Al la enhavo

La mortanta mondo kaj la sindetruema speco...

de Pastoro, 2009-junio-03

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-junio-05 04:01:38

Pastoro:
MikhailMarkeyev: Mi pensas, ke vi ne imagas tutan amplekson de la problemo.
Unue mi diris...
Bonvolu pardoni min, se miaj vortoj ŝajnis ofendataj por vi.

Pastoro:Nordkoreo faras atoman teston, Bin Laden minacas Usonan Prezidanton (ĉu vi memoras kiel falis ĝemelaj turoj?) La monda situacio streĉiĝas, ŝajnas kvazaŭ oni preparas scenejon por la tria mondmilito, certe la lasta...
Se vi efektive volas kompreni kio devenas kaj kio fari, vi ne devas miksi kune problemojn de diversaj specoj. En la mondo ne ekzistas universalan solvon por ĉiu.

Pastoro (Montri la profilon) 2009-junio-05 05:55:54

Amiko Mikhail, ĝuste por klare interkomunikiĝi ni uzas Esperanton. Ŝajnas ke ambaŭ, vi kaj mi, takasas citaĵojn ofendemaj. Nu, mi ne uzos tiujn plu.

Aliflanke, certe vi pravas pri mia miksaĵo de la mondaj problemoj. Fakte ne ekzistas "universala solvo", kaj nia diskutado kondukos al ni nenien...

Vivu la paco, kara frato sal.gif

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-junio-05 05:58:43

jchthys:La sola vetera afero, pri kiu la homaro povas certi, estas, ke la vetero ĉiam ŝanĝiĝadas.
Vi povas plu sonĝigi vian konsciencon. Sed ekzistas konformitaj kaj publikigitaj datenoj, kiuj pruve montras ŝanĝojn en temperaturo kaj kotiozo de karboksigeno en la atmosfero.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-junio-05 06:25:38

Pastoro:Fakte ne ekzistas "universala solvo", kaj nia diskutado kondukos al ni nenien...
Dankon por korektaĵo, ĝi estas ĉiam utila.
Sed, mi ne konsentas, ke ni ricevis nenion.

Sukceson! sal.gif

erikano (Montri la profilon) 2009-junio-05 22:27:13

Ĉu vi vidis la nekredeblan senpagan filmon "HOME" ("HEJMO"), de la Franca fotisto kaj ekologiisto Yan Arthus Bertrand ?

Ĝi estas filmo pri la planeda varmiĝado kaj ĉiaj mondaj ekologiaj problemoj, kun belegaj bildoj "vidataj el ĉielo".

Ĝi ĵus aperis hodiaŭ. Jam vidita de pluraj milionoj da homoj tra la mondo! (en televidoj, kinejoj kaj "Youtube")

Videbla ĉi tie en 4 lingvoj (versajne pliaj lingvoj proksimtempe) :

http://www.youtube.com/homeprojectFR

... Aliparte : Ĉu iu povus provi traduki tiun filmon al Esperanto ?

Pastoro (Montri la profilon) 2009-junio-06 00:35:25

Dankon amiko pro la ligilo.

Elspektinte la filmon tuj mi komentos mian opinion.

okulumo.gif

Reen al la supro