Al la enhavo

Kiom kostas en via lando

de sudanglo, 2019-septembro-05

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-10 20:40:14

sudanglo:Sergej, tre interese ke vi povas aĉeti oran moneron en via landa ĉe banko.

Ne atentu la surstampitan nominalan valoron. Tio okas ĉe multaj stampejo ke oni emisias monerojn kun nobla-metala enhavo (ekz. arĝento aŭ oro) kiuj portas valoron kiu ne rilatas al la metal enhavo.

Ĉiuj fiduciaraj valutoj nuntempe flosas. Esperantujo estas la sola kiu havas or-ligitan monon (kies valoro estas difinita lau certa pezo de oro).

La esenca demando rilate la uzeblecon de via 100-Rublan monero (kiel Spesmila mono) estas kiom da oro ĝi entenas.

Laŭ S-ro Guglo la 100-rubla ora monero estas de fajneco 900 kaj entenas 15,55g da pura oro. (aŭ 21,2 Spesmiloj)

Ĉe unu brita retejo kiun mi trovis, oni postulas £683 (ink.liveron). Sed la ora enhavo valoras £606. Do la pluskosto estas ĉ. 12%.

Sed eble ĉe vi, tia monero estus pli malmultkosta Faru mem la kalkulo (mi kalkulis ke bona prezo hodiaŭ laŭ la entenata oro estus 48773 rubloj).

Komparante ĉe la sama retejo kun brita or-monero (nominal valoro £50) kun la sama or-enhavo (15,55 g), mi trovis prezon de £661. Do plus-kosto de 9%.
Aĉeti oran moneron verŝajne ne estas bone - ne kompreneble, kiel ĝin vendi poste.
Sed eblas krei oran konton.
1g da oro nun kostas 3243 RUR
Arĝento 39,25 RUR
Platino 2041 RUR
Paladio 3426 RUR

sudanglo (Montri la profilon) 2019-septembro-11 13:06:22

Tre interese, Sergej. Mi legis ie, ke la ĉinoj povas malfermi or-kontojn, sed mi ne sciis ke tio ankaŭ eblas en Rusujo.

Supozeble tio funkcias jene. Oni deponas ĉe banko certan sumon en Rubloj kaj oni registras vian havaĵon en la konton laŭ la kvanto da oro kiu respondas al tiu sumo en Rubloj je la tago de depono.

Poste, se oni volas rehavi Rublojn, oni elpagas, laŭ la Rubla prezo de oro je tiu posta tago. Se intertempe la rublo fortis vi perdas, sed se la Rublo feblis vi gajnas.

Tian or-konton, ĉe mi en Britujo, oni nur povas havi (interete) per privata firmao ne per la loka banko. Sed oni povas fari la deponon en multaj valutoj (ne nur en Pundoj).

Metsis, oni akceptas deponon en Eŭroj. Do eble tio interesus vin.

Tiaj or-kontoj kredeble prezentas la plej malmultekostan rimedon por akiri oron (efektive akiri Spesmilojn), sed persone mi preferas aĉeti orajn monerojn por ŝpari en Spesmiloj.

Tio donas duoblan ŝancon de profito. Oni povas aĉeti (ekzemple) de lombardisto, en kies okuloj la monero estas nur peco de oro, kaj eventuale revendi al iu kiu aprecus la belecon/historion de la monero kaj kiu volonte pagus pli.

Cetere, la kvanto de suverenoj de specifa jaro (ne la aktuale stampata) neniam kreskos. Kiom vi pretus pagi por suvereno de la jaro 1887 aŭ de via naskiĝjaro?

sudanglo (Montri la profilon) 2019-septembro-11 13:42:51

Mi provis iom da matematiko kaj trovis, ke la plej facila maniero de ŝanĝi monon en spesmilojn estas:

1/(42.42*valoro en XAU)
Pardonu min, sed mi komprenas vian formulon

Hodiaŭ, valoro en XAU (unco da oro en US dolaroj) =$1490

do 1 Spesmilo = 1490/42,42 = $35.12

Tiel 1 dolaro = 1/35.12 = 28.5 Spesoj

Kiel vi povas alveni al tiu rezulto per via formulo.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-11 14:39:31

sudanglo:
Mi provis iom da matematiko kaj trovis, ke la plej facila maniero de ŝanĝi monon en spesmilojn estas:

1/(42.42*valoro en XAU)
Pardonu min, sed mi komprenas vian formulon

Hodiaŭ, valoro en XAU (unco da oro en US dolaroj) =$1490

do 1 Spesmilo = 1490/42,42 = $35.12

Tiel 1 dolaro = 1/35.12 = 28.5 Spesoj

Kiel vi povas alveni al tiu rezulto per via formulo.
Mi pensas, ke mi malpravas tie.

Ekzemple: Por $20, 1/(42.42*0.01338) = Sm 1.7618674103. Tio malpravas.

Tamen, $20 en XAU hodiaŭ estas 0.01338, do 42.42 * 0.01338 = 0.5675796, kiu pli verŝajne pravas.

Do,
42.42 * XAU = Sm.
Sm / 42.42 = XAU.


Ĉu mi pravis ĉi-foje?

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-13 06:16:07

sudanglo:
Metsis, oni akceptas deponon en Eŭroj. Do eble tio interesus vin.
Certe, lasu min unue gajni en Eurojackpot-loterio hodiaŭ vespere ridego.gif

Reen al la supro