Till sidans innehåll

Estas vortoj kiuj pensigas...

av StefKo, 24 september 2019

Meddelanden: 47

Språk: Esperanto

nornen (Visa profilen) 19 augusti 2020 19:13:54

materio (m)
Temas pri maso, ne pri materio. Interese ankaŭ, ke laŭ ĜR (ĝenerala relativeco) ne nur masaj objektoj kurbigas la tempospacon, sed ĉio, kio havas energion. Ekzemple lumo (sendepende, ĉu ni vidas ĝin kiel senmasajn partiklojn, ĉu kiel elektromagnetajn kampojn) ja kurbigas la tempospacon.

StefKo (Visa profilen) 20 augusti 2020 10:05:10

nornen:
materio (m)
Temas pri maso, ne pri materio. Interese ankaŭ, ke laŭ ĜR (ĝenerala relativeco) ne nur masaj objektoj kurbigas la tempospacon, sed ĉio, kio havas energion. Ekzemple lumo (sendepende, ĉu ni vidas ĝin kiel senmasajn partiklojn, ĉu kiel elektromagnetajn kampojn) ja kurbigas la tempospacon.
En la pola traduko (http://www.nauka-a-religia.uz.zgora.pl/images/FAG/...) estas "(...)la rilaton inter materio (M) kaj energio (E)". Eraro de tradukisto? Simpligo de la aŭtoro por malkleraj (fizike) legantoj? Maso estas ja baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio.
Evidente, en la fizika formulo (E=mc^2) devas esti m komprenata kiel maso.
Finfine mi korektis la vorton (kaj donis al vi + pro esploremeco). Ja la fadeno nomiĝas "Estas vortoj kiuj pensigas(!)

nornen (Visa profilen) 20 augusti 2020 16:32:23

Ja la fadeno nomiĝas "Estas vortoj kiuj pensigas(!)
Ekzakte. Kaj por kio utilas vortoj nepensigantaj.
Maso estas ja baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio.
Miakomprene la kvanto de substanco ne rekte rilatas al la maso. La kvanton de substanco oni ĝenerale mezuras per la mezurunuo molo (mol) kaj oni uzas la literon n por priparoli ĝin. Kontraŭe, la mason oni ĝenerale mezuras per kg (se oni ne estas UK’ano aŭ US’ano) kaj oni uzas la litaron m por priparoli ĝin. Dum la kvanto n eldiras, kiom da materio ĉeestas, la maso m eldiras, kiel forte tiu materio rezistas akcelon. Tiuj du valoroj estas konektataj per la molmaso M (kg/mol).

Antaŭ malmulte da jaroj mi veturis kun mia fileto aŭtomobile kaj li demandis al mi, kial li ekvolas antaŭen ĉiam, kiam mi bremsas. Evidente la interparolo rapide alvenis al la temoj “inercio” kaj “maso”. Mi klarigis tion al li tiel: “Ĉiu korpo havas econ nomitan “maso”. Tiu maso priskribas la pigrecon de la korpo. Ju pli masa, des pli pigra estas la korpo. Esti pigra signifas du aferojn: unue, se korpo ne moviĝas, ĝi ne volas ekmoviĝi. Kaj due, se korpo moviĝas, ĝi ne volas ŝanĝi nek rapidecon nek direkton. Kiam mi bremsas, mi akcelas la aŭtomobilon malantaŭen, sed via korpo, masa kaj pigra, volas daŭre moviĝi samrapide kaj tial vi ekflugas antaŭen. Kaj kiam mi akcelas la aŭtomobilon antaŭen, via korpo estas premata kontraŭ la sidejo. Kiam ni eniras kurbon, via korpo ekflugas flanken, ĉar ĝi ne volas ŝanĝi direkton kaj ja volas daŭre moviĝi rekte.”

Tamen tio nur estis klarigo por okjara infaneto.

StefKo (Visa profilen) 20 augusti 2020 18:17:04

Laŭ PIV kvanto signifas grando aŭ nombro. Laŭ mi la "molo" estas la mezurunuo de nombro.
La difino: "Maso estas baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio" mi prenis el Vikipedio. Tie ĉi "maso" esprimas iom da materio kaj ne nombron de strukturaj elementoj de materio.

nornen (Visa profilen) 20 augusti 2020 21:34:28

Ŝajnas, ke Vikipedio al ni donas tre malsamajn difinojn de "maso" en la diversaj lingvoj: inercio, interago gravitacia, resisto al movŝanĝoj, kvanto de materio, ktp. Ŝajnas al mi, ke la pollingva Vikipedio enhavas tre bonan difininon, ĉar ĝi donas kaj sciencan kaj komunan difinon:

Viki:Masa – jedna z podstawowych wielkości fizycznych określająca bezwładność (masa bezwładna) i oddziaływanie grawitacyjne (masa grawitacyjna) obiektów fizycznych. Jest wielkością skalarną. Potocznie rozumiana jako miara ilości materii obiektu fizycznego[a]. W szczególnej teorii względności związana z ilością energii zawartej w obiekcie fizycznym. Najczęściej oznaczana literą m.

