Al la enhavo

"De semajno mi drinkadas". Cxu mia tempsento estas ĝusta?

de StefKo, 2018-junio-13

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-junio-13 21:35:58

De semajno mi drinkadas – unu boteleton ĉiumatene. Hodiaŭ ankaŭ mi drinkis unu boteleton.

Mi uzis la tempojn laŭ pola lingvo kaj, ŝajnas al mi, laŭ esperanta gramatiko. Ĉu uzitaj tempoj estas ĝustaj? La AS-tempo ja koncernas la agadon pli antaŭan ol la IS-tempo.

Metsis (Montri la profilon) 2018-junio-14 08:19:12

"De" estas prepozicio kun (tro) multaj signifoj. Kiam mi kolektis notojn en mian mensomapon pri E-o, mi trovis dek kaj unu el ili estas "...montras punkton en tempo, kie komenciĝas tempa intervalo". Ekz-e bone konataj esprimoj "de tiam", "de mateno ĝis vespero" havas ĉi tiun sencon, sed ankaŭ "De du jaroj ri malsanas", kiu signifas, ke ri malsaniĝis antaŭ du jaroj kaj daŭre estas malsana.

Via frazo estas de la sama tipo kiel la lasta ekzemplo, sed mi ne certas, pri kiu semajno temas. Do mi preferas, ke vi aldonas iun montrilon:

De la komenco de ĉi tiu semajno mi drinkadas...
De la lasta semajno mi drinkadas...
De la antaŭlasta semajno mi drinkadas...
...
De la komenco de la unua semajno de majo mi drinkadas...

Mi povas ankaŭ uzi "ekde" por emfazi, ke via drinkado subite komenciĝis.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-junio-14 19:04:32

verbtempojn vi uzas ĝuste kaj kompreneble.

mi konsentas kun estimata samideano Metsis, ke la uzado de "de semajno" estas iom nekomprenebla.

ĉi-semajne mi drinkadas aŭ dum semajno aŭ dum semajnoj aŭ ek-de la semajno

aŭ eĉ mi drinkadas de semajno ĝis monato

mem elektu

StefKo (Montri la profilon) 2018-junio-14 21:00:53

En la frazo "De semajno mi drinkadas" la vorto "semajno" signifas "sep sekvaj tagoj antaŭ kuranta tago", do "la lasta" estas subkomprenata. Se mi volus diri ke mi drinkadas de la antaŭlasta semajno, mi dirus tion! (aŭ mi dirus: "mi drinkadas jam de du semajnoj"), ĉu ne?

"ĉi-semajne" signifas prefere semajno kiel sep tagoj de lundo ĝis dimanĉo (aŭ, kiel iu volas, de dimanĉo ĝis sabato).

El PMEG (p. 146):

Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de daŭra ago aŭ stato:
Tempa de povas stari antaŭ esprimo de tempopunkto:
• Li laboras de la sesa horo matene.
• Ŝi tion kapablas de la naskiĝo.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-junio-17 12:17:07

En la angla onl rigore distingas inter for kaj since. La unua por tempo-periodoj la lasta por tempo-punktoj (for 2 years; since last Tuesday).

Sed, se mi ne eraras, en la franca uzante depuis kaj en la germana uzante seit, oni ne observas tiun distingon.

Ŝajnas al mi, ke en Esperanto uzante de oni same ne observas rigore tiun distingon. Malgraŭ tio ke multe pli ofte post de sekvas tempo-punkto, oni foje trovas periodon.

Tiel, de la tempo de Adam kaj Eva neniu homo estis tie, sed li estas malnova amiko, mi lin konas de jaroj.

Plue, la verba-tempo ne estas ĉiam la prezenca eĉ kiam la stato ankoraŭ ne ĉesis. Se mi diras ke de jaroj mi ne parolis Esperanton kun alia Esperantisto, kion vi povas konkludi?

StefKo (Montri la profilon) 2018-junio-18 06:57:13

De jaroj mi ne parolis esperante kun alia Esperantisto signifas pasaĵon. Is-tempo estas ĝusta. Mi diras tiel ĉar mi ne parolis esperante sed mi ĵus intencas paroli. Do la neparolado estas pasinto!
Kaze de De jaroj mi ne parolas esperante kun alia Esperantisto mi komprenas tiel: Mi ne parolis esperante kaj mi ne supozas (intencas) paroli plu. Do la neparolado daŭras!
Same:
1. De la semajno mi drinkadas signifas ke mi intencas (deziras, esperas?) plu drinki – hodiaŭ, morgaŭ…
2. De la semajno mi drinkadis – signifas ke mi finigis la drinkadon kaj de morgaŭ mi ne drinkos plu!

