Al la enhavo

Ĉu militoj malpli okazas, kiam homoj parolas la saman lingvon?

de ndrbs, 2019-majo-12

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

walfino (Montri la profilon) 2019-junio-14 14:43:57

Eble jes. Eble militoj ne tute malaperis sed ĝi pli malofte okazos.

Oni ofte diras ke homoj kiu parolas la sama lingvo ankoraŭ batalas kun unu la alian sed mi pensas ke homoj kiu parolas malsamajn lingvojn batalas unu la alian eĉ pli.

Spdifs (Montri la profilon) 2019-julio-09 14:30:36

Milito inter homoj parolantaj la saman lingvo ja eblas. Vidu kio okazi en Hispanio dum la jaroj 1936-1939. La milito okazis pri ideolgia konflikto. Ĉu tia konflikto povus okazi inter homoj parolante Esperanton?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-09 15:16:50

Spdifs:Milito inter homoj parolantaj la saman lingvo ja eblas. Vidu kio okazi en Hispanio dum la jaroj 1936-1939. La milito okazis pri ideolgia konflikto. Ĉu tia konflikto povus okazi inter homoj parolante Esperanton?
Mi ne kredas, ĉar hodiaŭ, la esperantistoj havas komunajn valorojn. Sed se iam ĉiuj parolus esperanton, estos posibla. Esperanto povas plibonigi nian mondon, tamen ĝi ne povas krei perfektan mondon.

Sed estas tre interesa ĉar en Hispanio, dum la civila milito, la eŭskoj kaj la katalunoj parolis aliajn lingvojn ke la hispanan. La respubliko toleris la regionismon, pli ol la militistoj frankistaj. Tial Katalunio kaj Eŭskujo estis tre respublikaj.

raydpratt (Montri la profilon) 2019-julio-14 17:56:39

Ne. La sama lingvo ne estas sufiĉa.

Transience (Montri la profilon) 2019-julio-14 19:37:44

Tre eble, mi pensas. Ŝajnas ke multe da malkonsentoj iĝi pro malkomprenoj inter homoj- eĉ inter homoj en la sama lingvo, do imagu inter homoj en malsama lingvoj

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-16 08:50:08

Transience:Tre eble, mi pensas. Ŝajnas ke multe da malkonsentoj iĝi pro malkomprenoj inter homoj- eĉ inter homoj en la sama lingvo, do imagu inter homoj en malsama lingvoj
Jes

Tolo02 (Montri la profilon) 2019-julio-19 10:49:24

Saluton! Laŭ mi militoj ĉiam okazos ĉar la homo estas besto kaj li bezonas batali, sukcesi, enverŝiĝi k.t.p.
Krome estas regantoj kiuj decidas. Itala artisto kaj filozofisto Filippo Tommaso Marinetti dicis ke "La milito estas la unika higieno de la mondo", mi akordas ĉar ni, en Eŭropo, ĉeestas dekadencon de nia societo senarmile. La generacio de miaj avoj kiuj vivis dum la Dua Mondmilito estas pli forta ol nia ĉar ili havas sanan prudenton, senoton pri honoro, moralan senton, senton pri devo.
Ĝis.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-19 12:40:10

Nu... Filippo Tommasso Marinetti kreis kun Mussolini la italan faŝistan movadon !!!! Do bonvolu ne citi lin !!
Sen milito ni vivas pli feliĉa, ni ne timas morti, nia familio ne mortas, kaj ni ne devas morti homojn !!! Ni ne havas "dekadencon" en Eŭropo ĉar ni ne havas militojn ! La vera dekadenco estas Mussolinni, Franco, Salvini kaj Bolsonaro !!

morico (Montri la profilon) 2019-julio-21 21:16:09

La ideologistoj de la faŝismo, kiel Filipo Marinetti, konfuzas la homojn kun la bestoj.
Ili ne komprenas la modernajn ideojn de Zamenhof pri Homarismo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-julio-22 09:34:22

Tolo02:Saluton! Laŭ mi militoj ĉiam okazos ĉar la homo estas besto kaj li bezonas batali, sukcesi, enverŝiĝi k.t.p.
Krome estas regantoj kiuj decidas. Itala artisto kaj filozofisto Filippo Tommaso Marinetti dicis ke "La milito estas la unika higieno de la mondo", mi akordas ĉar ni, en Eŭropo, ĉeestas dekadencon de nia societo senarmile. La generacio de miaj avoj kiuj vivis dum la Dua Mondmilito estas pli forta ol nia ĉar ili havas sanan prudenton, senoton pri honoro, moralan senton, senton pri devo.
Ĝis.
Estimata samideano!

Laŭ via profilo, vi havas la respektindan aĝon de cent jaroj, kaj viaj geavoj, kiuj vivis dum la dua mondmilito, ŝajne vivis tiel longe. Kiu estas la sekreto de via sana prudento?

Moralo, honoro kaj devo varias laŭ landoj, epokoj kaj kulturoj. Oni emas taksi siajn proprajn plej bonaj ol tiuj de la aliaj, kiuj same pensas. Tial dezirindas idearo, kiu interkonsentigos la tutan homaron.

Reen al la supro