Al la enhavo

Is Esperanto eurocentric and sexist?

de Pollukso_Stelfilo, 2018-novembro-16

Mesaĝoj: 82

Lingvo: English

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-01 15:29:30

Mi aludis al Jonathan Swift, en tiu romano:
https://eo.wikipedia.org/wiki/La_voja%C4%9Doj_de_G...

Sed la artikolo nomas la ekstremojn "larĝa flanko" kaj "pinta parto".

En la franca, oni nomas ilin "gros bout" kaj "petit bout". Mi tradukis laŭlitere kaj vortludo pri "ekstremisto" plaĉis al mi. Swift aludis la religiajn debatojn en Eŭropo, kiuj en tiuj tempoj povis degeneri al amasmurdoj.

Simile, la riskoj de multaj reformproponoj en nia lingvo aspektas tro grande rilate al lingvaj profitoj.

Turfalko (Montri la profilon) 2019-marto-02 16:55:39

Faru eksperimenton:
Persono, kiu ne lernis Esperanton, sed parolas kelkajn eŭropajn lingvojn, skribu tekston en Esperanto.
Vi miros pri la rezulto!

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-05 09:28:42

Turfalko:Faru eksperimenton:
Persono, kiu ne lernis Esperanton, sed parolas kelkajn eŭropajn lingvojn, skribu tekston en Esperanto.
Vi miros pri la rezulto!
...kelkajn eŭropajn hindoeŭropajn lingvojn...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-06 11:22:39

Estimata Metsis,

Mi scias, ke la finna ne estas hindoeŭropa lingvo. Ĉu ĝi similas al la hungara aŭ al la eŭska? Estus bone, se vi klarigus en kelkaj linioj pri kio temas la ĉefaj malsamecojn, por instigi la forumanojn malkovri vian lingvon. Ĉu tute ne ekzistas eŭropidaj radikoj en la vortoj? Tial Zamenhof elektis ilin. Kiel diri "radio", "telefono", "komputilo", ktp?

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-07 12:34:14

Altebrilas,

Plezure. Mia baza punkto estas, ke ne ekzistas "eŭropaj" lingvoj en la lingvistika senco. Ekzistas du grandaj lingvofamilioj, lingvaroj en Eŭropo: la hindoeŭropa kaj la urala lingvaro. Ili ne estas parencaj. Plie ekzistas la eŭska, kiu estas izolita lingvo, kiu signifas, ke ne ekzistas konantan parencan lingvon al ĝi. Mi ne posedas la eŭskan.

La urala lingvaro havas du ĉefbranĉojn, el kiuj la pli granda estas la finno-ugraj lingvoj. La tri plej grandaj finno-ugraj lingvoj estas la hungara, la finna kaj la estona, sed entute ne ekzistas multaj parolantoj de ĉiuj lingvoj de ĉi tiu lingva familio. Kvankam parencaj la hungara kaj la finna disiris antaŭ longtempe, kaj oni ne plu povas kompreni la alian (mi ne posedas la hungaran). Kontraŭe la finna kaj la estona similas unu la alian tiom multe, ke oni parte povas kompreni ekz. novaĵojn en la televido, ne detalojn sed grandajn liniojn (jes, mi partoprenis kurson de la estona).

Tipaj al ĉiuj finno-ugraj lingvoj estas
  • multaj vokaloj (se mi korekte memoras la finna havus po 3,6 vokalojn por konsonanto kaj la averaĝo por la hindoeŭropaj estus 1,6)
  • multaj gramatikaj kazoj (depende de kiel oni nombras, la finna havas 15)
  • malmultaj prepozicioj (miascie nur unu en la finna) kaj postpozicioj (klare malpli ol dek)
  • neniuj gramatikaj seksoj
  • neniuj artikoloj
Oni ekspertizas, ke la finna havas ses tavolojn de vortoj. Per tavoloj oni celas, ke estas diversaj epokoj, dum kiuj diversaj, ofte najbaraj, lingvoj influis la finnan, speciale ĉi ties vortaro. Dum diversaj epokoj oni pruntis multajn vortojn. Ekz.
  • varsa de iu hindirana lingvo (praa al la hindoeŭropaj), signifas ĉevalidon
  • olut de la pra-ĝermana, signifas bieron
  • pakana de la pra-rusa, signifas paganon
  • auto de iu hindoeŭropa, signifas aŭton
  • pitsa de la itala, signifas picon
En tute oni ekspertizas, ke ete pli ol duonon de vortoj estas pruntitaj. Praaj pruntoj devenas el pra-ĝermanaj kaj pra-rusaj lingvoj, mezaĝaj el la germana, la sveda (la plej granda fonto de la pruntitaj vortoj) kaj la rusa. Modernaj pruntoj devenas el la sveda kaj la angla. Ju pli malnova pruntita vorto estas, des pli ĝi estas adaptita al prononca sistemo al la finna. Ĉar oni skribas la finnan laŭ prononcon (kontraŭ ekz. la franca), oni en multaj okazoj ne plu povas identigi, ke temas pri pruntita vorto.
  • kuningas de la ĝermana vorto por reĝo (la nuna germana König)
  • leipä de la rusa vorto por pano (хлеб, hleb)
  • sielu de la sveda vorto por animo (själ)
  • ranta de la sveda vorto por bordo, strando (strand)
Por novaj konceptoj oni rekte pruntas (radio estas radio)), sed ofte adaptas (banano estas banaani laŭ la sveda "banan") aŭ oni inventas proprajn vortojn: telefono estas puhelin (laŭlitere parolo + sufikso por ilo) kaj komputilo tietokone (scio + maŝino).

