Al la enhavo

Ĉu tiuj vortoj estas evitindaj?

de Vilinilo, 2007-julio-01

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-01 22:06:38

Mi trovis en la reta-vortaro iujn moloftajn vortoj kiel:

frida = malvarma
apertigi = malfermi
akvumita = malseka

Mi ne ŝatas multe iujn vortojn, kiuj komencas kun mal, speciale malfermi kaj malseka. Ĉu mi povas uzi tiujn alternativajn vortojn anstataŭe? Ĉu ili reale havas la samaj signifoj?

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-01 22:30:22

Vilinilo:Ĉu ili reale havas la samaj signifoj?
(samajn signifojn)
frida = malvarma
Laŭ mia scio, jes.
apertigi = malfermi
Mi neniam vidis vorton "aperta" tiel uzitan, kaj mia vortaro ne mencias ĝin por la sama signifo de "malfermi", sed mi ne vidas kialon por diri ke ĝi ne bonas.
akvumita = malseka
Ne. Verbon "akvumi" oni uzas por celi tiun agon per kiu oni kutime zorgas la plantojn, t.e. akvoverŝado kaj akvonutrado.

Ja planta vazo estas malseka post akvumado sed ne temas pri sama nuanco.

Helpespere.

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-01 23:50:52

Mi vin dankas!

Reen al la supro