StefKo (Visa profilen) 22 augusti 2020 11:37:41

"Scienco (kontr)aŭ religio" – eterna demando (parto 5a)

(...)
La teorioj de la gravito proponitaj de Newton kaj Einstein estas radikale malsamaj. En praktiko, tamen, prognozoj de la du teorioj estas tre similaj; fakte, la prognozoj estas tiel proksime kompareblaj, ke dum du jarcentoj neniu pridubis la teorion de Newton. Tamen, ĉiufoje kiam ĉi tiuj du teorioj diferencas iomete per prognozoj, la teorio de Einstein ŝajnas esti konforma al la detalaj observaĵoj. Pro tio, ĉiuj teoriuloj akceptis la teorion de Einstein.

Konklude, la gravito ne estas forto, sed kurbo de la spaco. Tial la gravito estas tute alia ol aliaj tri fortoj, kiuj okazas en la naturo. Ni baldaŭ vidos signifon de ĉi tiu fakto.

4. La jardeko de la dudeka jarcento estis periodo de disvolviĝo de la kvantuma teorio. Revolucio en la kvantuma teorio baziĝas sur supozo, ke la Universo estas probabilisma kaj ne determinisma, kiel oni antaŭe pensis. La kvantuma teorio supozas, ke estas preskaŭ neeble antaŭdiri kio okazos estontece. Vi nur povas antaŭdiri kio okazos kun diferenca probableco. (La plej bona prezento de la kvantuma teorio komprenebla por laiko estas la libro de Nobel-premiito Richard P. FEYNMAN, QED: The Strange Theory of Light and Matter, New-Jersey 1998).

La kvantuma teorio konfirmiĝis per miloj da eksperimentoj kaj fariĝis fundamenta principo de la scienco. Ĉiu scienca teorio ĝuste konstruita devas akordi kun la kvantuma teorio. Feynman ricevis la Nobel-premion por invento de proceduro nomita "renormaliĝo", kiu akordigas la teorion de la elektra interago kun la kvantuma teorio. La procedo de Feynman ankaŭ funkcias bone por la nukleaj interagoj. Tamen, kiam sciencistoj aplikis la Feynman-proceduron al la teorio de Einstein pri la gravito, la rezultoj aperis sensencaj. Ĉi tiun fiaskon oni klarigis per la fakto, ke la gravito ne estas forto sed kurbeco de la spaco. Jen ĝuste kial la teorio de Einstein pri gravito restas nekongrua kun la kvantuma teorio.

Ĉi tio fakte estas tre grava problemo. Ambaŭ: la kvantuma teorio kaj Einstein-teorio de la gravito certe estas ĝustaj. Do kial neeblas akordigi du ĝustajn teoriojn pri la naturo? Kial estas neeble formuli koheran teorion de "kvantuma gravito"?

(Daŭrigo sekvos)

StefKo (Visa profilen) 27 augusti 2020 08:57:37

"Scienco (kontr)aŭ religio" – eterna demando (parto 6a)

La kordteorio estas nova koncepta konstruaĵo uzata por priskribi la fizikan Universon. Laŭ la pli frua koncepto, elementaj unuoj de la Universo estas partikloj – elektrono, kvarko, fotono, ktp. Laŭ la kordteorio, la etaj kordoj estas la bazaj unuoj de la Universo. Ĉi tiuj kordoj povas vibri (kiel violona kordo), kaj la vibra energio manifestiĝas kiel partiklo laŭ establita de Einstein dependeco inter energio kaj maso (E = mc^2).

Se ni aplikas la kordoteorion al tridimensia Universo, ĝi ne utilos al ni. Ene de tri dimensioj, la teorio de kordoj ne povas doni la teorion pri la kvantuma gravito. Plie, ĝi ne povas fari ĉi tion por iu ajn nombro de spacaj dimensioj malpli ol dek, sed por dek-dimensia Universo – ĝi povas. Alivorte, se nia Universo konsistas el dek spacaj dimensioj (kaj unu tempa dimensio), tiam, laŭ la kordteorio, la teorio de gravito de Einstein montriĝas kongrua kun la kvantuma teorio. Ĉi tiu grava malkovro igis la kordoteorion kiel ĉefa kandidato por tio, kion ofte nomas Ĉioteorio.

