Al la enhavo

Seksneŭtralaj vortoj en Esperanto

de Jxusteno, 2019-novembro-20

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-22 18:28:23

robinvdv:La sufikso -ul- ne igas vorton seksneŭtrala, "virulo" ne estas simple "homo", same kiel "patrulo" aŭ "patrinulo" ne estas simple "parento". Aldone oni jam uzas la vorton "fratulo" kiel titolon por viraj membroj de certaj religiaj grupoj.
Jes. Sed mi iris kinejen (ajna frazo) kun du neduumaj amikoj... Ĉu ne korektas? Kaj bvl vidi, kion mi proponis malsube.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-22 22:36:26

Kio signifas "duuma", "triuma", "kvaruma", ktp? Rememorigi difinojn estus utila.

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-23 01:03:13

Zam_franca:
robinvdv:La sufikso -ul- ne igas vorton seksneŭtrala, "virulo" ne estas simple "homo", same kiel "patrulo" aŭ "patrinulo" ne estas simple "parento". Aldone oni jam uzas la vorton "fratulo" kiel titolon por viraj membroj de certaj religiaj grupoj.
Jes. Sed mi iris kinejen (ajna frazo) kun du neduumaj amikoj... Ĉu ne korektas? Kaj bvl vidi, kion mi proponis malsube.
Tiu frazo estas ĝusta, ĉar "amiko" ja estas genroneŭtrala vorto, sed "patro", "frato", ktp ne estas tiaj.

Altebrilas:Kio signifas "duuma", "triuma", "kvaruma", ktp? Rememorigi difinojn estus utila.
"neduuma" signifas laŭ Reta Vortaro "ne ekskluzive vira aŭ ina; havanta aŭ apartenanta al seksa identeco kiu estas ekster la seksa duumo". Neduumulo estas persono, kiu estas nek ekskluzive vira, nek ekskluzive vira.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-23 11:34:32

Mi opinias, ke por eviti diskriminaciojn, oni devas klare paroli pri tiuj aferoj, sen uzi malprecizajn esprimojn, nek precizajn vortojn sed kies difino estas malfacile trovebla. Alikaze oni pensas, ke temas pri io hontinda, kion oni ne povas klare elvoki.

Se mi bone komprenas, neduumulo estas gejo, lesbo, homo kies denaska sekso ne estas bone distingebla, hermafrodito aŭ homo, kiu ŝanĝigis sian sekson per ĥirurgio kaj hormonoj. Ĉu ekzistas aliaj kazoj?

Duumulo estas do iu, kiu aspektas klare vira aŭ virina (almenaŭ senveste), sentas sin tia kaj kondutas tiele.

Al kiu kategorio apartenas homo kiu ne volas aŭ ne povas havi seksajn rilatojn, pro senintereso, fizika aŭ socia maleblo aŭ ajna psika problemo?

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-23 13:05:17

Altebrilas:Mi opinias, ke por eviti diskriminaciojn, oni devas klare paroli pri tiuj aferoj, sen uzi malprecizajn esprimojn, nek precizajn vortojn sed kies difino estas malfacile trovebla. Alikaze oni pensas, ke temas pri io hontinda, kion oni ne povas klare elvoki.

Se mi bone komprenas, neduumulo estas gejo, lesbo, homo kies denaska sekso ne estas bone distingebla, hermafrodito aŭ homo, kiu ŝanĝigis sian sekson per ĥirurgio kaj hormonoj. Ĉu ekzistas aliaj kazoj?

Duumulo estas do iu, kiu aspektas klare vira aŭ virina (almenaŭ senveste), sentas sin tia kaj kondutas tiele.

Al kiu kategorio apartenas homo kiu ne volas aŭ ne povas havi seksajn rilatojn, pro senintereso, fizika aŭ socia maleblo aŭ ajna psika problemo?
Vi konfuzas du malsamajn aferojn: genro kaj seksa orientiĝo.

Ekzemploj de genroj estas vira, ina, neduuma. Ekzemploj de seksaj orientiĝoj estas samseksema, aliseksema, ambaŭseksema, senseksema. La difinoj de tiuj vortoj estas facile troveblaj, ili estas registritaj en Reta Vortaro kaj estas artikoloj pri ili en diversaj lingvoj ĉe Vikipedio.

Neduumeco ne estas io videbla. Ekzemplo de neduumulo estas Sam Smith. Ri estas fama brita kantisto, kiu lastatempe esprimis, ke ri volas esti priparolata per genroneŭtralaj pronomoj.

