Al la enhavo

Teach Esperanto to Primary School children all over the world.

de morico, 2019-januaro-04

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-07 16:42:19

Jes. Se instruistoj de la elementa lernejo lernigis Esperanton kaj povus doni ekzemplojn, tiu estus pli bone.
La peticio venis de Aŭstralio.
La Internacia Lingvo (ILo) ne havas esceptojn. Do, per bonaj instru-iloj, la instruisto povas tre rapide kaj la lernantoj rapide lerni la bazojn de la lingvo.
Multe da personoj diras ke ne estas instruistoj de Esperanto. Sed post kelkaj horoj de lernado, instruisto povas komenci lernigi la gejunulojn.

ninkatok123 (Montri la profilon) 2019-januaro-08 07:32:24

sendiulo (Montri la profilon) 2019-januaro-08 11:41:26

ninkatok123:Dankon por plibonigi la
ព័័តមានកីឡាបាល់ទាត់
Nedankinde

sendiulo (Montri la profilon) 2019-januaro-08 11:46:03

morico:
La peticio venis de Aŭstralio.
Mi verŝajne forigis leteron de avaaz.org. Ĉu tie estis skribite ankaŭ al kiu estos sendita la peticio?

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-08 23:08:49

La peticio povas esti sendita al lernejoj por montri ke tiu ago estis jam farita, ke tio estas ebla.
Por sendi al politikistoj aŭ registaroj, necesas atendi ke la nombro de subskribintoj estos pli grava.

sendiulo (Montri la profilon) 2019-januaro-09 07:37:27

Al Dianne necesus en la teksto mencii pri propedeŭtiko. Mi legis en vikipedio: ... Mi ne certas, ke ĉiuj instruistoj scias tion.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-09 09:02:33

morico:Jes. Se instruistoj de la elementa lernejo lernigis Esperanton kaj povus doni ekzemplojn, tiu estus pli bone.
La peticio venis de Aŭstralio.
La Internacia Lingvo (ILo) ne havas esceptojn. Do, per bonaj instru-iloj, la instruisto povas tre rapide kaj la lernantoj rapide lerni la bazojn de la lingvo.
Multe da personoj diras ke ne estas instruistoj de Esperanto. Sed post kelkaj horoj de lernado, instruisto povas komenci lernigi la gejunulojn.
Kio signifas "la bazojn"? Ĉu tio korespondas al la nivelo A1 de la Eŭropa referenckadro? Ĉu nur la alfabeto kaj la terminaĵoj? Ankaŭ oni povas diri, ke ĉiuj konas la bazojn de la angla lingvo. Ĉu tio sufiĉas?

Kaj via lasta frazo antaŭsupoze pravigas tiujn, kiuj asertas, ke mankas esperantaj instruistoj. Feliĉe, tio ne estas vera, dank'al la klopodoj de tiuj kiuj organizas esperantajn ekzamenojn kaj donas oficialajn diplomojn al la plej kapablaj.

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-11 16:09:22

La malfacilaĵo de Esperanto estas ke ĝi estas ne aŭ tre malofte instruata en la lernejoj. Ĉefa argumento kontraŭ Esperanto estas ke ne ekzistas sufiĉe da instruistoj de Esperanto. La peticio povas montri la facilecon de la instruado kaj de la lernado de Esperanto, en komparo de la aliaj lingvoj.
La agado de la bonaj esperantistoj en periodo de rapida kreskego estos tre grava.

Multe da gentoj hipotezas ke ĉiuj lingvoj estas malfacilaj al la sama nivelo.
La kono de baza Esperanto permesas paroli rapide iomete en esperanto, plibonigi la konon de sia nacia lingvo kaj komenci lerni pli rapide aliajn lingvojn.
La bona lingvo (enkonduko)
Aŭskulti Elŝuti

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-11 18:18:54

La agado de malbonaj esperantistoj ankaŭ gravas: ili plejfrue eble devas iĝi bonaj!

Frano (Montri la profilon) 2019-januaro-14 14:26:52

These teachers require a kit of resources to do this and this kit is available at www.mondeto.com for English speaking countries and will soon be available in more than 100 other countries where Esperanto is being spoken at present.
Ĉu la ligilo www.mondeto.com funkcias?

Reen al la supro