Al la enhavo

„Kio ĉi?” Ĝusta demando?

de StefKo, 2020-januaro-07

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 05:39:47

nornen:
Jxusteno:"Kio as ĉi"
Nun vi preskaŭ parolas majaan lingvon. En la majaaj, vortoj kiel "ani" (kiu), "a'in" (tiu ĉi), "a'an" (tiu), ktp, ricevas verbajn finaĵojn por indiki subjekton. Do efektive por diri "kiu estas vi?" oni diras "Kiuas vi?" (anihat?) kaj por diri "ni estas tiuj ĉi" oni diras "ni tiuĉias" (a'ino). Paralele kun substantivoj: por diri "vi estas mia patro" oni dira "vi mipatras" (inyuwa'at).
Interese

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-09 08:02:46

StefKo:
Metsis:Se vi dirus al mi "Kio ĉi?", mi spontane supozus, ke vi demandas min pri "Kio estas ĉi tio?", alivorte pri objekto, kiun vi kunportas aŭ montras per fingro.
Kio ĉi (?) signifas? Ke via spontana supozo estas kontraŭ PEMG? Eble mi eraras.
Aŭ eble mi eraras, sed ĉiuokaze mi spontane supozus tiel. Ĵusteno konstatis, ke ordinare oni ne forlasas la verbon "esti" kaj ke oni povas kombini "ĉi" kun multaj aliaj tabelvortoj. Kvankam la frazo "Kio ĉi?" malhavas verbon, mi subkomprenas, ke la verbo verŝajne estas "estas". Mi pozicias ĉiam "ĉi" antaŭ la vorton, t.e. mi diras "ĉi tio" anstataŭ "tio ĉi", do kio signifus "Ĉi kio estas?". Ne, devas esti "Kio estas ĉi?". Ĉar la frazo havas neniun tabelvorton kun la finaĵo u, mi ne subkomprenas, ke "ĉi" montrus homon, sed devas montri iun ĝeneralan "ĉi tio". Plie verŝajne pro mia denaska lingvo ĉi tia esprimo "ĉi tio" ekskluvizas homon, alivorte devas temi pri objekto aŭ besto.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-09 08:06:15

nornen:
Jxusteno:"Kio as ĉi"
Nun vi preskaŭ parolas majaan lingvon. En la majaaj, vortoj kiel "ani" (kiu), "a'in" (tiu ĉi), "a'an" (tiu), ktp, ricevas verbajn finaĵojn por indiki subjekton. Do efektive por diri "kiu estas vi?" oni diras "Kiuas vi?" (anihat?) kaj por diri "ni estas tiuj ĉi" oni diras "ni tiuĉias" (a'ino). Paralele kun substantivoj: por diri "vi estas mia patro" oni dira "vi mipatras" (inyuwa'at).
Interesa.
"Kiuas vi?" - tiun diraĵon mi komprenus tiel: "Vi demandas min 'kiu mi estas?'". Analogie kiel: "cii" - diri al iu per "ci".
Kiui - demandi "kiu vi estas"
Kioi - demandi "kio vi estas"

En la Pola estas analogia neformala modo de kreado ŝercajn diraĵojn enhavantajn verbojn devenatajn de substantivoj kaj pronomoj, ekzemple tiel:
Jxusteno, ne nornenu (verbo devenanta de nornen, do substantivo) sed parolu normale!
Tio signifas: Jxusteno, ne parolu kiel nornen sed per propraj vortoj!
aŭ:
Ne sinjoru al mi! (Ne diru al mi per 'sinjoro'!)
Kial vi cias min? (Kial vi diras al mi per 'ci'?)

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-januaro-11 16:30:19

StefKo:
Jxusteno:
Tio ĉi, ĉi tio, ĉio ĉi, ĉi ĉio, tiu ĉi, ĉi tiu, ĉiu ĉi, ĉi ĉiu, tia ĉi, ĉi tia, ĉia ĉi, ĉi ĉia, tie ĉi, ĉi tie, ĉie ĉi, ĉi ĉie, tiel ĉi, ĉi tiel, ĉiel ĉi, ĉi ĉiel, tiom ĉi, ĉi tiom, ĉiom ĉi, ĉi ĉiom - ĉio ĉi (...)
Tre interesa enskribaĵo! Ĝi similas kantadon de ia ekzotika birdo!
...aŭ moderna poeziaĵo!

Reen al la supro