Al la enhavo

ortografio de via nacia lingvo

de crescence, 2009-junio-25

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-25 18:12:52

Kiom da jaroj la geinfanoj de via lando bezonas por alproprigi la ortografion de via nacia lingvo ?

Heliogabalus (Montri la profilon) 2009-junio-25 20:24:36

En la hispana lingvo, mi pensas ke oni ne bezonas multaj da jaroj. En Meksiko, oni bezonas po unu jaro en la baza edukado (sed povas varii kun la persono aŭ la edukado).

Sed, persistas ortografiaj eraroj, ĉar en Latinameriko oni uzas pli da literoj ol sonoj havas la lingvon.

Ekzemple:

la literoj s, z, kaj c reprezentas la sonon /s/ (en Hispanujo z, kaj, c havas sonon similan al la angla th )

En la ĝenerala hispana, la litero b kaj v reprezentas la sonon /b/

La literoj y kaj ll reprezentas la sono /j/
(En landoj kiel Argentino kaj Urugŭajo la sono estas /ĵ/)

Multaj da personoj ankaŭ forgesas uzi la hispanajn supersignojn (á, é, í, ó, ú) kaj (ü)

La hispana ortografio ne estas malfacila, sed uze ŝajnas iomete kompleksa.

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-25 22:51:48

Laŭ mia memoro mi povis legi kiam mi aĝis kvar. Do, verŝajne daŭris jaron proksimume por mi. Sed nature ankoraŭ mi ne povas legi ĉiun vorton tiam. Certe ne la fremdvortojn.

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-26 03:09:04

Mi povis legi pli-malpli bone, antaŭ ke mi aĝis du aŭ tri. Por literumi bone—eble kiam mi estis dek-jara aŭ dek-unu-jara.

Mi opinias, ke la ortografio (literumsistemo) de iu lingvo estas ne tre influas la rapidecon de lernado. Ekzemple Tajvanaj infanoj povas skribi kaj legi eĉ pli bone ol Amerikanaj, kvankam tajvananoj uzas la nesimpligitajn ĉinajn signojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-junio-26 06:53:46

Mi povis legi kiam mi aĝis 3 kaj skribi kiam mi aĝis 4. Mi neniam havis grandajn problemojn pri la ortografio.

Mi lernis legi kaj skribi per la metroaj haltejoj en Vieno! Mi demandis al miaj gepatroj, kio estis skribita en la retmapo kiu estas en ĉiu metroo - kaj baldaŭ mi rimarkis ke ekz. "Westbahnhof" komenciĝas per la sama litero kiel "Währinger Straße", kaj ankaŭ havas la saman "v" sonon en la komenco. Tio iam funkciis per ĉiuj haltejoj, kaj tiel mi lernis legi (jes, metrohaltejoj estis la unuaj vortoj, kiujn mi povis legi!) okulumo.gif Kaj iam mi ekimitis tion, do mi lernis skribi.

Sed mi scias, ke multaj havas problemojn pri ĝi. Kelkajn vortojn oni prononcas same en la germana (ekzemple "das" = tio, tiu, la, kio, kiu; kaj "dass" = ke). Oni povas nur forigi tiajn problemojn per legi multe, ĉar tiam oni eksentas kiam uzi "dass" kaj "das". Se mi rigardas mesaĝojn en germanaj retaj forumoj, mi vidas ke kelkaj ankoraŭ havas problemojn pri la ortografio aĝe pli ol 13!

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-26 10:40:56

Rogir:Laŭ mia memoro mi povis legi kiam mi aĝis kvar. Do, verŝajne daŭris jaron proksimume por mi. Sed nature ankoraŭ mi ne povas legi ĉiun vorton tiam. Certe ne la fremdvortojn.
...sed la geinfanoj korekte skribas vian nacian lingvon, post kiom da lernadjaroj ?

Arundathi (Montri la profilon) 2009-junio-26 10:47:21

Laŭ mi, en Francujo, oni scias vere korekte skribi post dek jaroj. Kaj mi estas optimista ! okulumo.gif

piotrek92 (Montri la profilon) 2009-junio-27 19:25:59

Kara, ne demandu, en Pollando ortografio estas tiel aĉa, ke multe da personoj ne povas korekte skribi en la pola eĉ se ili estas maturaj. Sed, oni postulas koni la ortografion ĝis la tria klaso de bazlernejo, do mi povas diri, ke tri jarojn oni lernas ĝin

sal.gif

super-griek (Montri la profilon) 2009-julio-15 10:36:41

Nederlandlingvanoj neniam lernas skribi senerare lango.gif

diogotux (Montri la profilon) 2009-julio-19 20:04:37

crescence:Kiom da jaroj la geinfanoj de via lando bezonas por alproprigi la ortografion de via nacia lingvo ?
La tutan vivon!

Kaj dank'al diablo la portugala ortografio ŝanĝiĝis denove. Do, mi certigas miajn samideanojn ke baldaŭ neniu en la mondo scios skribi la portugalan; des pli la povraj infanoj...

Reen al la supro