Till sidans innehåll

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

av morico, 30 september 2017

Meddelanden: 219

Språk: Esperanto

Grown (Visa profilen) 2 oktober 2017 19:29:57

Metsis:E-o ne devu stampiĝi lingvon de aparato de Eŭropa Unio! Oni bezonas filmojn, videojn, ludojn, gazetojn, popmuzikon kaj pornon en E-o. La uzado devas kreski de malsupre supre por ne bati malantaŭen.
Nekomprenite.

Burevoj:Diverse de esperanto, hispana lingvo nun estas lingvo de malamo, mallibero, maltolero, malpaco kaj malamikoco
La hispana estas malesperanto
Katalunianoj
Lernu Esperanton, nur gxi povas liberigi vin
No pasaran
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Altebrilas (Visa profilen) 12 oktober 2017 09:56:55

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?
Se oni prezentas la aferon en la mala direkto, tio ŝajnas elvidebla. Dum justa kaj lojala debato neeblas pri lingvaj problemoj (pro la ne-debata politiko), esperantistoj havas neniun ŝancon prezenti serioze siajn argumentojn.

Kiam esperanto estas honeste prezentita, iuj homoj interesiĝas pri ĝi (la plej kuriozaj) kaj iom post iom, aliaj venas pro moda aŭ imita efiko. Sed se la homoj aŭdas nur rumorojn pri ĝi (komputileca senkultura artefarita lingvo inventita de utopista revemulo kaj nun parolata nur de malkreskanta manpleno da adeptoj), ili tute ne emas lerni ĝin aŭ eĉ scivoli pri ĝi.

Do, kiam EU estos demokrata, tia cenzuro ne plu ekzistos kaj esperantistoj povos kredinde sin esprimi.

Ĉu ne ekzistas partio kiu reklamas por demokratio en Eŭropo, helpe de Esperanto?

vincas (Visa profilen) 13 oktober 2017 12:59:36

Burevoj:Diverse de esperanto, hispana lingvo nun estas lingvo de malamo, mallibero, maltolero, malpaco kaj malamikoco
La hispana estas malesperanto
Katalunianoj
Lernu Esperanton, nur gxi povas liberigi vin
No pasaran
Ne kredu kion montras via televidilo. Hispana lingvo kaj hispanoj estas tre pacaj lango.gif
externalImage.png

La Fia Malesperantisto lango.gif

Altebrilas (Visa profilen) 17 oktober 2017 08:00:25

Eble tio antaŭenigas la debaton, sed mi ne vidas kiel.

Reire al la temo, Esperanto estas duoble koncernata pri demokratio en Eŭropunio:

- kiel problemo, ĉar la neniudebata politiko mahelpas al ni esti videblaj kaj prezenti serioze niajn argumentojn,
- kiel solvo, ĉar se EU de la komenco adoptis Esperanton, nun la Eŭropunianoj parolus kune, estus debatoj, elsendoj, gazetoj kaj publika opinio; en tia kunteksto, demokratio povas aperi. Nun tia demokratio estas rezervita al elito.

morico (Visa profilen) 25 oktober 2017 14:28:15

En 2015, 76% de la preparitaj dokumentoj de la Eŭropa Komisiono estis en la nur-angla. La premgrupoj (lobioj) de industriego kaj de la financego ofte superregas tiujn dokumentojn, poste leĝojn en ĉiu lando, do la misnutraĵo, la polucio kreskiĝas rapide pro la profitoj de la oligarkio.

Kun Brit'eliro (Brexit), la angla ne plu estos nacia lingvo por E.U.; ĝi fariĝos nur "procedura lingvo". Aliaj lingvoj, nombre parolataj (germana, franca ktp),estos ankoraŭ naci- kaj labor-lingvoj.

Esperanto estos neniam nacia lingvo, sed ĝi povus esti eble helpa laborlingvo por E.U.

Ĝiaj kvalitoj por tiu uzo estas grandaj: facile lernebla (meze dekfoje pli rapide laŭ Claude Piron) do eŭropa kaj socia justeco por la komunikado ; saltotabulo por aliaj lingvoj; eŭropaj radikoj; klareco por la traduko kiel ponto-lingvo.

Altebrilas (Visa profilen) 25 oktober 2017 21:44:26

Jes, estimata Morico, ni ja scias tion, sed ni neniam havos okazon prezenti tiujn argumentojn: tutsimple ne eblas debati pri lingvoj. Kiam ili decidas, ke nenia debato devas okazi pri iu-ajn temo, ili scias kion fari por ke iu fakte ne okazu pri tiu temo.

Ni vidas klare tion, ĉar ni batalas por Esperanto. Sed tio ne estas la plej grava: imagu kiam temas pri sano aŭ polucio: malgajo.gif

Kiam vi spektis lastfoje debaton pri lingva problemo??? (ekster nia medio, kompreneble)

morico (Visa profilen) 28 oktober 2017 07:21:01

La plimulto de la amas'komunikiloj estas sub la premado de miliarduloj kiuj ne volas veran informon.
Tamen kelkaj ĵurnalistoj kaj amas'komuniloj volas labori ankaŭ por veraj informoj. Ili serĉas eventojn, novaĵojn, novajn ideojn. Ni povas konigi ilin.
Jaurès (Ĵores) kaj Gramsci (Gramŝi) diris: "pesimismo de la klarvideco, optimismo de la volo"

Grown (Visa profilen) 29 oktober 2017 20:42:13

morico:La plimulto de la amas'komunikiloj estas sub la premado de miliarduloj kiuj ne volas veran informon.
Tamen kelkaj ĵurnalistoj kaj amas'komuniloj volas labori ankaŭ por veraj informoj. Ili serĉas eventojn, novaĵojn, novajn ideojn. Ni povas konigi ilin.
Jaurès (Ĵores) kaj Gramsci (Gramŝi) diris: "pesimismo de la klarvideco, optimismo de la volo"
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Grown (Visa profilen) 29 oktober 2017 20:53:38

morico:En 2015, 76% de la preparitaj dokumentoj de la Eŭropa Komisiono estis en la nur-angla. La premgrupoj (lobioj) de industriego kaj de la financego ofte superregas tiujn dokumentojn, poste leĝojn en ĉiu lando, do la misnutraĵo, la polucio kreskigas rapide pro la profitoj de la oligarkio.

Kun Brit'eliro (Brexit), la angla ne plu estos nacia lingvo por E.U.; ĝi fariĝos nur laborlingvo. Aliaj lingvoj, nombre parolataj (germana, franca ktp),estos ankoraŭ naci- kaj labor-lingvoj.

Esperanto estos neniam nacia lingvo, sed ĝi povus esti eble helpa laborlingvo por E.U.

Ĝiaj kvalitoj por tiu uzo estas grandaj: facile lernebla (meze dekfoje pli rapide laŭ Claude Piron) do eŭropa kaj socia justeco por la komunikado ; saltotabulo por aliaj lingvoj; eŭropaj radikoj; klareco por la traduko kiel ponto-lingvo.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Tillbaka till toppen