Al la enhavo

subjekto de infinitivo eblas ?

de crescence, 2009-julio-24

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-24 16:22:50

Saluton,

Vidu tiun frazon :

Mi aŭdas la homon kanti.

Tia frazo estas ĝusta en la franca (J'entends l'homme chanter). Ĉu tia frazo estas senerara en Esperanto ? Aŭ ĉu oni devas devige diri :

Mi aŭdas la homon kantantan.

(Mi forgesis la vorton "ĉu" en la komenciĝo de la titolo. Necesas legi :

Ĉu subjekto de infinitivo eblas ?)

tommjames (Montri la profilon) 2009-julio-24 16:47:35

Jes tio tute eblas.

Jen kelkaj trafoj en Tekstaro:
3 trovoj en La ŝtona urbo

...supozis, ke ĝi apartenas al ŝia filino Speo, ĉar mi aŭdis la knabinon ekprovi ĝin kaj eligi kelkajn...

...uj historioj multe plaĉis al mi, ĝis iu tago kiam mi aŭdis Oreston laŭtlegi priskribon verkitan de ho...

...sentos lasi siajn hejmojn. Malantaŭ riglita pordo mi aŭdis hundon boji.

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-24 17:08:42

Dankon al vi !

Melequíades (Montri la profilon) 2009-julio-24 17:53:35

Oni povas diri

Mi aŭdas la homon kantantan.

kaj

Mi aŭdas la homon kantanta.

Sed atentu ke ĉiu havas apartan signifon.

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-24 18:10:47

Melequíades:Oni povas diri
Mi aŭdas la homon kantantan.

kaj

Mi aŭdas la homon kantanta.

Sed atentu ke ĉiu havas apartan signifon.
Bonvolu klarigi al mi la du signifojn. Dankon.

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-24 18:39:34

"Mi aŭdis la homon kantantan" estas same kiel "Mi aŭdis la kantantan homon" aŭ "Mi aŭdis la homon, kiu kantas".

"Mi aŭdis la homon kantanta" estas angle I heard the man singing aŭ france J'entends l'homme chanter.

La unua frazo akcentas, ke mi aŭdis la homon; la dua, ke mi aŭdis la kantadon.

Ĉu tiu klarigo estas klara/ĝusta?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-julio-24 18:42:35

Bonvolu ignori la ceteron de tiu ĉi afiŝo!

Saluton!

Melequíades:Mi aŭdas la homon kantantan.
Mi aŭdas kaj la alia homo kantas.
Mi aŭdas la homon kantanta.
Mi mem kantas kaj aŭdas la (alian) homon (kiu faras ion ajn).

crescence:Bonvolu klarigi al mi la du signifojn. Dankon.
Espereble mi sukcesis. rideto.gif

Kolonjano

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-24 18:47:02

KoLonJaNo:
Mi aŭdas la homon kantanta.
Mi mem kantas kaj aŭdas la (alian) homon (kiu faras ion ajn).
Ne, tio estus "Mi aŭdas la homon kantante". Tio ne estas logika al mi, sed mi pensas, ke tielas.

Kiel ne serĉi en la PMEG? Mi faros tion...

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-julio-24 18:55:34

Saluton!

jchthys:
KoLonJaNo:
Mi aŭdas la homon kantanta.
Mi mem kantas kaj aŭdas la (alian) homon (kiu faras ion ajn).
Ne, tio estus "Mi aŭdas la homon kantante". Tio ne estas logika al mi, sed mi pensas, ke tielas.

Kiel ne serĉi en la PMEG? Mi faros tion...
Ŝajnas, ke mi pafis tro rapide kaj en malĝustan direkton.

Mi jam serĉadas, sed kompreneble ankoraŭ ne (re)trovadis la koncernan PMEG-eron.

Kolonjano

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-julio-24 19:12:45

Saluton!

jchthys:"Mi aŭdis la homon kantantan" estas same kiel "Mi aŭdis la kantantan homon" aŭ "Mi aŭdis la homon, kiu kantas".

"Mi aŭdis la homon kantanta" estas angle I heard the man singing aŭ france J'entends l'homme chanter.

La unua frazo akcentas, ke mi aŭdis la homon; la dua, ke mi aŭdis la kantadon.
Ŝajnas, ke tiu analizo pravas.

En PMEG troveblas du frazoj:

1. Mi vidis lin farbanta sian domon verda.

2. Mi vidis virinon farbantan sian domon verda.

Oni povus uzi kaj farbanta kaj farbantan en ambaŭ frazoj, ĉu ne?

Tiuj, kiuj ne ŝatas uzi eble konfuzan sinsekvon de kvar vortoj kun -n, eble preferas la unuan varianton.

Kolonjano

Reen al la supro