikodo-aj provincoj de Komputilujo kaj Retlando).

Kiam tio ne eblas, plej multaj uzas aŭ la h-sistemon (ch ... u) aŭ iksumas (cx ... ux) anstataŭe.
Mi bone konas la x-sistemon, sed mi pensas, ke ĝi ne estas logika. Ĝi estas nur kutimo, sed fakte "x" ne estas fonetika simbolo, ĝi eĉ ne ekzistas en la E-a alfabeto. Male, mia alfabeto estas iom pli logika, malgraŭ ĝi eble estas malmulte plaĉa por vidi.

jchthys (Погледати профил) 15. март 2009. 22.03.59

Miland:
jchthys:Ми шатас ла Кирилан алфабетон пор Есперанто.
Сзд ла Эспзранта алфабзто зстас парто дз ла пзтушзбла Фундамзнто, чу нз? Кромз, кио при “h”, “ĝ” каи “ŭ”?

(Sed, la Esperanta alfabeto estas parto de la netuŝebla Fundamento, ĉu ne? Krome, kio pri "h", "ĝ" kaj "ŭ"?)
Nu, mi uzas ĝin por nepublika taglibro kaj aliaj personaĵoj.
Pri via alia demando, jen la tuta alfabeto:

абцчдефгџххийжклмнопрсштуўз

Se oni devas distingi inter «h» kaj «ĥ», oni povas uzi «ћ» por la dua.
(«ј», mi supozas, oni povas uzi por «й» antaŭ vokalo, kaj «ь» post «н» aŭ «ч».)

Вратите се горе