Al la enhavo

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

de troyshadow, 2013-januaro-22

Mesaĝoj: 114

Lingvo: Esperanto

troyshadow (Montri la profilon) 2013-januaro-22 14:36:51

Mi ne intencas ion ajn sxangxi en nia komuna lingvo,tamen en unu rusa forumo ekestis la demando:kion vi volus forigi aux aldoni en esperanton,kio estas por vi la plej malfacilo kaj la plej malkutimo kompare kun via denasko lingvo?
Pleje,mi volus ekscii opiniojn de neeuxropanoj.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2013-januaro-22 16:11:16

Al mi (denaska parolanto de l' angla kaj la rusa) ne stariĝis multe da problemoj kiam mi estis lernanta. Mi scias ke multaj komencantoj plendas pri la akuzativo kaj adjektiva akordo, sed ili estis tre naturaj por mi ĉar en la rusa oni jam havas ĉion ĉi. Fakte mi eĉ bedaŭretas ke ne ekzistas pli da kazoj ...

Unu strangaĵo, tamen, estas la distingo inter "de" kaj "da". Tio estas la ununura parteto kiu min ankoraŭ iom ĝenas. Eĉ nune mi iafoje hezitas decidante, kiun diri. De kia lingvo precize Zamenhof la duan vorton akiris? Angle ekzistas nur unu vorto, "of", senkonsidere ĉu apartenas al posedeco aŭ kvanto; kaj laŭ mia sperto, la distingo ankaŭ mankas ĉe lingvoj romancaj.

troyshadow (Montri la profilon) 2013-januaro-22 16:50:38

Tempodivalse:Al mi (denaska parolanto de l' angla kaj la rusa) ne stariĝis multe da problemoj kiam mi estis lernanta. Mi scias ke multaj komencantoj plendas pri la akuzativo kaj adjektiva akordo, sed ili estis tre naturaj por mi ĉar en la rusa oni jam havas ĉion ĉi. Fakte mi eĉ bedaŭretas ke ne ekzistas pli da kazoj ...

Unu strangaĵo, tamen, estas la distingo inter "de" kaj "da". Tio estas la ununura parteto kiu min ankoraŭ iom ĝenas. Eĉ nune mi iafoje hezitas decidante, kiun diri. De kia lingvo precize Zamenhof la duan vorton akiris? Angle ekzistas nur unu vorto, "of", senkonsidere ĉu apartenas al posedeco aŭ kvanto; kaj laŭ mia sperto, la distingo ankaŭ mankas ĉe lingvoj romancaj.
Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido pro neceso de romanlidlingvanoj d'esprimi distingo inter posedado kaj mezuradeco de kvanto de nekalkuleblajxoj,kiun en la rusa estas esprimata per kazoj

luzziddu (Montri la profilon) 2013-januaro-25 23:24:45

Saluton
La funkcio kaj la diferenco inter "de" kaj "da" evidentiĝas en la du jenaj malsamaj konceptoj:
- glaso de biero= glaso kutime uzata por enhavi bieron
- glaso da biero: la kvanto da biero kiun normale enhavas glaso
Simple, ĉu ne?

troyshadow:

Marcos86 (Montri la profilon) 2013-januaro-29 10:42:10

Sal! mia denaska lingvo estas la hispana kaj fakte mi ne havis nenian problemon studante la lingvon, eble ĉar antaŭe mi studis multajn diversajn lingvojn kaj estis jam kutimiĝita al ĉiaj gramatikaĵoj.

