Ŝatokupoj krom Esperanto
av Terurĉjo, 15 juli 2007
Meddelanden: 46
Språk: Esperanto
T0dd (Visa profilen) 3 september 2007 21:18:16
Andybolg:En mia kazo, mi povas uzi "golfludaĉo"...
Verŝajne vi povus uzi la vorton "golfludaĵo" (aŭ eble "golfludado"?) por klarigo?
- La ludo golfludo
- La (golf)ludaĵo de Tiger Woods
Terurĉjo (Visa profilen) 4 september 2007 04:54:30
Mi interesiĝas pri ŝatokupoj, pri tiuj aferoj, kiuj tre plaĉas al Lernu-anoj.
Tial ne parolu pri ludaĉo. Se vi plenanime okupas vin per golf-ludo, eĉ se vi ne estas profesiulo ludante, vi havas en via vivo anguleton por ripozi (ĉar ripozo estas ŝanĝo de agado ), por renkontiĝi kun homoj, kiuj plaĉas al vi kaj t.p.
Ofte ŝatokupo, ne ĉefa paĝo de nia vivo, tamen estas nia vivmaniero.
mastro Jano (Visa profilen) 7 september 2007 15:17:55
ESPERENTO, kiu havas nur -e- vokalojn, sed ilia lingvoscio ne estas granda.
Estas lingvo Esperanto,
simila al kaprolakto.
Bona ilin oni trovas,
se per ili vivi povas.
Eble sonas nekredeble,
kapro scias esperente.
Voku kapron per la lingvo
kaj emfazu tion svingo.
Povos sperti vi la scion,
svingu frondan robinion!
Eĉ! Ne estas superstiĉo,
scio pri neces’-sufiĉo.
Se eliri ĝi necesas,
en la stalo laŭte mekas.
Vortfaradon ĝi neglektas,
per la buŝo fojnon plektas.
Ja sufiĉas plende meki,
venas mastro, kapron melki.
Filu (Visa profilen) 10 september 2007 19:09:53
Jen kiel mi skribis la nomon de mia koramikino (Nadine):
Filu (Visa profilen) 10 september 2007 19:11:25
estrellarmand (Visa profilen) 11 september 2007 13:49:29
bboy_smash (Visa profilen) 17 november 2007 17:08:21
Ĝis!!
Matthieu (Visa profilen) 17 november 2007 17:35:32
Kiel nomiĝas tiaj skribaĵoj en Esperanto? (La franca nomo estas ambigramme, do eble “ambigramo”.)
Terurĉjo (Visa profilen) 17 november 2007 19:13:23
Tiel nomiĝas vortoj, kiuj estas legeblaj same de ambaŭ direktoj.
Sed en Esperanto ili nomiĝas palindromoj.
rosto (Visa profilen) 18 november 2007 05:53:51