Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-17 07:49:21

Ĉu malbrava policisto, ĉu danĝera virino?

Policisto telefonas al komandantaro:
– Ekspedu iun kriminaliston, ĉi tie estas viktimo.
– Detaloj?
– Viro, ĉirkaŭ 30-jara, li ricevis ĉirkaŭ 30 batojn per tranĉilo ĉar li surpaŝis ĵuslavitan plankon.
– Ĉu vi arestis farinton?
– Neniel! La planko plue estas malseka…

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-oktobro-21 09:22:17

"Since he lost his money, half his friends don't know him any more."
"And the other half?"
"They don't know yet that he has lost it."
----------
- С тех пор как он потерял свои деньги, половина его друзей больше не знается с ним.
- А другая половина?
- Эти ещё не знают, что он их потерял.
----------
- Ekde kiam li perdis sian monon, la duono de liaj amikoj ŝajnigas ne plu koni lin.
- Kaj kio pri la alia duono?
- Tiuj ankoraŭ ne scias, ke li perdis ĝin.

* * *

"I notice that telling about the fish you caught you vary the size of it for different people."
"Yes, I never tell a man more than I think he will believe."
----------
- Я заметил, что, рассказывая о рыбе, которую ты поймал, ты варьируешь её размер для разных слушателей.
- Да, я никогда не рассказываю тому или иному человеку более того, во что тот, по моему мнению, может поверить.
----------
- Mi rimarkis, ke rakontante pli la fiŝo, kiun vi kaptis, vi variigas ĝian mezuron por diversaj homoj.
- Jes, mi neniam rakontas al iu homo pli de tio, je kio tiu, miaopinie, kapablas kredi.

* * *

"I used to shoot tigers in Africa."
"Nonsense... There are no tigers un Africa."
"Right you are, I shot them all."
----------
- Раньше я охотился на тигров в Африке.
- Вздор... В Африке нет тигров.
- Ну правильно, я всех их перестрелял.
----------
- Iam antaŭe mi ĉasis tigrojn en Afriko.
- Absurdaĵo... En Afriko malestas tigroj.
- Vi pravas, mi pafmortigis ilin ĉiujn.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 00:43:54

Aĉetu la odoron!
- Kiel odoris en la krimloko?
- Neniel. Ĉio estis lavita per ilo por lavi plankojn.
- Kiel odoris ilo por lavi plankojn?
- Mi ne povas priskribi la odoron.
- Tiam iru al vendejo kaj trovu ilon por lavi plankojn, kiu odoras same. Se vi ne povas priskribi la odoron, aĉetu ĝin!

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 07:25:32

Sprita cxasisto

Ĉasisto iras tra arbaro kaj kantetas:
– Al ĉasado, al ĉasado...
De malantaŭe eliras urso, frapas lin sur la brakon kaj demandas:
– Agrable! Al ĉasado?
– Neniel! Al fiŝkaptado, mi ĵuras!

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 10:19:28

En la radioprogramado "Parlez-vous l'espéranto ?" (Ĉu vi parolas Esperanton) de RCF (franclingva artikolo), Jean Pruvost (franclingva artikolo) faris ŝercon en Esperanto :
Ĝirafoj
Ĝirafoj ĝirafas en la savano. Estas ĝirafo kiu anginiĝis, kaj tial estas tre malsana. Alia ĝirafo demandas al ĝi : "Kiel fartas via kolego ?"

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 20:01:31

Memorema kliento

Pollando. Pasintaj tempoj. Viandejo. Eniras unu kliento kaj demandas:
– Ĉu vi havas viandon por stekoj?
– Ne, ni ne havas.
– Kaj por eskalopoj?
– Ankaŭ ni ne havas.
– Kaj por kotletoj?
– Ankaŭ ne.
– Kaj, eble, vi havas ripaĵojn?
– Ne.
La kliento eliras kaj la viandisto diras al la vendistino:
– Damne, rimarku kian memoron li havas…
-------------------
Rimarko: En tiaj tempoj en Pollando viando estis unu el plej ofte mankaj artikloj. La kliento, povas esti, antaŭlonge aĉetumis kaj memoris pasintajn tempojn.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 02:49:21

Proksimume en la samaj tempoj, en USSR estis enigmo:
Rampas verda serpento, odoras per kolbaso.
La respondo estas trajno el Moskvo.
Same kiel en Pollando, en provincoj de USSR, viandaj produktoj estis raraj.
Tiaj produktoj estis kunportataj en Moskvon, kaj civitanoj veturis en Moskvon por aĉeti ilin.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 13:26:24

