Al la enhavo

Anstataŭado de la radikoj

de flanke, 2020-februaro-02

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-04 03:46:42

LM59650:"malmultekosta" estas longa vorto...
"ĉipa" ŝajnas senutila, sed radikoj, kiuj anstataŭigas malsimplajn kombinaĵojn, estas kelkfoje interesaj por parolata lingvo.
La vortoj kiel "ĉipa" rompos la neŭtralecon de Esperanto,ĉi tiajn vortojn oni devus ne uzi.

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-04 03:51:03

Metsis:(Laŭ la finnalingva Vikipedio Tibeto nomiĝas tibete བོད, ĉine 藏區 aŭ 藏区 depende de, kiun skribsistemon oni uzas.)

Problemo kun la vortado de Akademio estas, ke ĝi malhavas ekz. multajn vortojn, kiuj rilatas al komputiloj kaj komputoscienco.
Tio ne gravas.Ĉi tie "oni" signifas ordinarajn homojn anstataŭ specialistojn.Ĉiutage oni maloftege uzas la vortojn, kiuj rilatas al speciala scienco aŭ ĉi tiaj aliaj.Ili povas ne esti en la Akademia Vortaro portempe.Mi nur volas,ke oni povas normigi la uzon de Esperanto per la Akademia Vortaro.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-04 06:23:47

Tio ne gravas.Ĉi tie "oni" signifas ordinarajn homojn anstataŭ specialistojn.Ĉiutage oni maloftege uzas la vortojn, kiuj rilatas al speciala scienco aŭ ĉi tiaj aliaj.Ili povas ne esti en la Akademia Vortaro portempe.Mi nur volas,ke oni povas normigi la uzon de Esperanto per la Akademia Vortaro
Nu, se oni volas paroli pri preciza temo, oni ja devus uzi PIV-ajn vortojn.
Sed mi komprenas tion, kion vi volas diri : radikoj kiel "futur-" estas forviŝindaj.

LM59650 (Montri la profilon) 2020-februaro-04 08:16:55

flanke:
LM59650:"malmultekosta" estas longa vorto...
"ĉipa" ŝajnas senutila, sed radikoj, kiuj anstataŭigas malsimplajn kombinaĵojn, estas kelkfoje interesaj por parolata lingvo.
La vortoj kiel "ĉipa" rompos la neŭtralecon de Esperanto,ĉi tiajn vortojn oni devus ne uzi.
Mi ne komprenas tiun argumenton pri neŭtraleco. "ĉipa" estas importita el la angla "cheap" (kaj ĝi estas en la PIV), sed en Esperanto, ĉiuj vortoj estas importitaj el naciaj lingvoj.
En 1900, vortoj estis importitaj el la franca aŭ el la germana, nun ili estas importitaj ĉefe el la angla, eble morgaŭ ili estos importitaj el la ĉina aŭ la hinda lingvoj, kaj tio ne estas problemo por mi.
Mi ne uzas vortojn kiel "futbalo" aŭ "handbalo", ĉar la vortoj "piedpilko" kaj "manpilko" ne estas pli malsimplaj. "futbalo" vere estas senutila vorto.
Mi ne uzas "olda", "maljuna" ne estas tre malsimpla vorto.
Sed "ĉipa" estas interesa. "malmultekosta" estas longa kaj malsimpla vorto, elparolo de "ĉipa" estas multe pli facila.
Eble "malmultekosta" ne estas problema por skribi, sed lingvo estas ankaŭ parolata, kaj mi opinias, ke tro malsimplaj kombinaĵoj nature malaperos el la parolata lingvo.

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-04 09:33:50

La vortaro de la Akademio estas tiel limigita, ke en praktiko ĉiuj uzas vortojn, kiuj ne estas ne tie.

Miakomprene…
  • futuro : temas pri lingvistiko, ekz. "Oni montras futuron per la verba finaĵo os en Esperanto.
  • estonteco : alie
     
  • futbalo : la ludo; ĉiuj sur ĉi tiu planedo komprenas pri kio vi parolas, kiam oni diras "futbalo"
  • piedpilko : la ilo per kiu oni ludas la ludon
     
  • olda : evitinda, ĉar en Esperanto oni distingas inter maljuna kaj malnova kaj olda povas signifi ambaŭ

LM59650 (Montri la profilon) 2020-februaro-04 09:51:57

"piedpilko" kaj "futbalo" havas la saman sencon...
http://vortaro.net/#pilko
"handbalo" estas ankaŭ nenecesa.

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-04 11:47:06

LM59650:"piedpilko" kaj "futbalo" havas la saman sencon...
http://vortaro.net/#pilko
"handbalo" estas ankaŭ nenecesa.
Teorie jes, ili havas saman sencon, sed ekz. dum la 104-a UK mi multfoje aŭdis, ke oni parolis pri la ludo per futbalo kaj pri la ludilo per piedpilko. Do en praktiko, laŭ pluraj parolantoj ili havas malsimilan sencon.

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-04 12:03:08

LM59650:
flanke:
LM59650:"malmultekosta" estas longa vorto...
"ĉipa" ŝajnas senutila, sed radikoj, kiuj anstataŭigas malsimplajn kombinaĵojn, estas kelkfoje interesaj por parolata lingvo.
La vortoj kiel "ĉipa" rompos la neŭtralecon de Esperanto,ĉi tiajn vortojn oni devus ne uzi.
Mi ne komprenas tiun argumenton pri neŭtraleco. "ĉipa" estas importita el la angla "cheap" (kaj ĝi estas en la PIV), sed en Esperanto, ĉiuj vortoj estas importitaj el naciaj lingvoj.
En 1900, vortoj estis importitaj el la franca aŭ el la germana, nun ili estas importitaj ĉefe el la angla, eble morgaŭ ili estos importitaj el la ĉina aŭ la hinda lingvoj, kaj tio ne estas problemo por mi.
Mi ne uzas vortojn kiel "futbalo" aŭ "handbalo", ĉar la vortoj "piedpilko" kaj "manpilko" ne estas pli malsimplaj. "futbalo" vere estas senutila vorto.
Mi ne uzas "olda", "maljuna" ne estas tre malsimpla vorto.
Sed "ĉipa" estas interesa. "malmultekosta" estas longa kaj malsimpla vorto, elparolo de "ĉipa" estas multe pli facila.
Eble "malmultekosta" ne estas problema por skribi, sed lingvo estas ankaŭ parolata, kaj mi opinias, ke tro malsimplaj kombinaĵoj nature malaperos el la parolata lingvo.
Oni povas esprimi "malmultekosta" per "mal-" anstataŭ nova radiko.Ja "ĉipa" estas pli simpla,sed por la orientanoj,la vortoj kiel "ĉipa" ne estas regula.

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-04 12:07:18

LM59650:"piedpilko" kaj "futbalo" havas la saman sencon...
http://vortaro.net/#pilko
"handbalo" estas ankaŭ nenecesa.
Mi konsentas vin.Iuj vortoj ja estas malnecesaj.

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-04 12:07:56

Iuj radikoj ja povas rompi la neŭtralecon de Esperanto.

Reen al la supro