Al la enhavo

Uzo de "si"

de darkweasel, 2009-julio-26

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2009-julio-26 10:03:41

Saluton!

Ĉu oni diras:
Estas lia aŭto, per kiu li venis
aŭ:
Estas sia aŭto, per kiu li venis

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-26 10:15:22

lia

darkweasel (Montri la profilon) 2009-julio-26 10:39:46

Dankon!

galvis (Montri la profilon) 2009-julio-26 13:20:31

---Estas sia aŭto, per kiu li venis
Se la ŝoforo estas la posedanto de la aŭto.

---Estas lia aŭto, per kiu li venis
Se la posedanto estas alia vira persono.

ĝis

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-26 13:29:29

galvis:---Estas sia aŭto, per kiu li venis
Se la ŝoforo estas la posedanto de la aŭto.
malĝuste
"Estas sia aŭto, ..." estas eraro, ne havanta sencon.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-julio-26 13:35:02

Saluton!

galvis:---Estas sia aŭto, per kiu li venis
Se la ŝoforo estas la posedanto de la aŭto.
Bedaŭrinde ne: vd. PMEG.

Vi povus diri:

Li venis per sia aŭto.

por esprimi tion.
---Estas lia aŭto, per kiu li venis
Se la posedanto estas alia vira persono.
Ne, el tiu frazo ne evidentiĝas, per kies aŭto li venis.

Vi devus diri:

Li venis per lia aŭto.

aŭ ion similan.

Kolonjano

darkweasel (Montri la profilon) 2009-julio-26 13:43:28

Mi komprenas bone, ke "si" reprezentas la subjekton. Al mi nur malklaris, ĉu "li" estas la subjekto de la tuta frazo. Nun mi bone komprenis, ke oni devas uzi "lia", ĉar en la frazo "estas lia aŭto", "lia aŭto" estas la subjekto, kaj "per kiu li venis" estas nura subfrazo.

Certe mi intencis, ke la ŝoforo estas la posedanto de la aŭto, alie estintus tute klare, ke oni uzu "lia".

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-26 15:00:23

darkweasel:Saluton!

Ĉu oni diras:

Estas lia aŭto, per kiu li venis

aŭ:
Estas sia aŭto, per kiu li venis
Laŭ mi, tiuj du frazoj ne eblas. Oni diras :
-------------------------------
Estas la aŭto, per kiu li venis
-------------------------------

Li venis per sia aŭto. (se li estas la proprietulo de la aŭto)
Li venis per lia aŭto. (se li ne estas la proprietulo de la aŭto)

Reen al la supro