La situacio koncerne viand-konsumadon en Sovetio ne estis tiom kriza, kiom oni povas imagi. Eĉ laŭ nuna oficiala rusia statistiko, la nivelo de la konsumado de viando, lakto kaj ovoj en Sovetio estis pli alta ol en nuntempa Rusio. Malgraû tiu deficito, viand-produktaĵoj estis facile atingeblaj por ĉiuj sovetiaj civitanoj. Tiu deficito estis fakte artefarita, ekzistanta plejparte en ĉe-moskvaj regionoj, kies viand-fabrikoj liveris sian produktaĵojn en Moskvon, kie loĝis kelkaj milionoj da "elitaj" manĝuloj. Se oni restigus sufiĉan parton da produktaĵoj "hejme", apudmoskvaj provinciuloj ne veturadus en la ĉefurbon por repreni sian "porcion".
Kaj krom "evitemaj" budĝetaj viandaĵoj, oni ĉiam povis aĉeti viandon, kolbasojn kaj diversajn ĉasaĵojn en t.n. "kolĥozaj" bazaroj kaj "kooperativaj" vendejoj — viando kaj aliaj varoj tie estis pli kostaj ol en "ŝtataj" vendejoj, sed, kompense, pli bonkvalitaj.
Ankaŭ indas menscii, ke eĉ la plej ĉipaj "sovetiaj" kolbasoj estis pli viandozaj ol multaj nunaj "libermerkataj" kolbasoj, kiuj ofre estas ne tiom "viandaj", kiom "sojaj". Ankaŭ menciindas, ke en Sovetio multaj nedeficitaj produktaĵoj (ekzemple, pano, lakto-produktoj, legomoj kaj eĉ biero) estis pli "ĝustaj" (sensurogataj) ol nunaj.
Tial do ne indas primoki kvankam ne idealan, sed sufiĉe komfortan kaj amindan t.n. "stagnan" periodon de Sovetio, kiu en realeco ne estis tiom stagna, kiel oni asertas, kaj kiam ĉiuj estis sufiĉe sataj kaj senzorgaj.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 16:16:55

Kelkaj saĝuloj opinias, ke por plua spirita progreso de la homaro oni devas entute ĉesi viand-voradon kaj mortigadon de animaloj, kiuj ankaŭ rajtas vivi, des pli ke Naturo aŭ Dio kreis homojn ne kiel viand-manĝuloj. Onisupoze, en baldaŭa estontenco tutmonde ekregos severa vegetara diktaturo kaj la viand-manĝado estos malpermesita kaj punenda, eble eĉ fizike, per vipoj kaj skurĝoj.
Ĉu tiela perspektivo estas timiga?

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 20:49:44

IgorSokoloff:La situacio koncerne viand-konsumadon en Sovetio ne estis tiom kriza, kiom oni povas imagi. Eĉ laŭ nuna oficiala rusia statistiko, la nivelo de la konsumado de viando, lakto kaj ovoj en Sovetio estis pli alta ol en nuntempa Rusio. Malgraû tiu deficito, viand-produktaĵoj estis facile atingeblaj por ĉiuj sovetiaj civitanoj. Tiu deficito estis fakte artefarita, ekzistanta plejparte en ĉe-moskvaj regionoj, kies viand-fabrikoj liveris sian produktaĵojn en Moskvon, kie loĝis kelkaj milionoj da "elitaj" manĝuloj. Se oni restigus sufiĉan parton da produktaĵoj "hejme", apudmoskvaj provinciuloj ne veturadus en la ĉefurbon por repreni sian "porcion".
Kaj krom "evitemaj" budĝetaj viandaĵoj, oni ĉiam povis aĉeti viandon, kolbasojn kaj diversajn ĉasaĵojn en t.n. "kolĥozaj" bazaroj kaj "kooperativaj" vendejoj — viando kaj aliaj varoj tie estis pli kostaj ol en "ŝtataj" vendejoj, sed, kompense, pli bonkvalitaj.
Ankaŭ indas menscii, ke eĉ la plej ĉipaj "sovetiaj" kolbasoj estis pli viandozaj ol multaj nunaj "libermerkataj" kolbasoj, kiuj ofre estas ne tiom "viandaj", kiom "sojaj". Ankaŭ menciindas, ke en Sovetio multaj nedeficitaj produktaĵoj (ekzemple, pano, lakto-produktoj, legomoj kaj eĉ biero) estis pli "ĝustaj" (sensurogataj) ol nunaj.
Tial do ne indas primoki kvankam ne idealan, sed sufiĉe komfortan kaj amindan t.n. "stagnan" periodon de Sovetio, kiu en realeco ne estis tiom stagna, kiel oni asertas, kaj kiam ĉiuj estis sufiĉe sataj kaj senzorgaj.
Jes. En Pollando:

1979 – 74 kg/1 persono
2017 – 75 kg/1 persono

Rimarko: Nia nuna viando (kaj ĝia fabrikaĵoj) enhavas malpli da “viando en viando” pro diversaj almetaĵoj.

Egala proporcio

Al uzino fabrikanta pasteĉojn alvenis inspektoro kaj demandas:
– Ĉu tiu ĉi pasteĉo estas vere el leporo?
– Jes. Nur iome ni aldonas ĉevalaĵon.
– En kia proporcio?
– 1 kontraŭ 1, tio signifas unu leporo kaj unu ĉevalo.

Reen al la supro