Al la enhavo

spamado forviŝita ?

de thyrolf, 2017-oktobro-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

thyrolf (Montri la profilon) 2017-oktobro-22 10:43:21

Ŝajnas, ke iu forviŝia amasojn da spam-poŝtaĵoj ...

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-04 17:31:13

Kiel altiri la atenton de la moderantoj pri la kopiglua spamo kiu cenzuretas multajn fadenojn de la forumo? Ĉu imageblas aŭtomata rimedo, kiu postulus de ili nur minimuman laboron?

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-04 19:51:59

Mi nur vidas, ke iam la spamaĵoj malaperas, kaj je tio ni ŝajne devas esti kontentaj.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-05 06:34:07

la batalo daŭriĝas, ne laciĝu, kolegoj !

Frano (Montri la profilon) 2017-decembro-07 12:22:47

Altebrilas:Kiel altiri la atenton de la moderantoj pri la kopiglua spamo kiu cenzuretas multajn fadenojn de la forumo? Ĉu imageblas aŭtomata rimedo, kiu postulus de ili nur minimuman laboron?
Mi pensas ke krom butono "Respondi" devus esti ankaŭ butono "Marki kiel spamo" kun indiko de klakoj. Kiam la klaknombro atingas certan valoron, la fadeno malaperas aŭtomate.

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-09 23:05:53

En la suba rando de la paĝo estas menueron "Kontaktu nin", elektu ĝin kaj raportu rubmesaĝon. Kopiu la adreson de la rubmesaĝon al la raporton.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-11 18:24:13

Bedaŭrinde estas milionoj de mesaĝoj, ĉiam pri tiu ielt. Kaj la reagoj de la administrantoj estas maloftaj, bedaŭrinde. Mi ne komprenas ilin.

Jev (Montri la profilon) 2017-decembro-15 12:59:32

Frano:
Altebrilas:Kiel altiri la atenton de la moderantoj pri la kopiglua spamo kiu cenzuretas multajn fadenojn de la forumo? Ĉu imageblas aŭtomata rimedo, kiu postulus de ili nur minimuman laboron?
Mi pensas ke krom butono "Respondi" devus esti ankaŭ butono "Marki kiel spamo" kun indiko de klakoj. Kiam la klaknombro atingas certan valoron, la fadeno malaperas aŭtomate.
Realigi tion ne estus komplike, sed mi timas, ke tio ne tute bone funkcius. Bedaŭrinde ĉe lernu! forumoj estas sufiĉe da homoj, kiuj ne kapablas normale komuniki. Tion eblas vidi tre ofte en la fadenoj, kie temas pri politiko. Oni ĵetas unu al alia kakaĵojn kaj ŝajne fieras pri tio. Mi povus diri, ke tio similas la konduton de infanoj en infanĝardeno, sed nun mia filino vizitas infanĝardenon kaj mi vidas, ke eĉ infanoj tie kondutas pli saĝe.

Do mi supozas, ke estas granda ŝanco ke la nova instrumento estus ofte misuzata de tiuj personoj. Oni povus komenci marki ne nur rubmesaĝojn, sed ankaŭ ĉiujn mesaĝojn, kiuj simple ne plaĉas al ili. Ni havas ideon kiel tiun riskon minimumigi kaj nuntempe laboras pri tiu solvo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-23 11:57:22

Por tiuj, kiuj volas eviti debaton pri lingvoj, la tuta paĝaro ne plaĉas al ili. Do la mesaĝoj estus arbitre markitaj. La apero de la unuaj vortoj de mesaĝo ebligus atentigi la legantoj, kaj iu ajn povus skribi tion. ekz:

=== SPAMO ===
=== nur spamo ===
=== nur insultoj ===
=== interesa debato, sed bv preteratenti lastan mesaĝon ===
=== korektenda ŝajne insulta mesaĝo ===

Tiel la moderantoj ne havus troan laboron (krom purigadi de temp'al tempo), kaj la legantoj povos preteratenti, komenti, atentigi mesaĝojn aŭ korekti la siajn se ili taksas sin maljuste akuzitaj.

Bovi (Montri la profilon) 2018-februaro-26 04:49:07

I think sometimes it's too sensitive to decide to delete it. But if we kick then. It's a good idea to remove or bloom.



สล๊อตออนไลน์

Reen al la supro