Al la enhavo

Esperanto, la solvo de la problemo de lingvoj en UN

de CoolJony, 2008-marto-21

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

CoolJony (Montri la profilon) 2008-marto-21 15:36:38

Hodiaŭ, la Eŭropa Unio havas 23 lingvojn oficialajn!!! Ĝi estas unu problemo, ĉar la komuniko estas malfacila... Por solvi ĉi tiun problemon, la esperanto estas la esperon!

Mi havas du monatojn de studi de Esperanto kaj mi pensas kio estas tre facila.

Ĉu Esperanto estos solvo?

Ĝis! rideto.gif

(Se estas kelkaj ekartoj, bonvolu diri al mi)

horsto (Montri la profilon) 2008-marto-21 21:00:42

Saluton CoolJony!
Vi skribis bonan unuan (aŭ duan?) mesaĝon, sed vi tamen faris kelkajn malgrandajn erarojn. Mi provos korekti:
CoolJony:Hodiaŭ, la Eŭropa Unio havas 23 lingvojn oficialajn!!! Ĝi estas unu problemo, ĉar la komuniko estas malfacila... Por solvi ĉi tiun problemon, la esperanto estas la esperon!
Mi havas du monatojn por studi de Esperanton kaj mi pensas tio estas tre facila.
Ĉu Esperanto estos solvo?
Ĝis! rideto.gif
(Se estas kelkajn eraroj, bonvolu diri al mi)
Bedaŭrinde la EU ne volas unu pontan lingvon. La oficiala vidpunkto estas ke ĉiuj lingvoj havas la samajn rajtojn kaj ke ĉiu homo el la EU devas lerni laŭplaĉe unu aŭ du lingvoj de la aliaj landoj. Vidu artikolon en Libera Folio ĉi tie.

rosto (Montri la profilon) 2008-marto-22 19:29:58

Ĉu esperantistoj povas fari ion? Ekzemple, organizi ion aferon, kio donus bonan enspezon? Onidire, se vi estas tiom saĝa, montru vian monon! Imagu, kio okazos, kiam ĉiuj eŭropanoj fariĝos esperantisoj! Unu dolaro kostos miliono eŭro - facile.

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-marto-22 19:33:21

Certe, esperanto estus solvo por tiu ĉi problemo, sed tiun scias nun ni - geesperantistoj, neniu ekster nin.
Nia devo estas popularigi esperanton, tiel mi pensas

rosto (Montri la profilon) 2008-marto-23 04:40:18

Jen, inter Equador, Colombia kaj Venezuela io stranga okazas. (Ĉu iu povas klarigi, kio okazas tie?) Jen, ili parolas unun lingvon...

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-23 10:05:48

Pripensu la problemon trovi sufiĉe da tradukistoj en la EU (aŭ UN). E-o estus utilega pont-lingvo por tradukado, kiu povus ŝpari miliardojn de eŭroj. Claude Piron skribis pri ĉi tiu problem.

rosto (Montri la profilon) 2008-marto-23 12:35:39

Duobla traduko, lingvo1-pontlingvo-lingvo2 estos malpli certa ol rekta traduko, lingvo1-lingvo2.

Se tio estus vero, ke traduko per esperanto povas ŝpari monon, kial esperantistoj ne lukras per tia ideo, farante tradukaĵojn?

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-23 13:34:03

rosto:Duobla traduko, lingvo1-pontlingvo-lingvo2 estos malpli certa ol rekta traduko, lingvo1-lingvo2.
Ĉi tiu argumento nur ŝajnas ĝusta. Estas tre malfacile (se eble) lerni alian nacilingvon kiel denaska uzanto, kaj traduki de unu al la alian. Estas pli facile lerni Esperanton altnivele, kaj traduki en ĝin. Tial Esperanto taugas kiel pont-lingvo.
La artikoloj de Claude Piron pri la problemo de tradukado en internaciaj organizoj legeblas interrete, kaj tre legindas!

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2008-aprilo-19 16:48:17

Esperanto estas kreita de Zamenhof por esti internacia lingvo kaj ne por esti la sola lingvo.

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-19 17:30:35

muriel_de_liege:Esperanto estas kreita de Zamenhof por esti internacia lingvo kaj ne por esti la sola lingvo.
Vi certe tute pravas, sed ĉi tie ja neniu diris ke Esperanto estu la sola lingvo.

Reen al la supro