Al la enhavo

Fizika enigmo: kiom peza?

de Miland, 2008-majo-02

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-02 09:18:13

Imagu ke vi estas sciencisto havante du sferojn, unu de ligno, la alia de fero, kiuj restas seka dum la eksperimento. La fizikistoj diras al vi vere ke ambaŭ aparte havas mason de unu kilogramo. Apud la laboratorio estas pesilo, tiel precize kiel dezirita. Vi mezuras la pezon de ili, unu post la alia. Kiu havos pli da pezon, kaj kial?
Vi gajnas gratulon nur se vi donos almenaŭ unu ĝustan kialon, kaj aldonajn stelojn (verdajn, kompreneble) laŭ la numeroj de la ĝustajn kialojn kiujn vi provizos.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-02 09:33:02

Ĉar temas pri maso kaj pri pezo aparte, mi opinias, ke la ligna sfero pezos malpli ol la fera.
Arĥimeda leĝo kulpas, kion tiukaze fari?

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-02 09:54:05

Terurĉjo:mi opinias, ke la ligna sfero pezos malpli ol la fera.
Arĥimeda leĝo kulpas, kion tiukaze fari?
Gratulon!
Kaj vi pensis la plej malfacilan kialon, do vi gajnas du aldonajn verdajn stelojn:

* *

Tamen, estas aliaj kialoj, jen:

La Tero estas magneto (por la fero).
La centro de la fera sfero estas pli proksima la la centro de la Tero ol tiu de la ligna sfero.
Se la fera sfero rustus, la oksigeno, havante mason, plius lian pezon

Reen al la supro