Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-17 04:36:51

Malnobla sensencaĵo estas la malo de agrabla prudentecaĵo.

Prudentaj agoj mi ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-17 13:01:30

Prudentajn agojn mi ĉiutage klopodas fari, tamen mi esta erarema estulo, kaj deziras okazon por ripari miajn erarojn, ĉar se mi enfermiĝas en mia ĉagreno, kaj nenion pli deziras certe, por mi estas la fino. de mia mallonga vojirado sur nia eta planedo.

Nia eta planedo,,,

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-18 02:06:02

Nia eta planedo iras ĉirkaŭ nia suna, la suno iras ĉirkaŭ nia galaksio... kiel iras nia galaksio?

Nia galaksio iras ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-18 13:04:36

Nia galaksio iras lokon, kien forpelas ĝin la nigra energio, ke eĉ la plej klera sciencisto ne scias el kio ĝi konsistas. La suno ne ĉirkaŭas nian galaksion, ĉar la suno estas ene de ĝi. Ne estas la vosto, kiu svingas la hundon, sed estas la hundo, kiu svingas la voston.

La vosto...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-19 02:20:34

La vosto de la birdo estas la birdparto, pri kiu oni parolis kiam mi estas infano. Laŭ la proverbo, se vi povas meti salon sur tiun lokon, vi kapablos kapti tiun birdon!

Por birdon kapti, ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-19 13:31:57

Por birdon kapti, bestaj homoj faras verajn kruelaĵojn kontraŭ tiuj belagaj estuloj, kiuj meritas esti liberaj por flugi kien ili deziras kaj povas. Oni devas ekzameni siajn korinklinajn sentojn por konstati ĉu li amas la birdojn aŭ nur deziras sklavigi ilin.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-20 02:37:23

Ili, kiuj manĝas viandon ankaŭ devu serĉi sian koron, ĉu ĝi entenas kruelan senton.

Sento de ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-20 13:34:30

Sento de sovaĝa besto oni ne povas egaligi al tiu de homo, kiu jam havas sufiĉe da rimedoj por super vivi, senmortigi aliajn bestojn.
Aliaj bestoj,,,

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-21 02:19:21

Aliaj bestoj ĉe Antarkto inkluzive pingvenoj, fokoj, albatrosoj, kaj kelkaj birdoj.

Birdoj, kiuj vivis ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-21 12:20:28

Birdoj, kiuj vivis antaŭ la homa erao kelkaj estis gigantaj kaj voremaj kiel estas la nuntempaj agloj. feliĉe. ke la agloj ne havas la grandecon samkiel ili havis.

Ili havis...

Reen al la supro