Al la enhavo

inteligenta dezajno

de Matilda 69, 2008-majo-09

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-10 18:35:12

rabhiuz:La antikva grekoj pravis: nia mondo estas evidente la kreado de komitato.
Jes ja! Unu debatema, militema, malpacigebla komitato...

Filu, komitatano (provizora) de l' monda disvolviĝado

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-11 12:51:55

Filu:
rabhiuz:La antikva grekoj pravis: nia mondo estas evidente la kreado de komitato.
Jes ja! Unu debatema, militema, malpacigebla komitato...
Kiel vi distingus inter, unuflanke, komitato mankante harmonion, kaj, aliflanke, du agentoj, unu bona, kaj la alia malamike provante saboti la laboron de la unua?

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-11 16:23:39

Miland:Kiel vi distingus inter, unuflanke, komitato mankante harmonion, kaj, aliflanke, du agentoj, unu bona, kaj la alia malamike provante saboti la laboron de la unua?
Vidante ke...
... mi;
... familianoj miaj;
... najbaroj miaj;
... estroj de mia lando;
... estroj de aliaj landoj;
... sovaĝaj bestoj;
... virusoj;
... arboj;
... maroj;
... gravito;
... nia suno;
... Polariso;
... homoj jam de longe mortintaj;
... kaj multaj aliaj viv- kaj neviv- aĵoj...
kune (aŭ malkune) laboradis kaj laboradas al disvolviĝo de mia vivo;

... mi konsideras, ke ne gravas scii ĉu aŭ ne Dio aŭ Inteligentdezajnisto aŭ alispecaj agentoj influas mia vivo: certe ili almenaŭ ne estas la nuraj influoj en ĝi.

Mi apogas, ke estas niauniverse multaj fenomenoj pri kiuj mi neniel povas aŭ povus influi pli ol preskaŭ neniom: malsatante mi havas kruroj kiuj alportas mi kie manĝaĵo haveblas; tiun manĝaĵon mi konas pro ties rekogneblaj formo, odoro, ktp (dank' al tiu korpo, kiun mi akiris, kaj kies funkcioj ebligas tiajn analizojn de aĵoj ĉirkaŭaj), sed ĉio el tio ekzistis antaŭ mi kaj mi ne povas fari multe krom miri pri la komplekseco de l' mondo...

Tamen, se mi skribus malafablaĵojn ĉi tie, kiu laŭ vi kulpus? Ĉu (dio|diablo|inteligentdezajnisto|Darvino|naturo|homeco)? Aŭ ĉu pli bone oni min kaj mian stultecon kulpigus?

Respondinte, ke mi kulpus, oni pli malpli asertus, ke mi estas komitatano, ĉu ne?

Se malgrava mi estas komitatano, ankaŭ vi estas... Kaj Darvino... Kaj dinosaŭroj...

Do ne estas nur du agentoj.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-11 17:57:38

Filu:Respondinte, ke mi kulpus, oni pli malpli asertus, ke mi estas komitatano, ĉu ne?..Do ne estas nur du agentoj.
Ĉi tiu estas bona punkto; homaro dum ĝia historio ludas tre gravan rolon en la formado de nia mondo. Ni vivas en scienca civilizacio. Ni estas, kiel homoj, komitatanoj, kvankam nia rolo dependas grave de niaj viv-cirkonstancoj.

Sed ĉu estas la tuta historio? Aŭ ĉu nia vivo havas celon preter havigi nutraĵon kaj (se eble) komenci la venontan generacion? Ĉu ni havas celon preter tio de la mutaj, senvestitaj bestoj? Tio, ke ni estas vestitaj eble estas indiko!

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-11 19:08:18

Miland:Tio, ke ni estas vestitaj eble estas indiko!
Ja estas trafa indikilo de nia neceso protekti nian senfelan, feblan haŭton. Porkoj ja estas al ni similaj ĉiaspekte, kaj ne montris sufiĉe da menslerteco por sin kovri per vestoj, sed oni nepre ne konkludu el tiu nura ekzemplo, ke ankaŭ ĉiuj aliaj bestoj tiel agus en similaj cirkonstancoj (ekzemple paguroj, eĉ kovritaj pernature, sin kovras per pliaj tavoloj).

Plie, multege da bestoj konstruas al si hejmon. Ĉu ankaŭ tio ne estus signo???

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-11 19:46:26

Filu: Porkoj .. ne montris sufiĉe da lerteco por sin kovri per vestoj..
Plie, multege da bestoj konstruas al si hejmon. Ĉu ankaŭ tio ne estus signo???
Mi pensis pri signifoj de vestoj alia ol nia sekureco. Bestoj ne konstruas hejmojn aŭ vestaĵojn kun homa arta kreativeco.
Homoj povas krei arton kaj kulturon. Jen - ĉi tiu povo - la signo de nia unikeco.

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-11 22:02:30

Miland:Bestoj ne konstruas hejmojn aŭ vestaĵojn kun homa arta kreativeco.
Vestaĵojn eble ili ne bezonas. Pri hejmoj, donu bonan rigardon al formikoj, birdoj, abeloj, kaj poste revenu ĉi tien kaj pardonpetu ridulo.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-12 00:22:49

mnlg:Vestaĵojn eble ili ne bezonas. Pri hejmoj, donu bonan rigardon al formikoj, birdoj, abeloj, kaj poste revenu ĉi tien kaj pardonpetu ridulo.gif
Kaj li ne forgesu provi konstrui neston...

(humiligeca tasko tio estas)

... Alia provindaĵo: kiel kastoroj riveron bari per lignopecoj...

(eĉ detrui iliajn antikvajn riverbarilojn, forlasitajn de pluraj jaroj, estas laborego... mi ne eĉ povas imagi kiajn malfacilaĵojn oni renkontus konstruante ilin)

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-12 07:09:42

Filu:
mnlg:Vestaĵojn eble ili ne bezonas. Pri hejmoj, donu bonan rigardon al formikoj, birdoj, abeloj, kaj poste revenu ĉi tien kaj pardonpetu ridulo.gif
... Alia provindaĵo: kiel kastoroj riveron bari per lignopecoj... malfacilaĵojn oni renkontus konstuante ilin)
Mi parolis pri la sennecesan kreativaĵojn, puran artaĵojn kiun homoj faras. Jen nia unikeco.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-12 12:56:01

Miland:Mi parolis pri la sennecesan kreativaĵojn, puran artaĵojn kiun homoj faras. Jen nia unikeco.
Mi ne eĉ komprenas kelkajn el niajn 'purartaĵojn'... malgajo.gif

Olivier Messiaen, iom purartema komponisto grava el la XXa jarcento, rajte konsideris birdojn kiel siajn mastrojn je muziko.

Reen al la supro