Al la enhavo

inteligenta dezajno

de Matilda 69, 2008-majo-09

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

Papej (Montri la profilon) 2008-majo-19 11:52:34

Ne bezonas kredi je io kun nomo. Sufiĉas akcepti ke la homa penso ne povas kompreni ĉion. La cetero estas simple nekonata. Oni povas/devas provi kompreni ĉiam iom plu, sed kredi ke estas eble kompreni ĉiam estas infane, same kiel kredi ke la homaro povas kontroli la naturon tute.

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-22 16:43:50

Inteligenta plano ne konvinkas min, pro du aferoj.

Unua afero.

Laŭ ĝia formo, inteligenta plano diras ion pli-malpli kiel, "estaĵoj kiel homoj, plantoj, bestoj, ktp estas tiom kompleksaj kaj detalriĉaj, ke ili ne povis kreiĝi memfare; devas esti iu inteligenta estaĵo kiu regis ilian kreon".

Do mi scivolas;
ĉi tiu inteligenta estaĵo, nature devas esti multe pli kompleksa kaj detalriĉa, ol ni homoj kaj bestoj kaj plantoj; do laŭ la sama teorio, estas eĉ pli malfacile aserti, ke ĝi kreiĝis memfare; devas esti iu eĉ pli inteligenta, eĉ pli kompleksa estaĵo, kiu kreis ĝin.

Ĉi tio estas tre simila al la fama ronda rezonado, "kiu kreis la kreinton?", sed al tio aldoniĝas eksponenciala neprobablo. La nura maniero por lasi la rondumadon estas aserti ke iam estis iu kreitaĵo kiu ne kreiĝis de iu alia. Do kial simple ne halti tuj, kaj aserti ke la universo ne kreiĝis?

Dua afero (iom pli malforta, sed plu interesa).

Homoj, bestoj kaj plantoj, vidiĝas de ni kiel kompleksaj kaj detalriĉaj, nur ĉar ni komparas ilin al io alia; ofte la komparo estas kun la cetero de la naturo, kiu aspektas ĥaosa kaj senorda. Do estas interna nekohero; de unu flanko, oni asertas ke ni homoj staras el la naturo, ĉar ĝi estas senorda. De alia flanko, oni asertas ke la naturo respektas ordigan, inteligentan planon.

* * *

Mi ne zorgas pri kemiaĵoj, DNA-kodoj, ktp ktp. Ankaŭ sinjoron Darwin mi ne bezonas mencii. Simple la ideo mem pri planado estas laŭ mi facile pridubebla pro ĝiaj internaj ecoj, kaj mi iom surpriziĝas je la kvanto da homoj kiuj sekvas ĝin. Mi ankaŭ klare diru ke mi ne kontraŭas ĝian ekziston, kvankam mi opinias ke ĝi estas iom tro senbaza kaj nekohera por ke oni instruu ĝin. Mencii, certe jes. Instrui, mi diru ke ne.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-23 14:46:47

Fabelo. Supozu ke kelkaj skeptikemuloj desegnis retpaĝon nomita "Zorgu!" (zorgu mem kontraŭ religiaj frenezuloj), kaj, antaŭ ĝi estas perfektita, devas veturi for. Fojfoje friponoj parte fuŝas ĝin, eĉ dum la konstruado.

Ni demandas, 'Ĉu iu inteligente designis 'Zorgu'? Estas fuŝa miksaĵo de bona kaj malbona.'

Supozu ke amiko de la verkistoj respondas, 'Jes. Almenaŭ, la bonaj partoj.'

Ni respondas 'Sed kiu, do desegnis ilin?'

'Neniu, almenaŭ laŭ ili.'

'Ni neniam vidis ilin. Do kiel kredi sensensaĵojn? Ne estas inteligenta desegno, nur koincido!'

'Sed mi, ilia amiko, ja parolis kun ili.'

'Frenezulo! Tenu viajn proprajn spertojn al vi mem, ne puŝu ilin al aliaj.'

'Sed ĉu ne vi vidas la ordon, la belecon en la retpaĝo?'

'Tute ne! La percepto de beleco estas nur kemia reago en la cerbo. Simile la ordo!'

'Ĉu vere? Eĉ la ordo? Kaj kio pri vero?'

'Pri ordo, mi ne estas certa - do kial kredi iun ajn? La vero - kiel Pilato diris, neniu scias kio ĝi estas!'

Ĵus tiam, la skeptikemuloj revenas...

