Al la enhavo

Esperantujo

de Matilda 69, 2006-marto-13

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2006-marto-13 14:02:03

Cxu vi pripensas ke esperantistoj devas krei esperantan landon kie kelkaj el ili povas logxi?
Mi pripensas ke
1)cxi tio lando povus esti kiel Vatikana Urbo por katolikaj aux Israelo por judaj: ne iu simpla lando sed la koro de la granda diaspora esperantujo;
2) ke cxi tio lando igus esperanton kiel la aliaj oficialaj lingvoj;
3) ke, se cxi tio lando ekzistus, mi morgaux
traslokigxus tie.

Cináed (Montri la profilon) 2006-marto-13 20:24:59

Ĉu tio ne kontraŭfarus la basan ideon de Esperanto? Ĉu ne Esperanto estas sennacia komunikilo inter diversaj naciaj? Se ni kreus Esperantan landon, Esperanto ne plu estus neŭtrala.

Esperanta lando estas boneta ideo, sed ne kiam oni pripensas la ideologion de Esperanto.

...-:Cináed:-...

pace (Montri la profilon) 2006-marto-13 21:35:03

 

Mi neniel povas imagi "Esperantoland" ĉar la celo de Esperanto estas ĝuste kreski kaj vastiĝi en la mondo.  

Mi loĝas en granda urbo. Ĉiutage mi tre ŝatas aŭdi la zumon de tiom da diversaj lingvoj. Tio estas la esenco de la vivo ! Bedaŭrinde, Esperanto ne ankoraŭ partoprenas la zumon.

Estus bone trovi en ĉiu lando, ekzemple "Esperanto Restoracio" aŭ  "Esperanto-Kinejo" en kiuj ĉiuj, esperantistoj kaj ne-esperantistoj povus renkontiĝi.

Pace 

Eujensc (Montri la profilon) 2006-marto-24 17:14:26

Gxi estas interesa ideo, sed ne eble povus mi kredas ke persono logxus cxe alia lando cxar simple gxi enhavas multe da Esperantistoj. Tio estus tro granda ofero al Esperanto por homo fari.

Werneck (Montri la profilon) 2006-aprilo-02 02:04:57

Esperant-lando jam ekzistas: ghi estas la tuta planedo Tero .

Espereble laúlongtempe Esperanto ighos la nura lingvo de l' mondo.

Teorie,se chiuj parolus samlingve , chiuj inter-komprenighus unuj al aliaj. Do, oni ne/neniu bezonas pli ol unu lingvon por ghenerala interkomunikado (same kiel oni ne bezonas pli ol po  unu mezurunuo por chiu el la fizik-geometriaj  grandoj, chu ne ? )

Tutkore,

Vicente Werneck

nigrumi (Montri la profilon) 2006-aprilo-02 17:00:24

Mi opinias, kiel Werneck, ke nia celo kiel Esperantistoj devus esti iĝi la tuta Tero "nia" Esperanto-lando, t.e, tiu teritorio en kiu homoj povus interkompreniĝi per ĉi komuna, frateca lingvo.
Tamen, male al li mi tute ne opinias, ke Esperanto devus esti LA NURA lingvo!! Laŭ liaj vortoj "Teorie, se chiuj parolus samlingve, chiuj inter-komprenighus unuj al aliaj.". Do, por tio, vi ja ne bezonas Esperanton! Simple lernu la anglan kaj forgesu vian gepatran/nacian lingvon (kaze, ke ne estu jam la angla)!
Se mi subtenas Esperanton estas ĉar mi kredas, ke ĝi povas esti kvazaŭ ekologian ilon per kiu oni povus iam respekti veran lingvan buntecon kaj diversecon sed, ebliganta samptempe, ke ni ĉiuj interkompreniĝu egalece per lingvo apartenanta al neniu.
Se iam la Esperanto-movado amase subtenus Esperanton kiel kulturvoran kaj lingvovoran ilon, MI SENDUBE KABEUS!!!

*Martin* (Montri la profilon) 2006-aprilo-06 19:22:41

Mi kredas ke estus tre bone se ekzistus urbo aŭ lando kie esperanto estus ofta lingvo, kie oni studus esperante, por ke homoj pasigus kelkajn tagojn por lerni la lingvon. Aŭ almenaŭ estu universitato kie oni instruus per esperanto tiel ke multaj fakuloj kompetentos por serioza komunikado en la internacia lingvo.

babilema (Montri la profilon) 2006-aprilo-21 05:10:35

 Laŭ mia opinio , ni estas civitanoj de la mondo. Ni ne bezonas esperantistan landon, ĉar se tiu lando ekzistis, ni perdus nian animon. La  esperanta lingvo estis, estas kaj devos esti internacia, kaj la esperantistoj  neŭtralaj.

Amike al ĉiuj

*Martin* (Montri la profilon) 2006-aprilo-23 19:04:43

Tiun ideon de civitano de la mondo neniam mi komprenis ĝuste. Ĉar, kiam mi promenas trans la limoj de mia regno, tiam mi ne plu ĝuas la civitan-rajtojn de mia lando.

babilema (Montri la profilon) 2006-aprilo-23 20:38:58

Iom da personoj pensas ke la ideo de civitano de la Mondo estas utopio. Tamen,  la esperantista movado, laŭ mia opinio , laboras pri tio. Kompreneble, ĉiu landano ĝuas diferentajn rajtojn.  Eble mi estas "utopisto", sed mi pensas ke ĉiuj virinoj, ĉiuj viroj, ĉiuj infanoj estas samaj,  ĝuus samrajteco, ĉie kaj ĉiam. Ĉiu homo devas, laŭ mi, labori pri tio, per sia baloto, kaj sia ĉiutaga agi maniero.Sed mi ve ne vidis tion en mia  jam  longa vivo. Sed, kiel diris Do Zamenhof , espero, espero, espero ! Bonan semajnon.

 

Reen al la supro