Al la enhavo

Superakvego de ĉinalingvaj reklamoj

de Metsis, 2019-aprilo-17

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-17 06:04:07

<suspiro> Kial la filtrado de trudmesaĝoj funkcias tiel malbone?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-17 14:31:56

Mi ne scias. Mi tradukis la trudmesaĝojn per la Gugla Tradukilo. La mesaĝoj estas anoncoj por kontraŭleĝaj imititaj dokumentoj. Eble oni devus uzi https://lernu.netntaktoj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-22 07:41:35

Fek! Fek! Oni ne plu povas uzi ĉi tiun Lernun, se ĉiu tagnokto oni ricevas novan grandan ondon de trudmesaĝoj. Mi jam raportis, sed la administrantoj verŝajne ne legas mesaĝojn dum pasko.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-22 08:48:01

Eĉ unu fadeno devas resti flose!

Frano (Montri la profilon) 2019-aprilo-22 14:44:29

Ĉiu povas sendi leteron al Jevgenij Gaus

info@studiogaus.com

robinvdv (Montri la profilon) 2019-aprilo-22 17:23:52

Mi havas la impreson, ke la administrantoj ne plu zorgas pri la retejo. Kredeble la mono elĉerpiĝis post la granda renovigo en 2016.

Ĉe la paĝo de la mesaĝilo tekstas jam dum preskaŭ tri jaroj, ke ĝi funkcios ene de kelkaj monatoj...

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-23 12:51:08

Mi sendis mesaĝon al *** antaŭ kelkaj horoj kaj ĵus ricevis informon, ke ili purigis la forumon. Jes!

Reen al la supro