Al la enhavo

akuzativo

de crescence, 2009-marto-18

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-18 09:33:37

Saluton,

Mi deziras peti al Ruso kaj al Greko ĉu la akuzativo estas signata en rusa lingvo kaj greka lingvo, kiel en esperanta lingvo.

Mi scias ke la akuzativo estas signata en la malnova greka lingvo.

Kiom da kazoj estas en tiuj du lingvoj, ankaŭ en germana lingvo ?

Antauan dankon.

sergejm (Montri la profilon) 2009-marto-18 10:26:17

En rusa lingvo ni havas 6 kazojn.
Substantivojn estas de 3 deklinacioj.

1-a deklinacio. Plejparte ingenraj substantivoj, iom da virgenraj.
Nominativo havas finaĵojn -а/я[a/ja]
Akuzativo havas finaĵojn -у/ю[u/ju]

2-a deklinacio. Virgenraj kaj neŭtragenraj substantivoj.
Nominativo de viragenraj substantivoj ne havas finaĵojn, ili finiĝas per konsonanto aŭ per mola signo(ь).
Nominativo de neŭtragenraj substantivoj havas finaĵojn -о/е[o/e].
Akuzativo de malvivaj substantivoj estas sama kiel nominativo, de vivaj kiel genetivo kun finaĵoj -а/я[a/ja]

3-a deklinacio. Ingenraj substantivoj.
Nominativo finiĝas per mola signo(ь).
Akuzativo estas sama kiel nominativo.

Multenombro.
Nominativo povas havi finaĵojn -ы/и/а/я[y/i/a/ja].
Akuzativo de malvivaj substantivoj estas sama kiel nominativo, de vivaj kiel genetivo sen finaxo aŭ kun finaĵoj -ов/ев/ей[ov/ev/ej]

Adjektivoj havas jenajn finaĵojn:
Nominativo:
virgenraj: -ой/ый/ий[oj/yj/ij], kurtaj formoj sen finaĵoj.
ingenraj: -ая/яя[aja/jaja], kurta formo -а/я[a/ja]
neŭtragenraj: -ое/ее[oje/eje], kurta formo -о/е[o/e]
multenombro: -ые/ие[yje/ije]
Akuzativo: (kurta formo ne estas uzata)
ingenraj: -ую/юю[uju/juju]
virgenraj, neŭtragenraj kaj multenombraj:
vivaj havas saman formon, kiel genetivo, finaĵo -ых/их[yĥ/iĥ]
malvivaj havas saman formon, kiel nominativo.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-18 11:23:18

Grandan dankon al vi pro tiu longa respondo !

Ne estas facile, tio petas al mi atentan legadon...

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-18 14:27:01

La germana havas 4 kazojn:
- Nominativo (Nominativ): por la subjekto, neniam malantaŭ prepozicioj
- Genitivo (Genitiv): kiel Esperanta "de", sed ankaŭ malantaŭ kelkaj prepozicioj (tamen, multaj uzas la dativon se oni vere uzu la genitivon) kaj, en malnovajn tekstojn, malantaŭ kelkaj verboj (oni uzas ofte la dativon nun).
- Dativo (Dativ): kiel Esperanta "al" en "mi donas libron al vi" ("ich (NOM) gebe dir (DAT) ein Buch (AKK)"), sed ankaŭ malantaŭ kelkaj prepozicioj kaj verboj.
- Akuzativo (Akkusativ): kiel en Esperanto, ankaŭ malantaŭ kelkaj prepozicioj. (se oni devas elekti inter direkto kaj loko, oni uzas la akuzativon por la direkto kaj la dativon por la loko).

Kiel la vortoj ŝanĝas estas tre komplike, ĉar tio ofte dependas de ĉu oni uzas artikolon, adjektivojn, ktp. Ankaŭ, oni devas aparte memori multnombron por ĉiu vorto! Mi pensas, ke la germana estas, gramatike, unu el la plej komplikaj lingvoj.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-18 15:48:16

Ankaŭ al vi, dankegon !

Reen al la supro