Tia estas mia rezonado.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-junio-19 09:29:25

De unu semajno mi drinkis kaj morgaŭ mi verŝajne ankoraŭ drinkos ne estas kontraŭ-diro.

Ĝenerale, kion oni povas konkludi pri la futuro se iu uzas la as-tempon iom dependas; ĉu la frazo rilatas al kutime portempa afero aŭ al kutime daŭra afero.

Metsis (Montri la profilon) 2018-junio-19 11:39:47

StefKo:En la frazo "De semajno mi drinkadas" la vorto "semajno" signifas "sep sekvaj tagoj antaŭ kuranta tago", do "la lasta" estas subkomprenata. Se mi volus diri ke mi drinkadas de la antaŭlasta semajno, mi dirus tion! (aŭ mi dirus: "mi drinkadas jam de du semajnoj"), ĉu ne?

"ĉi-semajne" signifas prefere semajno kiel sep tagoj de lundo ĝis dimanĉo (aŭ, kiel iu volas, de dimanĉo ĝis sabato).
Stefko,

Supozu, ke vi diras la frazon hodiaŭ marde 2018-06-19.
  • De (la lasta) semajno mi...: laŭ vi vi komenciĝis drinki marde 2018-06-12, sed mi komprenas, ke vi komenciĝis drinki iam dum la lasta semajno, inter lundo 2018-06-11 kaj dimanĉo 2018-06-17.
  • De ĉi -semajno mi... = De ĉi tiu semajno mi...: laŭ vi vi komenciĝis drinki lunde 2018-06-18, sed mi komprenas, ke vi komenciĝis drinki iam dum ĉi tiu semajno, aŭ lunde 2018-06-18 aŭ marde 2018-06-19.
Kiel sudanglo diras, oni eble povas miksi tempopunktojn kaj tempoperiodojn kun "de" en E-o. Oni povas uzi "dum", ekz-e

Dum la lastaj sep tagoj mi...

por montri, ke mi jam drinkis sep tagojn.

Kiam temas pri verbotempo, mi ankaŭ hezitas fari konkludon, ke is-formo montras, ke drinkado finis kaj as-formo, ke ĝi kontinuas. Laŭ mi estus plibone reskribi:
  • De la lasta semajno mi estas daŭre drinkinta... : Mi komenciĝis drinki lastasemajne kaj kontinuas drinki dum ĉi tiu semajno.
  • Dum la lasta semajno mi estis daŭre drinkinta... : Mi komenciĝis drinki lastasemajne kaj ankaŭ finiĝis drinki lastasemajne. La drinkado ja daŭris multaj tagoj.
...sed mi ne certas.

StefKo (Montri la profilon) 2018-junio-20 14:46:01

@Metsis
... De la lasta semajno mi estas daŭre drinkinta... : Mi komenciĝis drinki lastasemajne kaj kontinuas drinki dum ĉi tiu semajno.
Dum la lasta semajno mi estis daŭre drinkinta... : Mi komenciĝis drinki lastasemajne kaj ankaŭ finiĝis drinki lastasemajne. La drinkado ja daŭris multaj tagoj....sed mi ne certas.

____________________

Eble simple:

1. Semajne mi drinkas
2. Semajne mi drinkis

Kiel estas ĝuste: drinkidrinkadi?
Ja mi drinkis ĉiutage tra tuta semajno do la ago okazis ofta.

Metsis (Montri la profilon) 2018-junio-21 06:12:02

StefKo:
Eble simple:

1. Semajne mi drinkas
2. Semajne mi drinkis

Kiel estas ĝuste: drinkidrinkadi?
Ja mi drinkis ĉiutage tra tuta semajno do la ago okazis ofta.
Mi dirus, ke dependas de, kion vi volas diri aŭ emfazi. Kiom multe vin drinkis, kiam vi drinkis? (Nature dependas de la kulturo, kiom multe estas multe, sed mi povas imagi, ke en Pollando multe estas multe ridulo.gif , ekz-e pli multe ol en Francio aŭ Japanio.) Ĉu vi drinkis ĉiutage sed nur mallonge tage? Ĉu vi estis ebriiginta ĉiutempe? Ju plie vi drinkis, des bone estus uzi eg-formon. Ju longe vi drinkis, ebriigis, des bone estus uzi ad-formon. Se ambaŭ aplikas, mi evitus formon kun ambaŭ finaĵoj (drinkegadidrinkadegi) kaj skribus ege drinkadi.

Reen al la supro