Al la enhavo

demando pri vorto de tago: "-iv-"

de SebastianH, 2008-aprilo-02

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 05:36:11

ridulo.gifestas franca aŭ angla influo. Mi jam alkutimiĝis iome al miaj vortoj kaj ne notis la eraron.

Sxak (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 06:24:13

Taciturn_:ridulo.gifestas franca aŭ angla influo.Mi jam alkutimiĝis iome al siaj vortoj kaj ne notis la eraron.
Ĉu vi mem korektos vian plian eraron aŭ mi faru tion?

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 08:15:34

Bonvolu fari Vi!

Sxak (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 08:41:40

Taciturn_:Bonvolu fari Vi!
Nun estas en ordo. Vi jam korektis

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 18:09:22

SebastianH:Vi devas eviti ĉion agresivan.
Pro kio “-iv-”?
Eble la ekzemplo ŝanĝindas jene:

Vi devas eviti ĉion agresema.

Tamen la neoficiala sufikso iv plaĉas al mi pro ĝia malgrandeco.

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-07 05:08:30

Miland:... la neoficiala sufikso iv plaĉas al mi pro ĝia malgrandeco.
Sed ne estas pli malgranda ol "-em-", havante nur 2 leterojn. Aŭ ĉu vi pensas pri larĝeco de letero "m"?

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-07 10:11:25

SebastianH:
Miland:... la neoficiala sufikso iv plaĉas al mi pro ĝia malgrandeco.
Sed ne estas pli malgranda ol "-em-", havante nur 2 leterojn. Aŭ ĉu vi pensas pri larĝeco de letero "m"?
em ne egalas al iv. La unua temas pri inklino, la dua pri povo aŭ kapablo.

Reen al la supro