Jen estas freŝa novaĵo:
Kaksitoista europarlamentin EPP-ryhmän jäsenpuolueista esittää virallisesti, että Unkarin pääministeri Viktor Orbán ja hänen Fidesz-puolueensa erotettaisiin ryhmästä, EPP:n puheenjohtaja sanoo.
Kiom multe vi komprenas baze de "komuna eŭropa lingvaro"?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-09 17:53:06

Mi dankas vin pri viaj detalaj klarigojn.
Metsis:
Kaksitoista europarlamentin EPP-ryhmän jäsenpuolueista esittää virallisesti, että Unkarin pääministeri Viktor Orbán ja hänen Fidesz-puolueensa erotettaisiin ryhmästä, EPP:n puheenjohtaja sanoo.
Kiom multe vi komprenas baze de "komuna eŭropa lingvaro"?
Mi dikigis la partojn kiujn mi kredis kompreni. Poste, mi friponis per Guglotradukilo, kaj komprenis, ke la partio de Orban estis elpelita de la dekstra eŭropartio.

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-12 08:59:09

Altebrilas:Mi dikigis la partojn kiujn mi kredis kompreni. Poste, mi friponis per Guglotradukilo, kaj komprenis, ke la partio de Orban estis elpelita de la dekstra eŭropartio.
Mi rimarkas, ke nek E-o nek "komuna eŭropa lingvaro/bazo" helpis vin multe kompreni ĉi tiun eŭropan lingvon, "eŭropa" en la senco, ke oni parolas ĝin en Eŭropo.

Ne ofendu, sed mi esperas, ke ĉiuj cesas paroli pri "eŭropaj lingvoj", kiam oni celas nur la eŭropan branĉon de la hindoeŭropaj lingvoj (मानक हिन्दी aŭ la moderna hindia estas ankaŭ hindoeŭropa lingvo, eĉ unu el la plej parolataj).

Ĉu Guglo vere tradukis, ke Fidesz jam estas elpelita de EPP? Ĉi-kaze Guglo anticipas tro multe. Oni jam oficiale petis, ke Fidesz elpelus.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-12 11:15:43

La gugla traduko estas:
Dek du el la EPP-membro-partioj formale deklaras, ke la hungara ĉefministro, Viktor Orbán, kaj lia partio Fidesz estus apartigitaj de la grupo, diras la EPP-prezidanto.
Efektive, mi ne tuj rimarkis ke "deklaras" kaj "estus" ne kongruas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-12 11:26:47

La adjektivo "eŭropa" estas dubsenca. Feliĉe, Esperanto ebligas nuanci kaj precizigi la informon:

Martiniko estas eŭropunia insulo, kiu estas ankaŭ franca departamento.
Norvegio kaj Svislando estas geografie eŭropaj landoj.
La franca kaj itala estas hind-eŭropidaj lingvoj kaj eŭropuniaj.
La finna estas lingvo de Eŭropo.

Sufiĉas aldoni morfemojn aŭ vortojn.

AndreoAILJ (Montri la profilon) 2019-marto-13 06:15:44

Hello, I'm a Student in an American School in Johannesburg and have to do an interview for an assignment. I've been reading about Esperanto and it sounds like an interesting language, so I was wondering if anyone would be willing to be interviewed about why they learned Esperanto, where they learned it from, and how they use it in everyday life. Thanks!

Reen al la supro