Al la enhavo

Arkivo

de AlfRoland, 2007-novembro-30

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2007-novembro-30 21:36:54

Mi deziras eblecon arkivi miajn malnovajn mesaĝojn en mia hejma komputilo por eviti tro ŝarĝi la servilon de Lernu!

Ĉu jam eblas aŭ ĉu la teamo povos solvi tion?

Amike
Alf

Jasminka (Montri la profilon) 2007-novembro-30 21:57:43

AlfRoland:Mi deziras eblecon arkivi miajn malnovajn mesaĝojn en mia hejma komputilo por eviti tro ŝarĝi la servilon de Lernu!

Ĉu jam eblas aŭ ĉu la teamo povos solvi tion?
Nun ne eblas. Eblas nur permane kopii la tekston kaj konservi ĝin en iu dosiero. okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-30 22:01:03

Ĉu vi volas arkivi privatajn mesaĝojn (tio eblas treege facile) aŭ mesaĝojn en la forumoj?

AlfRoland (Montri la profilon) 2007-novembro-30 22:14:58

Jasminka:
AlfRoland:Mi deziras eblecon arkivi miajn malnovajn mesaĝojn en mia hejma komputilo por eviti tro ŝarĝi la servilon de Lernu!

Ĉu jam eblas aŭ ĉu la teamo povos solvi tion?
Nun ne eblas. Eblas nur permane kopii la tekston kaj konservi ĝin en iu dosiero. okulumo.gif
Mi havas multajn mesaĝojn en la arkivo kaj estos peza laboro kopii ilin permane

AlfRoland (Montri la profilon) 2007-novembro-30 22:16:57

Terurĉjo:Ĉu vi volas arkivi privatajn mesaĝojn (tio eblas treege facile) aŭ mesaĝojn en la forumoj?
Temas pri privataj mesaĝoj. Bonvolu rakonti kiel mi faru!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-30 22:35:18

Mi vere ne scias, kiomgrade malpliiĝos arkivitaj mesaĝoj, sed:
Malfermu la paĝon "Senditaj" aŭ "Ricevitaj mesaĝoj".
Marku per markilo ĉiujn mesaĝojn, kiujn vi deziras arkivigi.
Poste klaku la butonon "Arkivigi la markitajn mesaĝojn".
La fino de operacio!
Multajn sukcesojn!
Miavice, mi preferas forigi la mesaĝojn, ĉar mi rimarkis, ke ne bezonas ilin.

Jasminka (Montri la profilon) 2007-novembro-30 23:19:27

Terurĉjo:Mi vere ne scias, kiomgrade malpliiĝos arkivitaj mesaĝoj, sed:
Malfermu la paĝon "Senditaj" aŭ "Ricevitaj mesaĝoj".
Marku per markilo ĉiujn mesaĝojn, kiujn vi deziras arkivigi.
Poste klaku la butonon "Arkivigi la markitajn mesaĝojn".
La fino de operacio!
Multajn sukcesojn!
Miavice, mi preferas forigi la mesaĝojn, ĉar mi rimarkis, ke ne bezonas ilin.
AlfRoland ja jam faris tion, ĉar li skribis, ke li havas multajn arkivitajn mesaĝojn. Arkivitaj mesaĝoj ne estas forĵetataj de lernu!. Simple ili aperas en la listo de arkivitaj mesaĝoj. Sed la tuta arkivo, kiun eblus elŝuti kaj havi en sia komputilo, ne kreiĝas.

Jasminka (Montri la profilon) 2007-novembro-30 23:21:53

AlfRoland:
Jasminka:
AlfRoland:Mi deziras eblecon arkivi miajn malnovajn mesaĝojn en mia hejma komputilo por eviti tro ŝarĝi la servilon de Lernu!

Ĉu jam eblas aŭ ĉu la teamo povos solvi tion?
Nun ne eblas. Eblas nur permane kopii la tekston kaj konservi ĝin en iu dosiero. okulumo.gif
Mi havas multajn mesaĝojn en la arkivo kaj estos peza laboro kopii ilin permane
Restas sola maniero solvi tion - forĵetu la mesaĝojn, kiel proponis Terurĉjo. okulumo.gifrido.gif

Reen al la supro