Tamen en la hispana ne ekzistas la kazoj kaj por la hispanuloj ne estas facile lerni la uzon de la akuzativo.
Mi memoras, ke kiam mi komencis la lernadon, estis malfacile por mi kompreni la signifon de kelkaj korelativoj sed nun mi havas nenian problemon prie ^^
Se mi ion devus ŝanĝi, ĝi estus kelkaj aferoj de ĝia prononco, precipe:

- La ripeta finaĵo -ojn aŭ -ajn multfoje malrapidigas la elparoladon, Ekz.: «Vidu tiujn belajn infanojn ludantajn tiujn strangajn instrumentojn». Al mi ege ĝenas ĉi tiaj frazoj kiam mi parolas la lingvon kaj bedaŭrinde ili estas neeviteblaj...

fstphane (Montri la profilon) 2013-januaro-29 12:53:53

Marcos86:Sal! mia denaska lingvo estas la hispana kaj fakte mi ne havis nenian problemon studante la lingvon, eble ĉar antaŭe mi studis multajn diversajn lingvojn kaj estis jam kutimiĝita al ĉiaj gramatikaĵoj.

Tamen en la hispana ne ekzistas la kazoj kaj por la hispanuloj ne estas facile lerni la uzon de la akuzativo.
Mi memoras, ke kiam mi komencis la lernadon, estis malfacile por mi kompreni la signifon de kelkaj korelativoj sed nun mi havas nenian problemon prie ^^
Se mi ion devus ŝanĝi, ĝi estus kelkaj aferoj de ĝia prononco, precipe:

- La ripeta finaĵo -ojn aŭ -ajn multfoje malrapidigas la elparoladon, Ekz.: «Vidu tiujn belajn infanojn ludantajn tiujn strangajn instrumentojn». Al mi ege ĝenas ĉi tiaj frazoj kiam mi parolas la lingvon kaj bedaŭrinde ili estas neeviteblaj...
Antaù kelke da tempo, mi legis artikolon el (de) "Claude Piron", kie li proponas la sekvantan solvon pri tiaj frazkonstruoj.

Ĉu, anstataù:
" Li regardis la bubojn, bruajn, malpurajn, batalemajn, kiuj..."
(france: Il regardait les gamins, bruyants, sales, batailleurs, qui...)
Li skribus prefere:
" Li regardis al la brua,malpura, batalema bubaro..."

claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/ecrivain.htm

Tempodivalse (Montri la profilon) 2013-januaro-29 14:37:30

La funkcio kaj la diferenco inter "de" kaj "da" evidentiĝas en la du jenaj malsamaj konceptoj:
- glaso de biero= glaso kutime uzata por enhavi bieron
- glaso da biero: la kvanto da biero kiun normale enhavas glaso
Simple, ĉu ne?
Nu jes, tio ne estas tro konfuza, tamen en EO jam ekzistas alia vorteto por esprimi la unua senco: oni povus anstataŭe diri "glaso por biero"; tiun ĉi konstruaĵon oni uzas kaj angle kaj ruse. Ankaŭ eblas diri "bierglaso".

derverwandte (Montri la profilon) 2013-februaro-01 03:43:22

mia denaska lingvo estas ĉine,sed mi havas nenion ŝanĝi ce esperanton ,dankon

whysea (Montri la profilon) 2013-februaro-01 23:33:06

Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha. Plue mi ŝatus pli da radikoj ne devenitaj de eŭropaj lingvoj, kaj aldoni "malina" versio de "-in", kiel ekzemple "iĉ", kaj aldoni 3a-persona pronomo senseksa, kiel la proponitaj "ri" "gi" ktp, aŭ ke "ĝi" uziĝu tiel.

Mi ŝatas esperanton kiel ĝi nun staras, sed laŭ mia imagpovo, estus bone se ĝi fariĝu kiel mi skribis supren.

troyshadow (Montri la profilon) 2013-februaro-03 09:07:53

derverwandte:mia denaska lingvo estas ĉine,sed mi havas nenion ŝanĝi ce esperanton ,dankon
en tiu sama rusa lingvoforumo unu ulo rakontis,ke se por cxinolingvanoj elklari ke ili perceptu esperantajn sufiksojn kvazaux 'servajn-malplenajn'vortojn en la cxina,la e-o ekstarigxas por cxinanoj tre pli facila...cxu tio veras?

Reen al la supro