Senseksemo (aŭ neniuseksemo) estas seksa orientiĝo, kiu konsistas el tuta aŭ plejparta manko de ajna seksuma deziro.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-23 13:36:56

Robin, mi rimarkis, ke oni ofte trouzas la prefikson ge-, dirante ekzemple "geamikoj" aŭ eĉ "gehomoj" (!). En la Zamenhofa lingvouzo "geamikoj" kredeble signifus "amikiĉo kaj amikino, estantaj en amrilato unu kun la alia". Tia trouzo de ge- ne konformas eĉ al la tradicia stilo...
Eble tia trouzado malaperus, se oni klare konscius, ke la vortoj "amiko", "homo", "ano", "estro", "ido", "isto", "ulo", "doktoro", "kato", "mastro", "najbaro", "pasaĝero", "persono", la vortoj, kies lasta sufikso estas -ant-/-at-/-int-/-it-/-ont-/-ot- kaj multaj aliaj vortoj estas sekse kaj genre neŭtralaj.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-23 15:24:36

Ĉu oni trouzas "gehomoj"?
Serĉu ĝin en tekstaro.com
1 unu uzo antaŭ 2000, kaj 9 poste, kiam tiaj homoj, kiel vi ekzorgis pli "problemo" de seksa egaleco.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-23 15:45:14

Se iuj obstine aserts, ke "homaro" signifas "viraro", mi ne estas psikiatro por helpi ilin...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-23 15:52:19

robinvdv:
Altebrilas:Mi opinias, ke por eviti diskriminaciojn, oni devas klare paroli pri tiuj aferoj, sen uzi malprecizajn esprimojn, nek precizajn vortojn sed kies difino estas malfacile trovebla. Alikaze oni pensas, ke temas pri io hontinda, kion oni ne povas klare elvoki.

Se mi bone komprenas, neduumulo estas gejo, lesbo, homo kies denaska sekso ne estas bone distingebla, hermafrodito aŭ homo, kiu ŝanĝigis sian sekson per ĥirurgio kaj hormonoj. Ĉu ekzistas aliaj kazoj?

Duumulo estas do iu, kiu aspektas klare vira aŭ virina (almenaŭ senveste), sentas sin tia kaj kondutas tiele.

Al kiu kategorio apartenas homo kiu ne volas aŭ ne povas havi seksajn rilatojn, pro senintereso, fizika aŭ socia maleblo aŭ ajna psika problemo?
Vi konfuzas du malsamajn aferojn: genro kaj seksa orientiĝo.

Ekzemploj de genroj estas vira, ina, neduuma. Ekzemploj de seksaj orientiĝoj estas samseksema, aliseksema, ambaŭseksema, senseksema. La difinoj de tiuj vortoj estas facile troveblaj, ili estas registritaj en Reta Vortaro kaj estas artikoloj pri ili en diversaj lingvoj ĉe Vikipedio.

Neduumeco ne estas io videbla. Ekzemplo de neduumulo estas Sam Smith. Ri estas fama brita kantisto, kiu lastatempe esprimis, ke ri volas esti priparolata per genroneŭtralaj pronomoj.

Senseksemo (aŭ neniuseksemo) estas seksa orientiĝo, kiu konsistas el tuta aŭ plejparta manko de ajna seksuma deziro.
Sen pli detalaj klarigoj, mi timas, ke multaj esperantistoj ankaŭ konfuzos. Mi legis aliie, ke sekso estas biologia afero, kaj tn. genro estas socia afero (viroj surmetas pantalonojn, virinoj robojn, ktp), sed estas multe da kategorioj, subkategorioj kaj aroj de kategorioj kiujn oni ne bone scias, kiam oni ne vivas en tiuj medioj.

Peti, ke ĉiu homo estu traktata, kiel ĉiuj aliaj estas legitima postulo kaj la aliaj devas respekti tion, kondiĉe ke ili estu sufiĉe avertitaj por ne fari nevolajn ofendojn.

Postuli, ke aliaj homoj adoptu strangajn kaj komplikajn kutimojn aŭ parolmanierojn por ne esti akuzitaj je diskriminacio se ili eraras, estas por mi iom troiga. Mi ne ŝatas tn. politikan korektecon kiu, por mi, similas al ia ĉantaĝo.

Mi preferas akcepti ideojn kiujn mi bone komprenas, pri kiuj mi konsentas kaj kiujn mi pretas defendi antaŭ aliaj personoj, ol ŝajnkonsenti pri aferoj kiujn oni trudas per punoj aŭ kulpemigo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-23 16:07:27

sergejm:Ĉu oni trouzas "gehomoj"?
Serĉu ĝin en tekstaro.com
1 unu uzo antaŭ 2000, kaj 9 poste, kiam tiaj homoj, kiel vi ekzorgis pli "problemo" de seksa egaleco.
Mi ja scias, ke "homo" estas neŭtrala vorto, sed uzus "gehomo" por substreki, ke tiu homo devas, povas aŭ rajtas esti ambaŭseksa.

ekz: Ni estis ses gehomoj en tiu vespermanĝo.

ses homoj = ses viroj, virinoj aŭ ambaŭ
gehomoj = ses homoj, kun proksimume la sama nombro da viroj k inoj.

Estas mia maniero uzi tiun prefikson. Aliaj povas havi alian stilon.

Reen al la supro