Al la enhavo

Vorto pri chesigi la Vorto pri ĉesigi ekonomian kreskadon...

de muriel_de_liege, 2009-junio-21

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-junio-21 09:57:52

Saluton sal.gif ,

Mi serĉas vorton por paroli pri virino, kiu kredas ke oni devas ĉesigi la ekonomian kreskadon.

Ĉu vi scias kiu vorto uzi por tio?

Dankon al vi

Amike,

Nurja

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-21 10:21:31

Ĉu eble kreskokontraŭulino?

Sed mi opinias ke la problemo de la ekonomia sistemo estas, ke ĝi nepre bezonas kreskadon, pro la interezoj. Se ne plu estas kreskado tiam la sistemo kraŝas.
Se vi ne plu volas kreskadon, tiam necesas ŝanĝi la sistemon.

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-junio-21 10:28:12

horsto:la problemo de la ekonomia sistemo estas, ke ĝi nepre bezonas kreskadon, pro la interezoj. Se ne plu estas kreskado tiam la sistemo kraŝas.
Se vi ne plu volas kreskadon, tiam necesas ŝanĝi la sistemon.
Efektive.rido.gif La tero ne estas senfina.shoko.gif Do ne eblas ĉiam kreski. La nuna ekonomia sistemo bezonas kreskadon. Ni jam tro uzas la Teron. Do ni devas ŝanĝi la sistemon. (Tio estas nur mia opinio, eble ne la vero)

diogotux (Montri la profilon) 2009-julio-13 20:10:10

muriel_de_liege:
Mi serĉas vorton por paroli pri virino, kiu kredas ke oni devas ĉesigi la ekonomian kreskadon.

Ĉu vi scias kiun vorton uzi por tio?
ĉu naturistino?
naturema
kontraŭcivilizaciprogresismanino okulumo.gif

Mi ne komprenis kial diri per nur unu vorto, tamen naturemino, kaj vortoj kun radik NATUR ŝajnas al mi bona opcio.

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-15 19:26:02

diogotu'x:
ĉu naturistino?
naturema
kontraŭcivilizaciprogresismanino okulumo.gif
Mi ne komprenis kial diri per nur unu vorto, tamen naturemino, kaj vortoj kun radik NATUR ŝajnas al mi bona opcio.
Ĉu nur amantoj de la naturo estas kontraŭuloj de ekonomia kreskado?

Citronujo (Montri la profilon) 2009-julio-16 08:05:01

Por mi kaj la vorto, kion vi serĉas, estas la plej logika: Kontraŭkreskadostino (aŭ kontraŭkreskadistino eble ?).

Sed tamen, mi demandas min cŭ vi ne devu prefere uzi la vorto, kiun oni trovas en [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Daŭripova_nekresko]Vikipedio[/url] demando.gif : Daŭripova nekreskistino (aŭ nekreskostino ?)

(Nu, estas problemo kun mia legilo ploro.gif, do serĉu tion en Vikipedio...)

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-julio-16 08:50:37

Citronujo:Por mi kaj la vorto, kion vi serĉas, estas la plej logika: Kontraŭkreskadostino (aŭ kontraŭkreskadistino eble ?)
Jes, tio estas bona vorto sed tre longe, ĉu ne?

Citronujo:Sed tamen, mi demandas min cŭ vi ne devu prefere uzi la vorto, kiun oni trovas en Vikipedio Daŭripova nekreskistino[/b] (aŭ nekreskostino ?)
Eble. Sed "ne" estas malpli forta ol "kontraŭ" aŭ "mal"...

Dankon al vi

Citronujo (Montri la profilon) 2009-julio-16 09:27:43

muriel_de_liege:
Jes, tio estas bona vorto sed tre longe, ĉu ne?
sed kontraŭkrestostino estas ebla ankaŭ, ĉar kresko kaj kreskado estas pli aŭ malpli sama (sed eble kun la ideo kie "kreskado" indikas kresko kio estas pli daŭra ol la "kresko" :
Tio estas ekzakte tio kion vi ne volas diri kun tiu vorto, mi pensas: Tio estas nur mia opinio... rideto.gif ).

Iel ĝi estas longa sed vi havas multaj ideoj en nur unu vorto. Ĝi estas impona laŭ mi shoko.gif
Eble. Sed "ne" estas malpli forta ol "kontraŭ" aŭ "mal"...
Vi pravas. Estis nur por havi la legilon de Vikipedio kio ofte esta la referenco... Sed eblas fari pli bone !

diogotux (Montri la profilon) 2009-julio-16 23:17:14

horsto:Ĉu nur amantoj de la naturo estas kontraŭuloj de ekonomia kreskado?
Faligu surteren la ŝtonojn el viaj manoj, mi ne diris tion. rideto.gif

Ĉu Kontraŭkreskadostino = kontraŭkreskadistino?
kontraŭkrestostino --} kontraŭ.krest.ost.ino, ĉu korekte? Ne kompreninte... Kiel kresto kaj osto rilatas al tio? demando.gif

super-griek (Montri la profilon) 2009-julio-18 16:53:34

Ĉu eble kontraŭekonomiistino okulumo.gif ? Verŝajne ekzistas pli mallongan vorton, sed mi ne konas ĝin.

Reen al la supro