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-23 18:36:33

Sincere dirite mi komprenis nenion; ĉu vi povus provi elfabeligi vian opinion? Alie, se vi al debato celis, mi ne povos helpi vin.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-23 19:20:20

mnlg:Sincere dirite mi komprenis nenion; ĉu vi povus provi elfabeligi vian opinion? Alie, se vi al debato celis, mi ne povos helpi vin.
Anstataŭigu la skeptikemulojn per dio(j), la amikon de la verkistoj per profeto kaj nin per popolo kiun la profeto provas aligi al kredo je sia(j) dio(j).

Ĉiuj povas diskuti kaj debati, sed kiam dio(j) montras sian nazon ĉe l' debatejo, oni ja povas imagi kian malordon li/ŝi/ĝi/ili alportos al ĉies pasintaj argumentoj.

Eble Miland provis diri, ke eble debatoj estas ĉefe senutilaj, kaj ke ne indas fariĝi militema pro propra kredo je l' senco de nia universo...

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-23 19:23:53

Filu:Eble Miland provis diri, ke eble debatoj estas ĉefe senutilaj, kaj ke ne indas fariĝi militema pro propra kredo je l' senco de nia universo...
Eble, sed mi ne scias kial diri tion; mi tute ne intencis montri militemon. Tiuj kiuj proponas inteligentan planon strebas pruvi ĝian ekziston per logiko, kaj mi simple reaplikis la saman logikon por montri ke la argumento ne havas bazon. Se vi ne volas militon, vi ne frapu unue ridulo.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-23 19:42:39

mnlg:Eble, sed mi ne scias kial diri tion; mi tute ne intencis montri militemon. Tiuj kiuj proponas inteligentan planon strebas pruvi ĝian ekziston per logiko, kaj mi simple reaplikis la saman logikon por montri ke la argumento ne havas bazon. Se vi ne volas militon, vi ne frapu unue ridulo.gif
Ho! Mi tute ne deziris aludi, ke vi estis militema. Mi ne kredas, ke Miland estis respondanta nur al vi, kiam li verkis sian fabeleton, kaj ke li nur esprimis sian argumenton por pravigi pacajn debatojn (sen necese subkomprenigi, ke ĉi debato estis violenta: kelkaj en nia mondo ja kreas fajrerojn).

Paceme!

opincar (Montri la profilon) 2008-majo-23 21:57:36

Matilda 69:
eb.eric:Mi tre volus scii kion, en la teorio de Darwin, ne estas "kredebla" (laŭ la gehomoj kiuj opinias ke ĝi estas malvera teorio). Laŭ kio mi legis pri ĝi, kaj laŭ kio mi lernis en biologiaj kursoj en universitato, ĝi ŝajnas tre verŝajna.
mi ankaŭ pensis tiel, sed poste mi legis pri inteligenta dezajno, kaj mi trovis tian teorion tre interesa. Fakte, ankaŭ Darwin dubis pri la kompleta vereco de sia teorio.
Ja vi vere pravas ke Darvino dubas je sia teorio. Estas multa da misterioj malkovri.Darvino ne malkovris tuto kun sia teorio.Fakte, li malfermis la porto al misterioj plue...Mi proponas, ke estas io antaŭiris preter scienco

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-23 23:04:25

Filu: eble debatoj estas ĉefe senutilaj...
Amiko, vi apudas la veron. Laŭ mi, se eblus perforte kredigi iun ajn, ne respektus la liberan volon, subfosante la valoron de ĉi tiu mondo kiel la tereno de nia iĝado - iĝi tio, kion indas por ni. Sed tio bezonas la kunlaboron de nia libera volo. Tial estas kialoj por kredo, sed ili ne perfortas la menson. Ĉiam eblas ambaŭ kredi kaj ne-kredi, ĉiam ni havas liberan elekton, kaj la respondeco por niaj elektoj, kaj iliaj sekvoj, enhavante tiun, kiun ni iĝas. Niaj liberaj elektoj ambaŭ rivelas kaj, iel, kreas nin.

rabhiuz (Montri la profilon) 2008-junio-04 03:01:20

Ĉu la mondo estas inteligente planita? Nu, kiom inteligente?

La mondo en kiu ni vivas estas tro bona kaj tro bela esti hazarda okazaĵo. Tamen estas tioma neperfektaĵoj. Moskitoj. Mefitoj. Fiherboj. Malvarmumoj. Dorsdoloroj. Kalveco. Fetoraj piedoj. Humidega vetero, sen pluvo. Do la mondo ne povus esti verkita de unu ĉiopova, ĉioscia, saĝega Dio. Ne. La antikva grekoj pravis: nia mondo estas evidente la kreado de komitato.

Reen al la supro