Al la enhavo

Pri elparolado de la literoj "s", "ŝ", "z", "ĵ", "c", "ĉ", "ĝ".

de Jxusteno, 2019-decembro-29

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-29 16:38:06

Estas grave ĝuste elparoli tiujn ĉi sep literojn ĉar ilia malĝusta elparolo povas kaŭzi miskomprenojn:
akcento - akĉento;
aso - aĵo - aĉo - aĝo;
buso - buŝo - buĉo;
caro - ĉaro;
celo - ĉelo;
iĉo - iĝo;
kuzo - kuŝo;
salo - ŝalo;
si - ŝi - ci - ĉi - ĝi;
ec' - eĉ - edz';
kruco - kruĉo;
maŝo - maco - maĉo;
paso - paŝo - paco - paĝo;
pesi - pezi;
preso - prezo - preĝo;
sako - ŝako;
salti - ŝalti;
sati - ŝati;
semi - ĝemi;
sono - zono;
stelo - ŝtelo;
sumi - zumi;
viŝo - vico.


Do, kiel ĝuste elparoli ilin? Kredeble plejmulto da esperantistoj povas tute ĝuste elparoli la literojn "s" kaj "ŝ".
"Z" estas voĉa "s"; "ĵ" estas voĉa "ŝ".
"C" estas "ts"; "dz" (ekzemple en la vortoj "edzo" kaj "haladzo") estas voĉa "c"/"ts" sed en Esperanto por ĝi ne ekzistas aparta litero.
Oni povas diri ke "ĉ" estas "tŝ", kaj "ĝ" estas "dĵ". Do, por ĝuste elparoli ĉiujn sep literojn, estas sufiĉe unue povoscii elparoli la literojn "s" kaj "ŝ".

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-01 13:01:27

Se ies denaska lingvo ne havas certajn sonojn, kiuj estas en la espa, oni facile elparolas erare kaj skribas malkorekte. Mi jam multfoje skribis ĉi tie en Lernu pri tiuj susuraj sonoj (c, ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ). Mia denaska lingvo malhavas tiujn kaj konsekvence ili ĉiuj sonas kiel sama kaĉo al mi. Multfoje mi ne eĉ povas aŭdi diferencon inter ili kaj ĉi tial mi devas parkerigi multajn vortojn. Ĉi tio estas kontraŭ la ideo de "facila lingvo". Mi kredas, ke mi ne estas la sola kun tiu problemo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-01 15:02:10

Se ies denaska lingvo ne havas certajn sonojn, kiuj estas en la espa, oni facile elparolas erare kaj skribas malkorekte. Mi jam multfoje skribis ĉi tie en Lernu pri tiuj susuraj sonoj (c, ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ). Mia denaska lingvo malhavas tiujn kaj konsekvence ili ĉiuj sonas kiel sama kaĉo al mi. Multfoje mi ne eĉ povas aŭdi diferencon inter ili kaj ĉi tial mi devas parkerigi multajn vortojn. Ĉi tio estas kontraŭ la ideo de "facila lingvo". Mi kredas, ke mi ne estas la sola kun tiu problemo.
Ja estas problemo, do mi pensas, ke ekde tre juna aĝo, lernantoj de la tutmondo devus lernadi sonojn kiuj ne ekzistas en iliaj denaskaj lingvoj : tial al tiu celo ili devus lerneje ripetadi vortojn en la angla, la ĉina, la itala, kial ne en E-o, ktp.
La angla lingvo elparole devas esti hororaĵo por vi, ĉu ne ?

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-01 16:33:27

Metsis:Se ies denaska lingvo ne havas certajn sonojn, kiuj estas en la espa, oni facile elparolas erare kaj skribas malkorekte. Mi jam multfoje skribis ĉi tie en Lernu pri tiuj susuraj sonoj (c, ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ). Mia denaska lingvo malhavas tiujn kaj konsekvence ili ĉiuj sonas kiel sama kaĉo al mi. Multfoje mi ne eĉ povas aŭdi diferencon inter ili kaj ĉi tial mi devas parkerigi multajn vortojn. Ĉi tio estas kontraŭ la ideo de "facila lingvo". Mi kredas, ke mi ne estas la sola kun tiu problemo.
Metsis, vi bone scias ke ekzistas lingvoj havantaj plie de tiaj sonoj, do tiu nombro de la esperantaj sonoj estas averaĝa. Via denaska lingvo estas aparte malriĉa je tiuj sonoj.

Ekzemple la Pola havas plie tiujn sonojn: ś, ć, dz, dź. Ĉi duliteraj estas unusonaj. En la Rusa ekzistas t.n. mola signo kiu moligas multajn konsonantojn.

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-01 16:42:20

Por denaskulo ĉi tiuj sonoj ne estas problemo, se tiu, kiu parolas kun li Esperante, bone elparolas ĉi tiujn sonojn.

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-01 21:12:54

StefKo:
Metsis, vi bone scias ke ekzistas lingvoj havantaj plie de tiaj sonoj, do tiu nombro de la esperantaj sonoj estas averaĝa. Via denaska lingvo estas aparte malriĉa je tiuj sonoj.

Ekzemple la Pola havas plie tiujn sonojn: ś, ć, dz, dź. Ĉi duliteraj estas unusonaj. En la Rusa ekzistas t.n. mola signo kiu moligas multajn konsonantojn.
Jes, mi scias ridulo.gif Mi longe pripensis ĉu eĉ respondi, ĉar mi volas eviti longan jes-ne-disputon pri ĉi tio. Mi kredas, ke unu kialo por tiaj sonoj estas ja, maltrankvilo de Z por eviti homonimojn. Anstataŭ klopodi trovi alternativajn vortojn Z elektis la "facilan" vojon kaj decidis uzi tiujn por li konatajn sonojn. El mia perspektivo tio estis bedaŭrinda decido.

Mi estas filmhobiulo kaj rigardis ekz. multajn pola- kaj rusalingvajn filmojn 🎦 kaj tial scias, ke ambaŭ lingvoj havas nekompreneble plie tiajn sonojn.

(Aldono: Aliflanke la finna havas ok vokalojn, kiujn oni povas kombini per 45 diversaj manieroj. Mi kredas, ke la pola estas aparte malriĉa je vokalaj kombinaĵoj ridulo.gif )

Urho (Montri la profilon) 2020-januaro-08 09:53:30

Nu, eble estas bone kompari tiujn literojn kun la rusaj. Bv. aŭskulti (kaj spekti) ĉi tiun kurson por finnoj ĉe la paĝoj de la kompanio Yle:
Venäjän aakkoset → Venäjän ässät

• venäjän aakkoset = la rusa alfabeto
• venäjän ässät = la s-literoj de la rusa [lingvo], la s-sonaj literoj de la rusa [lingvo]

Reen al la supro