Al la enhavo

Ŝercoj pri bopatrino

de StefKo, 2018-novembro-15

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-11 07:32:29

Oni devas gardi sin

- Oni devas gardi sin kontraŭ surprizoj - diras bofilo ŝlosante ĉerkon entenantan bopatrinon.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-12 11:22:15

Faka sed nereala konsilo de psikoterapiisto

Psikoterapiisto konsilas al paciento:
- Kiam vi preparos vin por dormo, lasu ekster pordo viajn ĉiujn zorgojn, ĉagrenojn kaj problemojn...
- Kaj vi pensas ke mia edzino kaj bopatrino volos dormi sur ŝtuparo?

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-13 07:42:10

Malvastaj ŝuoj estas plezuro?!

Kovalski demandas sian kolegon:
- Kial vi portas ĉiutage la malvastajn ŝuojn?
- Imagu, mi estas senlabora, mia edzino estas abomena, mia filo - ignoranto, mia bopatrino senĉese kriegas... Unu ĝojo en mia vivo estas vespere kiam mi demetas la ŝuojn.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-14 06:59:44

Profunda ofendo de bofilino

Kiam Johano revenis hejmen, ekvidis sian edzinon, kiu ploregis.
- Via patrino profunde ofendis min... - ŝi ĝemploris.
- Kiele? Ja ŝi estas nun en Ameriko!?
- Nu jes, sed hodiaŭ ŝi sendis la leteron adresitan al vi. Mi melfermis koverton, ĉar mi estis sciavida kio estas ene...
- Kaj kio?
- Kaj ĉe la fino ŝi ekskribis: "Kara Manjo, kiam vi jam eklegos tiun leteron, ne forgesu doni ĝin al mia filo!"

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-15 09:11:28

Botoksigo aŭ sentoksigo?

Bofilo, ebria, revenas al hejmo. La pordon malfermas lia bopatrino.
- Se vi plu tiel drinkados, mi forsendos vin al enbotoksigo! - ŝi kriegas.
- Laŭŝajne io sin permutis en via kapo, patrinjo. Se eĉ forsendi do por sentoksigo kaj ne enbotoksigo. La enbotoksigo taŭgus por vi, patrinjo.

Stephan S (Montri la profilon) 2018-decembro-15 23:47:04

Geedzoj rigardas hororan filmon. Jen nova terura kreaĵo aperas en la ekrano.
La edzino, enpremante la kanapon, flustran en teruro:
— Oooooh, panjo, panjo...
La edzo, trankvile:
— Hm, vere, tre similas al la bopatrino...

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-16 09:27:07

Tipa interŝanĝo de malicoj inter bopatrino kaj bofilino

Bopatrino kritikas bofilinon:
- Kia edzino vi estas?! Vi ne scipovas gladi, vi kuiras tiel ke kato ne volas manĝi tion, mia filo estas pala kiel lina ŝtofo. Mi, en via aĝo...
- Patrinjo en mia aĝo jam trian edzon entombigis!

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-17 07:11:18

Kiu viro volus esti la museto?!

Kovalski drinkas kun amiko...
Post iu glaseto da vodko li komencas konfesi al sia amiko:
- Vi scias, mi volus esti museto...
- Kial? - demandas la mira amiko.
- Ĉar mia bopatrino panike timas antaŭ la musetoj.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-18 11:51:24

Feliĉa edzo ĉar edzino estas orfino?

Bopatrino diras al bofilo:
- Mi vidas ke ĉiuvespere vi rakontas fabelojn al mia nepo. Tio tre bone, sed diru al mi, kial ĉiun fabelon vi finigas per vortoj: "Ili vivis longe kaj feliĉe ĉar ŝi estis orfino"?

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-19 07:32:19

Polica komploto

Du policistoj komplotas:
- Ni faru tiel: mi arestos vian bopatrinon, kaj vi - mian.

Reen al la supro