Resume, sciencistoj malkovris, ke la gravita teorio de Einstein povas konsenti nur kun kvantuma teorio, se la Universo konsistas el dek spacaj dimensioj. Ĉar ĉi tiuj du teorioj devas akordi, la Universo devas esti dekdimensia.

6. En ĉi tiu punkto ekestas la jenaj demandoj: kiel la kordteorio (la dek-dimensia modelo de la Universo) akordiĝas kun nia ĉiutaga sperto (la tridimensia modelo de la Universo)? Kio estas la signifo de la sep mankantaj dimensioj? Kial ni ne spertas ilin?

La kordteorio donas la respondon. La sep mankantaj dimensioj kolapsis al amplekso tiel malgranda, ke ne eblas sperti ilin. Dum ĉiu el la tri normalaj dimensioj etendiĝas ĝis malfinio, la aliaj sep dimensioj etendiĝas nur sur tre malgranda skalo. Kiel Gabriele Veneziano, fondinto de la kordteorio, klarigas:

la elektronoj estas supozeble kordoj kies finoj libere moviĝas en tri el la dek spacaj dimensioj, sed situas en la aliaj sep.
[...] Ĉi tiu nur parta movebleco de elektronoj kaj aliaj partikloj klarigas kial ni ne perceptas spacon en ĝia plena 10-dimensia riĉeco.


(Daŭrigo sekvos)

StefKo (Visa profilen) 1 september 2020 05:52:09

"Scienco (kontr)aŭ religio" – eterna demando (parto 7a)

(...)
Laŭ la kordteorio, la volvita dimensio estas miliardono de miliardono de miliardono de la atoma radiuso (ĉi tiu kvanto estas nomita honore de la Nobel-premiito Max Planck, "Planck-longo"). Tia malgranda unuo de longo ne povas esti detektita per iu ajn mezurilo. Jen kion signifas "kolapsinta dimensio" – dimensio ekzistas sed estas multe tro malgranda por mezuri ĝin. Kvankam kolapsintaj dimensioj ne povas esti mezuritaj rekte, ili havas signifajn nerektajn efikojn sur la Universon.

Unu tia nerekta efiko estas, ke la ideo de la kolapsintaj dimensioj kondukas al kohera teorio de la kvantuma gravito.

Kabalo, Scienco kaj Kreo – resumo

La korda teorio estas moderna scienca konstruaĵo por kompreni la Universon. Unu el la plej signifaj malkovroj de la teorio de kordoj estas, ke ni loĝas en la tridimensia Universo. El ĉi tiuj dek dimensioj, tri estas la konataj spacaj dimensioj, dum la ceteraj sep kolapsis en la Krea procezo, do "ni ne perceptas la spacon en ĝia plena 10-dimensia riĉeco."

La kabalo, priskribante la spiritan supran mondon, diras pri la deko da sefirot-oj. Tri el la dek sefirot restas sendifektaj, kaj la ceteraj sep estas rompitaj en la procezo de Kreo. La dek-dimensia Universo de la malsupra mondo devas esti identigita kiel fizika ekvivalento de la dek sefirot de la supra mondo. Simile, la sep kolapsintaj dimensioj de la malsupra mondo estas fizike ekvivalentaj al la sep frakasitaj sefirot-oj de la supra mondo. La supra mondo kaj la malsupra mondo estas la spiritaj kaj fizikaj manifestiĝoj de la Universo, respektive.
(Fino)

Esperantigo: StefKo

PS.
Ĉu estas ajnaj personoj interesitaj de la prilaboraĵo, ĉu tio estis mia traduka vana peno?

StefKo (Visa profilen) 2 september 2020 11:47:33

Ĉu ortografio malmulte gravas?

Interesa afero. Legu rapide ĉi-suban tekston senatenti erarojn.

La fnemoneo de la hmoa crebo.
Laŭ mlakorvo ĉe la Uventisirtato de Kebimĝro, nervgae kia etsas odro de lrteioj en vtoro. La pelj gvara arefo etsas, ke la uuna kaj... latsa ltireoj etsas en la ĝsuta lkoo. La rteso pvoas etsi mteita ie ajn, kaj ni plu pvoas lgei ĝin senporlbeme. Ĉi tio ozakas ĉar la hmoa crebo ne lgeas ĉuin aptaran letrion sed la votrojn enttue. Nekerdelba? Jes, kaj mi psenis, ke la otrorgaifo gvaras...


Ĉu vi ekkomprenis ĝin? En la pola tio konfirmiĝas, kaj en Esperanto?

Zam_franca (Visa profilen) 3 september 2020 15:58:00

Jes, mi komprenis, sed tamen iom pli malfacile ol denaskalingve (mi jam konis tiun azmuan ftkaon).

Tillbaka till toppen