Till sidans innehåll

Ne-e-adverboj

av Matthieu, 11 augusti 2007

Meddelanden: 7

Språk: Esperanto

Matthieu (Visa profilen) 11 augusti 2007 17:50:45

En Esperanto, la adverboj kutime finiĝas per -e. Sed ne ĉiuj: ekzample “hodiaŭ”, “nur”, ktp.
Mi ne komprenas kial. Miaopinie, “hodie” kaj “nure” estus laŭregule logikaj.
Ĉu iu povas tion klarigi al mi?

Antaŭdankon al respondontoj!

RiotNrrd (Visa profilen) 11 augusti 2007 19:02:11

Mutusen:En Esperanto, la adverboj kutime finiĝas per -e. Sed ne ĉiuj: ekzample “hodiaŭ”, “nur”, ktp.
Mi ne komprenas kial. Miaopinie, “hodie” kaj “nure” estus laŭregule logikaj.
Ĉu iu povas tion klarigi al mi?
Mi ofte vidis, kaj ankaŭ eĉ uzis, "nure". Mi opinias ke "nure" estas ĝusta.

"Hodie" estus malĝusta, tamen. Se vi volas fari ĝin laŭregule, vi devus fari ĝin "hodiaŭe". Mi kredas ke mi vidis, kvankam mi neniam uzis, ĝin.

awake (Visa profilen) 11 augusti 2007 20:45:17

Ekzistas du specoj de adverboj Esperante.

Unue, ekzistas primaraj adverboj (tuj, morgaŭ, almenaŭ, ktp). Tiuj ĉi adverboj staras sole, sen afiksoj. Tamen, oni permesas ŝanĝigi ilin je aliaj parolelementoj per aligi konvenajn markojn.

Ekzemple, primara adverbo povas farigi adjektivon,

hodiaŭa ĵurnalo

Tuja respondo

("Li tuj respondis al mi" aŭ "Li donis al mi tujan respondon.")

ktp....

due, ekzistas derivitaj adverboj. Tiuj ĉi adverboj havas la finaĵon -e. Ĉiu radiko povas funkcii kiel adverbon, se la senco permesas

Ekzemple
vespere
bele
bone
ktp

Mutusen:En Esperanto, la adverboj kutime finiĝas per -e. Sed ne ĉiuj: ekzample “hodiaŭ”, “nur”, ktp.
Mi ne komprenas kial. Miaopinie, “hodie” kaj “nure” estus laŭregule logikaj.
Ĉu iu povas tion klarigi al mi?

Antaŭdankon al respondontoj!

Matthieu (Visa profilen) 12 augusti 2007 09:19:19

Dankon, awake, nun mi komprenas.

mnlg (Visa profilen) 12 augusti 2007 23:27:58

Mutusen:Dankon, awake, nun mi komprenas.
En la franca, ekzemple, mi supozas ke la vorto oui estas adverbo. En la itala oni parolas pri simplaj kaj kunmetitaj (aŭ derivitaj, kiel oni ĝuste diris) adverboj. La unuaj estas, en esperanto, apartaj radikoj.

rainmonger (Visa profilen) 23 augusti 2007 20:17:37

Do, ĉu "nur" kaj "nure" signifas malsamajn aferojn? Aŭ ĉu la malsamo estas nur "bela Esperanto"?

黄鸡蛋 (Visa profilen) 25 augusti 2007 03:20:48

rainmonger:Do, ĉu "nur" kaj "nure" signifas malsamajn aferojn? Aŭ ĉu la malsamo estas nur "bela Esperanto"?
Iomete malsame. "nure" estas la adverbo-formo de "nura", kaj "nura" signifas ke tio estas ordinara, kaj neniom pli multa, nek iom pli bona ol kio ĝi estas.
Ekz. Ŝi estas nur 18-jara. (Ne pli ol tiom, sed ne kun ordinareco)
Ŝi estas nura knabino. (Ordinara knabino)

Fakte, "nure" ne estas ofte uzata. Eble oni povas diri "Li nure havas multe da mono."

Tillbaka till toppen