Al la enhavo

Frenezaj ideoj

de rosto, 2007-decembro-30

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-03 15:32:34

Tamen franckanadoj verŝajne scias alĥemion.

billpatt1942 (Montri la profilon) 2008-januaro-03 19:00:45

El la eksemplaro de Rosto mi respondas al unu: Iradi nude? Nek stranga, nek stulta, nek freneza - mi iradas tiel ĉiutage, sub mia vestoj.

Manu-fr pensas pri elekto de infano por prezidanto. Ni en usono jam havas infanon por prezidanto, ĉu tio shajnas strange al vi?

La plej stanga afero estus tio, ke homoj komunikus iu al la alia!

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-03 20:08:51

rosto:Tamen franckanadoj verŝajne scias alĥemion.
Eble orkolorigita pano estus pli ekzakta traduko, sed ĝi estas ankaŭ longa kaj tedia. Mi pli ŝatas nomi la recepton ora pano, ĉar ne nur ties koloro estas ora (se oni ne sur maldika bakpleto kuiras ĝin), sed ankaŭ ties bongusto estas vera riĉo al la manĝanto.

billpatt1942:La plej stanga afero estus tio, ke homoj komunikus iu al la alia!
Tre pesimista tio estas, sed vi eble pravas, ke vera komunikado ne ofte okazas. Ĉu vi legis Schopenhauer, por esti tiel senkuraĝigita pri homoj?

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-03 20:14:33

Alĥemiistoj - tio estis komplimento! rideto.gif
(En mia vortaro estas skribita, ke "ora" ankaŭ signifas "orkolora", kaj mi sciis tion.)

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-03 22:01:57

rosto:Alĥemiistoj - tio estis komplimento! rideto.gif
(En mia vortaro estas skribita, ke "ora" ankaŭ signifas "orkolora", kaj mi sciis tion.)
Ho! Mi fakte NE sciis pri ora=orkolora. Kaj mi kredis, ke skribante pri alĥemio vi celis indiki kiel ege mi troigis priparolante pri ora pano. (Ho kiel mi hontas pri mia honto! lango.gif )

Nu! Nur restas al mi danki vin pro via tre afabla komplimento... Dankon, amiko!

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 00:07:05

Se al vi plaĉas, mi ankaŭ pripensas uzadon de pluaj komplimentoj: kiromanciisto, astrologo, frenologo, aŭguristo, metafizikisto, numerologiisto. rido.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-04 01:28:17

rosto:Se al vi plaĉas, mi ankaŭ pripensas uzadon de pluaj komplimentoj: kiromanciisto, astrologo, frenologo, aŭguristo, metafizikisto, numerologiisto. rido.gif
Patafizikisto

Bedaŭrinde mi ne trovis artikolon Esperantan pri patafiziko: ĝi estas scienco pri solvoj imagaj, kreita (aŭ pli ekzakte elkovrita) de la franca verkisto Alfred Jarry. Ekzemple, anstataŭ ol konsideri, ke gravita forco kunigas masojn, patafiziko demandas, kial ni ne konsiderus, ke periferio aligas al si vakon. lango.gif

Patafiziko ĉe la franca vikipedio

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 11:30:05

Mi serĉis pri Alfred Jerry, sed trovis pri Gilles Deleuze. Onidire Gilles Deleuze skribis en libro "Kritiko kaj kliniko", ke parafiziko kondukas al fenomenologio. Pri fenomenologio estas iomete en esperanta vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Fenomenologio

Io ne povas iĝi, ĉar se tio jam estas iĝinta, tio do ne iĝas, sed estas. lango.gif
Estas bele, ĉu?

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-04 14:58:05

rosto:Io ne povas iĝi, ĉar se tio jam estas iĝinta, tio do ne iĝas, sed estas. lango.gif
Estas bele, ĉu?
Sed se io estas iĝanta?
Mi iĝas pli bona je la ĵonglarto >> Temas pri ŝanĝo, kiu ĉiutage prenas min kie mi atingis kaj alportas mi al pli sperta stato, ĉu ne? Mi ja jam estas pli bona ol hieraŭ, sed praktikante ankoraŭ (espereble) pliboniĝas mi.

Iĝado tiukaze estas esprimo de la movo observata. Ekzemple, rulanta aŭto estas iĝanta aliloken, eĉ se ĝi jam estas en alia loko ol antaŭe. Almenaŭ miaopinie... okulumo.gif

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 17:32:56

Jes, al mi ŝajnas, ke laŭ tia filozofio ĉio estas iĝanta, sed neniam povas iĝi. Ĉio estas kiel vi diris. Tion mi trovis en libro "Logiko de senco" de Gilles Deleuze, ŝajne li skribas ke Platono diris tion.

Reen al la supro